You are viewing kunar

La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 20 most recent journal entries recorded in DĴ Kunar's LiveJournal:

    [ << Previous 20 ]
    Monday, October 12th, 2009
    11:42 pm
    Brilanta stelo sur la monto, kiel sunradio
    Nenio nova povas komenciĝi sen foje fini ion. Hodiaŭ estas mia 33a naskiĝtago kaj mi estas pli feliĉa kaj trankvila ol dum ĉiuj antaŭaj jaroj, kiam mi skribis mian muzikan taglibron. Mi uzas tiun okazon por finfine fermi la taglibron ĉi tie. Ĝin mi daŭrigos sub la nova adreso www.kunar.eu/taglibro. Teknike ankoraŭ ne ĉio pretas, sed gravas meti finan punkton ĉi tie.

    Unu kanto aparte akompanis min dum la pasintaj monatoj: Stella Splendens. Pri ĝi indos skribi pli detale alian fojon. Nun mi prezentu du videojn, kiuj plaĉas al mi:



    La versio de Jordi Savall ravas kaj gajigas min ĉiufoje, kiam mi aŭskultas ĝin.



    Ŝatanto de mezepoka muziko lerte kunmetis multajn diversajn surbendigojn de la kanto. En la informoj li mencias ĉiujn artistojn, albumojn kaj aperojarojn. La spacaj fotoj donas bonegan akompanon al la muziko!

    Ĝis relego kaj reskribo ĉe www.kunar.eu/taglibro !

    Current Mood: calm
    Sunday, May 10th, 2009
    10:02 pm
    Eta ĉambro en granda urbo


    Einmal im Jahr schreibe ich eine Rezension in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Nach zwei Comics (2003, 2005) und vier Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008) geht es erneut um Musik.

    Unufoje en la jaro mi skribas recenzon en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj, la germana kaj Esperanto. Post du komiksoj (2003, 2005) kaj kvar muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008) ĉifoje denove temas pri muziko.



    Die ganze Rezension / La tuta recenzoCollapse )

    Current Mood: hopeful
    Saturday, May 9th, 2009
    2:50 pm
    Gloro en vi
    Hieraŭ mi anoncis, ke mi hodiaŭ klarigos, kial mi apenaŭ uzis mian muzikan taglibron dum la pasintaj monatoj. Kiel dum la pasintaj jaroj, mi uzas la 9an de majo por skribi iomete pri mia reta taglibro mem - sen perdi la rilaton al muziko, kompreneble. Kiel ofte, estas kombino de diversaj kialoj. Mi prezentu la plej gravajn:

    1. Al mi mankas tempo. Vivo iĝis hasta. Por koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj en la vivo, ofte necesis neglekti ĉiun malesencajn. Skribi muzikan taglibron estas bela hobio, sed certe ne la decida afero kiu ŝanĝos la mondon (aŭ radikale mian vivon).

    2. Al mi mankas volo, verki tiel, kiel eblus. Mi ŝatas verki enskribojn, kiuj enhavas ĉiujn informojn kaj la gravajn ligojn. Tio postulas tempon, kiun mi ne havas (vidu supre). Mi povus skribi haste kaj fajfi pri tiuj detaloj. Sed tio ne estas mia afero. Krome tion faras aliaj homoj jam sufiĉe - por tio mi ne bezonas mem skribi, sed povas tute rezigni.

    3. Al mi ne plu plaĉas la teknikaj cirkonstancoj. LiveJournal montras reklamon, se oni ne estas ensalutita. Tio malrapidas ŝarĝadon de la paĝo kaj krome aspektas malbele. Aldone la ebloj, meti respurigon, estas limigitaj. Daŭre mankas al mi esperantigo de la menuo. (Kvankam mi scias, ke iuj uzantoj havas tion por sia taglibro, mi neniam mem sukcesis trovi tion aŭ krei tion mem. Plie mi ne havas grandan volon, fari tion denove, se iu jam faris tion antaŭe.) Plej grave: Mi havas miajn muzikajn TTT-paĝojn, mian taglibron, miajn MP3-paĝojn en la sociaj retejoj - kaj ĉion ĉe diversaj adresoj, kaj nenion kun facile memorigebla adreso! Tio estas ege malpraktike.

    Pro ĉio tio mi decidis paŭzigi, aŭ, verŝajne, eĉ tute haltigi pluverkadon de tiu ĉi taglibro. Kio ne plu estas harmoniigebla kun mia cetera vivo, tion mi lasu kaj ne daŭrigu nur pro tradicio. Tamen mi verkos lastan dulingvan recenzon morgaŭ por havi bonan finan enskribon ĉi tie.


    Sed ankaŭ hodiaŭ ne manku muzika enhavo! Mi ĉiam serĉas, ĉu iuj homoj uzas miajn kantojn. Mi trovis po unu videon ĉe Youtube kaj iu simila videa Bulgara TTT-ejo:

    "DJ Kunar: Mortal Combat 2 (remix #1)"
    http://www.vbox7.com/play:d883c541



    "DJ Kunar: Laughing Joker [rebuilt]"
    http://www.youtube.com/watch?v=8WLgLHjp8M0



    Current Mood: busy
    Friday, May 8th, 2009
    11:15 pm
    Mi perdis min mem en somera pluvo
    Hodiaŭ mia taglibro denove aĝas unu jaron pli, nun ses entute. Dum la pasintaj monatoj mi malofte skribis ion, sed tio iĝu temo por la morgaŭa enskribo. Nun mi - kiel kutime dum la 8a de majo - pritraktu melankolian muzikon:

    Fine de la pasinta jaro, mi kreis U2-ludoliston ĉe Youtube, kiu enhavis mian alternativan version de la U2-albumo "All That You Can't Leave Behind". Per la ilustraĵoj de la disko kaj ties unua disketo, nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno komenciĝis mia muzika taglibro. La unua enskribo kun teksto enhavis la klarigon, kial tiu melankolia rokmuziko tiom movas mian koron.

    Al la kutima eldono mankis la aldona kanto de la versio aperinta en la Unuiĝinta Regno, sed el la unuopaj kantoj mi ne ŝatis ĉiujn. La ludolisto prezentas kantoelekton, kiun mi ŝatas kaj kiu konsideras surbendigitajn verkojn el tiu tempo, kiu tamen ne eniris la albumon.

    Kvankam origine mi ne intencis la diskojn, kiuj enhavas tiujn kantojn, mi intertempe realigis tion: Mi aĉetis la sonŝpuron de "The Million Dollar Hotel" kaj la du disketojn "Beautiful Day" kaj "Walk On". Nur mankas en mia kolekto la kanto "Love You Like Mad". Sed ĝi aperis nur en MP3-kolekto. Mi ne ŝatas aĉeti MP3-dosierojn - krome la kolekto ne plu haveblas. Kaj kial elspezi multan monon por dekoj da kantoj, se oni nur volas unu el ili?

    Current Mood: nostalgic
    Tuesday, January 20th, 2009
    11:40 pm
    Mi portas la ĉemizon nigran
    Kio restas por diri pri la 52 Internacia Seminario en Biedenkopf? La plej grandan parton mi jam skribis en artikolo por revuo Esperanto. Tial nun sekvu nur kelkaj noticoj pri la internacia vespero.

    La Kuracistoj ankoraŭfoje kontribuis. Dum la koncerto en la gufujo, Sebastian kaj mi uzis nur akustikan gitaron. Por adekvate prezenti "Vi volas kisi", necesas elektra baso.

    Cetere n_true verkis IS-raporton. Kaj kompreneble kun iom da prokrasto, sed tamen min kaptis la post-IS-sindromo.

    Cetere finfine mi estis la "numero 1", ĉar Andi Münchow ne venis al la IS. Antaŭe li estis la nura kun pli longa neinterrompita serio de partoprenoj.

    Lasta muzika kulmino de la 52a IS estis la komuna kantado de la IS-kanto. Ĝi iĝis 25-jara! Mi ankoraŭ bone memoras ĝian 20an naskiĝtagon.

    Current Mood: indescribable
    Monday, January 19th, 2009
    11:35 pm
    Min mortigas la menlankoli'
    La Kuracistoj jam ludis dum tri diversaj okazoj en 2008, nome dum la Germana Esperanto-Kongreso, dum la doktoriĝa festo de Sebastian kaj dum la internacia vespero de la IJK. Do ni ne plu bezonis pruvi ion, sed povis libere muziki dum la 52a Internacia Seminario. Ni faris koncerton en la gufujo, dum kiu ni ludis la sekvajn kantojn:



    La publiko reagis tre pozitive kaj ni mem estis kontentaj pri la rezulto. Oni eĉ invitis nin al la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italujo dum pasko.

    Current Mood: content
    Sunday, January 18th, 2009
    11:38 pm
    Amu ĝis malamo malaperos de la surfaco de la tero
    La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon "ŝako", kaj pro lia posta albumo sub la nomo "Strika Tango", sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.

    Intertempe li surbendigis la kanton "Grava" kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
    Mi ludis ĝin kun "Junas kaj pli junas" dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.

    Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis "nur" en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin - kaj je la fino tio estas, kio gravas.

    Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas - kune kun ekzemple Martin Wiese - unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj - mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.

    Dolchamar revenis - kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la "fruaj" tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).

    Current Mood: happy
    Saturday, January 17th, 2009
    10:38 pm
    Mi ne povis ripozi, mi devis pluserĉi
    La silvestra balo de la 52a Internacia Seminario denove meritis tiun nomon. Mi eĉ pli ŝatis ĝin ol tiun de la IS 2007/08. La negativaj spertoj de aliaj jaroj, ekzemple la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/05, ne ripetiĝis. DĴ Leo faris la danckonkurson kaj zorgis pri tio, ke ĝi ne tro longe daŭris kaj la aliaj homoj ŝatis spekti ĝin anstataŭ foriri. La premiadon de la plej bona kostumo (laŭ la temo "katastrofoj", en ambaŭ sencoj) bedaŭrinde okazis post noktomezo, do malfrue laŭ mia opinio.

    La festo tamen daŭris sufiĉe longe: Mi enlitiĝis je la 6a kaj 30, dum tuta grupo ankoraŭ dancis. Ĉifoje la Rusa nova jaro je la 22a ricevis pli grandan atenton de mi. Mi estis kunportinta diskon de Дискотека Авария (Diskoteka Avariya) por la nova jaro laŭ Moskva tempo. En la kanto Новогодняя eksonas en la rusa la tipa bondeziro por la nova jaro. Tial mi petis DĴ Leo, surmeti ĝin ĝuste dum la 22a. Tio estis bonega afero, la ĉeestantaj Rusoj reagis tre entuziasme al tio kaj la homoj gaje dancis.

    Denove mi DĴumis dum la silvestra balo. La transdono de la aparataro okazis tiom senprobleme kiom eblis. Mi surmetis muzikon inter la 1a kaj la 3a. Mi komencis per "New Year's Day" de U2 por la nova jaro en Britujo kaj Irlando. Poste baldaŭ sekvis la kostumkonkurso. Tiam mi surmetis i.a. muzikon el Star Trek VIII kaj la du kantojn de Star Wars Cantina Band. Ĉiujn tri rekonis n_true, pri kio mi tre ĝojis. Iom similis al elgrande, kiu rekonis muzikon el la filmo "Donnie Darko" dum la silvestra balo de la IS 2007/08, aŭ n_true kaj muziko el la komputila ludo GTA en la trinkejo de la IS 2004/05.

    Kompare al antaŭaj jaroj, pri kiuj mi skribis, do la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/05, la IS 2004/05 kaj la IS 2003/04, mi DĴumis malmulte. Sed ne gravas la kvanto, nur gravas, ke la homoj estas kontentaj en la diskoteko. Dum tiu ĉi IS, mi festis mian 15-jaran DĴ-jubileon.

    Current Mood: cheerful
    Friday, January 16th, 2009
    11:35 pm
    Nun pluvas pli ol iam ajn
    Dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf dufoje oni okazigis karaokeon en la trinkejo. Karaokeo dum Esperanto-renkontiĝoj povas esti bona (ekzemple kun viva muzikgrupo kiel dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005) aŭ malbona (ekzemple dum la IJF 2004). Ĉifoje eblis kanti en diversaj lingvoj. Kio tre plaĉis al mi, estis la anonco, ke oni pligrandigos la kantoliston por estontaj fojoj. Mi mem prezentis tri kantojn: It's No Good de Depeche Mode, Fly Away de Lenny Kravitz kaj la IS-kanton de Amplifiki.

    La karaokeado eble kaŭzis, ke mi neniam uzis mian kantaron por gitara rondo. Tio estas grava diferenco al la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/04. Eble estonte mi ne plu kunpreni kompletan paperan version, sed simple PDF-dosieron por presi ĝin surloke, se dezirata. Tio ŝparos kelkajn kilogramojn en mia pakaĵo!

    La diskejo okazis malofte, sed bone. DĴ Leo ĉifoje multe pli bone trafis la guston de la publiko. Mi jam skribis post la IS 2006/07, ke li havas talenton, kaj post la IS 2005/06, ke li certe estas bone ekipita rilate al teknikaĵoj. Ĉifoje oni spertis, kiel efikas la afero, se la muzikelekto estas taŭga por IS.

    Current Mood: touched
    Thursday, January 15th, 2009
    11:30 pm
    Mi volas esti kun vi, kun vi tage kaj nokte
    Antaŭ unu semajno mi revenis de feriumado. Ĝis nun mankis tempo por skribi pri la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf ĉi tie. Sed tamen mi jam finis raporton pri ĝi: Mi verkis la artikolon por la paĝo "Malferme" de Revuo Esperanto. Marek Blahuŝ skribis pri la IS, sed eblis facile mencii pliajn informojn. Fakte min ĉiam ĉagrenis, ke dum la pasintaj jaroj ne aperis artikolo pri la IS en Revuo Esperanto, sed pri la konkurencaj silvestraj aranĝoj. La simpla kialo estis, ke neniu proponis sin por artikolo. Tion la Germana Esperanto-Junularo evidente neglektis en sia gazetara laboro. Kiam Stano Marĉek, la redaktanto, vizitis la domon de miaj gepatroj fine de 2008, li rekte demandis min, ĉu mi ne povas verki ion mem, kaj mi promesis fari tion.

    Kion skribi ĉi tie pri la IS? Mi havas pli multan spacon kaj povas pritrakti detalojn, kiuj ne havus lokon en papera gazeto. En mia muzika taglibro, kompreneble muziko ricevas grandan emfazon. Krome mi uzas mian liberecon, rakonti el mia propra vidpunkto sed doni grandan atenton al "asocia diplomatio".

    Al la 52a Internacia Seminario venis 138 partoprenantoj el 24 landoj. Estis la plej malgranda IS, kiun mi iam partoprenis, kaj la plej malgranda ekde la komenciĝo de la 1980aj jaroj. Se oni komparas la kvanton da homoj al tiuj la antaŭaj jaroj - 180 en 2007/2008, iom pli ol 200 en 2006/2007, 170 en 2005/2006, 240 en 2004/2005 kaj pli ol 300 en 2003/2004 - oni klare vidas la malkreskon kaj kiam ĝi komenciĝis. La lasta IS en kutima grandeco okazis antaŭ kvin jaroj. La malkresko ne komenciĝis en Xanten, kiel multaj opinias, sed jam unu jaron antaŭe en Wetzlar. Cetere inter la 24 landoj troviĝis i.a. tiom foraj devenlandoj kiel Aŭstralujo, Kanado, Argentino, Peruo, Ĉinujo kaj orienta Rusujo. Rilate al la internacieco, la IS estis tute akceptebla.

    Pro la malgrandeco de la aranĝo la organizantoj rezignis pri tuttaga ekskurso al Marburg. Tamen al Marburg mi faris privatan ekskurson ekster la programo. Tuj apud la ejo troviĝis naĝejo, sed ĝi ŝajne estis fermita dum vintro. Tial ankaŭ ne okazis naĝposttagmezo.

    Pli negative tamen rimarkeblis la malmultaj homoj ĉe aliaj partoj de la programo: La tema programo preskaŭ neniam vere furoris dum la renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis. Same kiel mi jam skribis pri la IS 2005/06 kaj la IJK 2008, mi trovis apenaŭ ion interesan. Necesas mencii tamen prelegon pri Ĉernobilo, kiun mi ial maltrafis, sed kiu certe estis deca kontribuo al la temo "katastrofoj". Por la estontaj jaroj mi deziras, ke "taga programo" denove estu tasko de du homoj, kiuj okupiĝas aŭ sole pri tema aŭ pri distra programo. Ne sufiĉas simple atendi, kiu proponas sin mem, ĉar tiam venas ĉiufoje la samaj homoj, kiuj ofte eĉ volas ĉefe propagandi sian vivstilon aŭ -filozofion. Necesas aktive alparoli spertulojn, kiuj povas altnivele kontribui. Krome mi demandas min, ĉu ne ekzistas temo, pri kiu oni povas diskuti iom kontroverse, anstataŭ ĉiam finiĝi en iu "Ni ĉiuj ŝatas unu la alian"-harmonio. Per nova temo eblus facile distingiĝi de aliaj renkontiĝoj kun sia kutima Eŭropo/lingvoj/kulturoj/malplimultoj/integriĝo-temo, kiun mi renkontis dum la pasintaj 10-15 jaroj ĉiam denove en iom alia vortumo.

    Movada laboro, por kiu kutime bonege taŭgas renkontiĝo, apenaŭ okazis. Antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ Francoj, Italoj, landaj ligoj de la Germana Esperanto-Junularo faris siajn kunsidojn. Dum pasintaj fojoj (ekzemple la IS 2007/08 kaj la IS 2005/06) mi plendis, ke paralele al la GEJ-forumo okazis interesaj programeroj, kiuj allogis GEJ-membrojn. Ĉifoje la forumo tute ne okazis, kvankam estis gravaj aferoj por priparoli kaj pripensi antaŭ la jarĉefkunveno.

    Sed necesas mencii, ke la IS havis multajn bonajn flankojn: Principe gravas la etoso, kaj tiu estis pli bona ol dum pluraj antaŭaj fojoj. La ejo montriĝis tre taŭga: La manĝejo, kiun eblis enrigardi de ĉiu flanko en la domo, servis kiel salono por la vespera programo. La enirhalo iĝis la centra loko por hazardaj renkontoj. Tie homoj komputilumis, uzante la senpagan sendratan reton, trinkis kafon aŭ rigardis al la libroservo. Dum du vesperoj grupo ĉirkaŭ Leo Sakaguchi vendis tie koktelojn, tiel revivigante memorojn al simila oferto dum la IS 2003/04 en Naumburg kaj 1996/97 en Freiburg.

    Post kelkaj tagoj tie ankaŭ eblis aliĝi al la IJK en Liberec'. Tio postlasis entute bonan impreson ĉe mi: La aliĝilo estis komprenebla kaj ĉiuj gravaj informoj, precipe la kotizokalkulado, troviĝis sur unu paĝo. La ĉeforganizanto Marek Blahuŝ krome tiel prezentis la Internacian Junularan Kongreson antaŭ la vespera programo, ke mi ne enuis kaj eĉ sekvis la tutan prezentadon. Varbado dum renkontiĝoj por estonta renkontiĝo (en bona, konvinka maniero) ofte estis neglektita dum la pasintaj jaroj; ĉi tie estis kontraŭekzemplo.

    La trinkejo bone funkciis. Mi neniam havis la impreson, ke mankis helpantoj. Ĉar oni uzis la eksteran malvarmon, la biero ĉiam estis agrable malvarma. La gufujo denove havis la etoson, kiun oni konas de ĝi. Mi malofte vizitis ĝin, sed mi aŭdis multajn laŭdojn de aliaj. Tie ankaŭ okazis la novjara koncerto, kiun mi tamen maltrafis.

    Malgraŭ kelkaj teknikaj problemoj, dum la vespera programo tre amuzis min la ludo "Kiu volas iĝi milionulo?", Esperanto-versio de la konata televida elsendo. timwi organizis ĝin jam la duan fojon post 2007/08.

    Dum la unua plena tago, Johannes Mueller ofertis ekskurson al la kastelo de Biedenkopf. Li ankaŭ prepariĝis por doni kelkajn klarigojn pri diversaj konstruaĵoj kaj placoj.

    Eĉ la noktaj filmoj allogis min. Mi spektis la filmon "Ĉeĥa revo" kaj parton de "Modernaj tempoj", ambaŭ kun Esperanto-subtekstoj. Precipe la unua tre pozitive surprizis min. Mi povintus facile imagi diskuton pri tio, kion oni lernis el la filmo.

    La ludejon mi ne vizitis. Sed bone ke ĝi okazis en aparta ĉambro denove, ne sur laŭta koridoro kiel dum la pasinta jaro.

    La ejo mem, same kiel Wewelsburg 2006/07, ofertis saŭnon. Ĝi estis uzebla dum la tuta semajno - kaj tre refreŝiga!

    Entute estas imprese, kiom multajn kaj diversajn partojn de la programo mi partoprenis. Tio tute ne estas memkomprenebla.

    Current Mood: nostalgic
    Friday, January 9th, 2009
    11:20 pm
    Flamoj al cindro
    Hieraŭ mi rigardis reen sed ankaŭ anoncis kelkajn instigojn por la nova jaro. Pri kio temas?

    Kompreneble mi havas multajn ideojn kaj daŭre aldoniĝas kelkaj. Sed por ke mi ne ĉiam rigardu, kiel mi pene realigas unu kaj la resto prokrastiĝas dum jaroj, mi simple diras: Nu bone, ne eblas ĉio samtempe. Ĉiuj ideoj estas ebloj, sed ne taskoj.

    Mian muzikan TTT-ejon mi prizorgu, kiam mi trovas tempon por tio. Estas simple stulte, krei grandegan liston da farendaĵoj kaj ĉiam havi malbonan konsciencon pro tio.

    La sama validas por la reordigado de la MP3-paĝoj. Certe tio estas farinda, sed mi ankaŭ eltrovis, ke tio postulas multan koncentriĝon. Kaj precipe malaliĝo de MP3-TTT-ejoj montriĝis multe pli malfacila, ol mi pensis. Tre frustriga sperto!

    Se temas pri tradukado de kantotekstoj de "Die Ärzte": La mondo ne finiĝas, se mi ne sukcesas, ĉiun jaron almenaŭ fintraduki unu. Mi mem spertis, ke la rezultoj ne aparte pliboniĝas, kiam mi devigas min mem. Tute male, ĝuste la plej bonaj tradukoj ĉiam venas ŝajne el la nenio, sen ajna plano. Se mi mem konsilas tion al aliaj homoj kiel en mia prelego, mi ankaŭ mem sekvu tiun rekomendon. Plie unuflanke intertempe jam ekzistas sufiĉe multaj tradukoj de "Die Ärzte", aliflanke restis malmultaj kantoj, kies tradukon mi mem persone taksas tre dezirinda.

    Dum la Internacia Seminario venis interesa propono por la publika kantaro. Mi jam de tri jaroj ne publikigis novan version, ĉar mi ĉiam droniĝis en la laboro, finpoluri kantotekstojn kaj akordojn. Kantotekstoj kun akordoj reviziitaj de la artistoj mem certe daŭre estas tre havindaj. Sed anstataŭ lasi dekojn da kantoj en mia privata kolekto, pli utilus simple enretigi krudajn versiojn por la ĝenerala publiko. Tiuj, kiuj ne atentas pri detaloj aŭ povas mem eltrovi, kie fari korektetojn por pli aŭtentika reludado, jam kontentiĝas per ili. Se mi klare distingas inter "pretaj" kaj "polurindaj" kantoj, ekzemple uzante du diversajn dosierojn, ĉiu facile rimarkos la diferencon. Plej belus havi daton sur ĉiu paĝo, kiu indikas la lastan ŝanĝon. Tiel facilos poste eltrovi, ĉu presita paĝo estas aktuala aŭ ne. Sed eĉ se tio ne eblas: Ĉu mi vere tiom zorgu pri tio? La praktikaj efikoj intertempe ŝajnas al mi bagatelaj.

    Dum pli ol kvin jaroj mi ĉiam limigis min al ĉirkaŭ 40 diskoj, kiujn mi kunportis al Esperanto-renkontiĝoj por DĴumi. Nun venis deca momento por diri: Tiel ne eblas praktike daŭrigi. Ĉiam mi devas prepari novan diskon, trarigardi la kolekton kaj pene decidi, kion kunpreni kaj kion ne. Kaj al kompleta refarado de diskokolekto mi ĉiel ajn ne venas inter du feriumadoj, ĉar mi neniam povas motivigi min al tio, pasigi tutajn vesperojn nur per diskokompilado kaj provaŭskultado. Pli facile estas MP3-igi ĉion unufoje, poste meti ĉion al transportebla ilo (USB-bastoneto aŭ io ajn) kaj uzi komputilon. Mi ĉiel ajn jam konas komfortan programon por DĴumado de komuna laboro kun DĴ Arafat. Kial ne faciligi al mi la vivon?

    Estas tempo por kelkaj ŝanĝoj en mia vivo. Pri iuj dikfingraj reguloj, opinioj kaj gvidlinioj, kiuj servis min sufiĉe bone dum kelkaj jaroj, sed kiuj intertempe ne plu estas adekvataj al mia situacio en la hodiaŭa tempo, mi simple rezignu.

    Current Mood: calm
    Thursday, January 8th, 2009
    11:45 pm
    Nur ĉar mi malvenkas, tio ne signifas, ke mi estas perdita
    Hieraŭ mi revenis de la feriumado. Kion skribi pri 2008?

    Multaj muzikaj projektoj devis paŭzi dum tiu jaro. Mi simple ne trovis la tempon por okupiĝi pri ili



    Male al antaŭaj jaroj, mi estis malpli aktiva rilate al Esperanto-muziko kaj muziko ĝenerale. Tamen mi ne bedaŭras tion, ĉar alia faktoro decidas pri mia kontenteco:

    Mi sukcesis fari la gravajn aferojn. Mia vivo estis pli plena je ĝojo ol antaŭe.

    Kaj tiam ne estas miraklo, ke hobioj, kiuj postulas multan tempon en trankvila soleco, estas ŝovitaj al posta tago. Kial mi devigu min al io, kio feliĉigu min, se aliaj aferoj, kiuj pli gravas, postulas mian atenton?

    Sed mi jam havas interesajn planojn por la nova jaro. Mi kolektis ilin dum la Internacia Seminario. Pri ili mi skribos morgaŭ.

    Current Mood: content
    Wednesday, December 24th, 2008
    12:09 pm
    La grundo sub ŝiaj piedoj
    La jaro finiĝas kaj estas tempo por fari lastan specialan enskribon. Denove mi skribas pri la U2-albumo "All That You Can't Leave Behind", kies melankolia rokmuziko kaj nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno ĉiam aparte ravis kaj kortuŝis min.

    La kutiman eldonon mi ekposedis en 2004. Kiam mi skribis pli detale pri la unuopaj kantoj de la disko, mi notis ke sur la versio de la KD, kiu aperis en la Unuiĝinta Regno, troviĝas aldona kanto, nome "The Ground Beneath Her Feet". Tial mi hezitis definitive prijuĝi la albumon, ĉar por plena recenzo mi unue akiru tiun version. Fakte mi tenis tion en mia koro kiel promeson al mi mem dum la pasintaj jaroj.

    Sed nur en novembro mi ekhavis la ŝancon, rekte aĉeti la albumon. Mia provo, akiri specialan diskon, sukcesis denove tra jpc.de. Kia emociiga momento, kiam mi tenis tiun diskon en mia mano. Sed nun venis tempo por pensi pri la promeso. Fakte mi relegis, kion mi siatempe skribis pri la kantoj kaj rimarkis, ke preskaŭ ĉio ankoraŭ validas. Nur la bonusan kanton mi ŝatas pli ol je la unua aŭskultado sen la resto.

    Tial nun ne havas sencon, perdi pliajn vortojn: Mi jam kreis alternativan version de la albumo, kaj tio estas mia respondo, kia estintus mia persona eldono de la disko. De tio mi nenion povas postlasi!

    Dum iom da tempo mi pripensis, ĉu ne serĉi la diskojn, kiuj enhavas la kantojn, kiujn mi enmetis plie al tiuj de la origina albumo, anstataŭigante kelkajn, kiuj ne plaĉis al mi. Sed tio povas daŭri denove tre longe. Krome unu kanto eĉ ne aperis surdiske ĝis nun!

    Tial mi faris alian solvon: Mi kreis kantoliston ĉe Youtube kun videoj de tiuj 12 kantoj: Ĉio, kion vi ne povas postlasi

    Ĉio, kion vi ne povas postlasi
    n-rodaŭrotitolo
    01.4:04Beautiful Day
    02.3:50Elevation
    03.4:34Walk On
    04.3:37In A Little While
    05.4:16When I Look At The World
    06.5:32New York
    07.3:52The Ground Beneath Her Feet
    08.4:07Stateless
    09.4:09Summer Rain
    10.3:59Stuck In A Moment You Can't Get Out Of (Acoustic Version)
    11.4:20Love You Like Mad
    12.3:48Always


    Current Mood: nostalgic
    Tuesday, December 23rd, 2008
    11:05 pm
    Kun ĉiu korobato
    Kiel mi jam skribis kelkfoje antaŭe, kombinado de Youtube kaj la Vikipedio tre helpas ĉe trovado de bona muziko kaj diskoj.

    Komence de la jaro min menciis la kanton "With Every Heartbeat" de Robyn. La origina elektronika versio (jen video) ravis min dum unu vintro, sed mi tamen hezitis aĉeti ĝin sur disko.

    Pasis monatoj. Tiam mi legis en la popkultura blogo Coffee & TV pri Umbrella-reludversioj. Origine ĝin kantis Rihanna. En tiu enskribo la aŭtoro Lukas Heinser ligas al Youtube-videoj de la diversaj surbendigoj kaj mencias ĉe unu, ke ĉe radio BBC 1 oni jam spertis la plej strangajn reludversiojn. Tio instigis min ne nur spekti tiun videon, sed serĉi aliajn de la sama radielsendo. Tiel mi stumblis preter akustika viva BBC-versio de "With Every Heartbeat", en kiu Robyn nur estas akompanata de piano. Ĝi multe pli tuŝis min ol la elektronika versio.

    En la komentoj sub la video, unu uzanto skribis ke akustika versio de la kanto troviĝas sur la "Rakamonie"-albumeto de Robyn. La Vikipedio menciis akustikan version sur iuj versioj de la origina "With Every Heartbeat"-disketo, sed ankaŭ konfirmis la indikon pri la albumeto, tamen ne por ĉiu versio de ĝi.

    Serĉo ĉe jpc.de agrable surprizis min: Oni ofertis la albumon je modesta prezo! La albumo entute enhavas kvin kantojn. Estas interesa kontrasto, ĉar unuflanke temas pri tre agresema popmuziko, aliflanke pri ege melankoliaj baladoj, ekzemple ankaŭ la akustika versio de "Be Mine".

    Current Mood: grateful
    Monday, December 1st, 2008
    11:50 pm
    Rekte al danĝera zono
    Pri sonŝpuroj kaj ilia kompleteco mi ankoraŭ skribis hieraŭ. Do mi ne bezonas mencii ĉion jam denove.

    Antaŭ iom da tempo, mi aĉetis la sonŝpuron de la filmo "Top Gun". La kanton "Take My Breath Away" de Berlin mi jam pritraktis pli frue. La resto konsistas ĉefe el vigla popmuziko tipa por la 1980aj jaroj. La kantoj stile tre similas unu al la alia kaj estas foje iom tro 1980aj eĉ por mia gusto!

    Fakte temas pri nova versio de la sonŝpuro, kiu enhavas kvin muzikaŝojn, kiuj ne troviĝis sur la origina eldono. Unu nur estas remikso, do neglektebla. Laŭ imdb.com, tie mankas nur unu kanto, "Radar Radio" de Giorgio Moroder kun Joe Pizzulo. Ĝi aperis kiel b-flanko de la disketo "Take My Breath Away" de Berlin.

    En la anglalingva Vikipedio ekzistas
    aparta artikolo pri la filmmuziko same kiel alineo pri la muziko en la artikolo pri la filmo. Tie legeblas, ke krome mankas granda parto de la simfonia muziko komponita de Harold Faltermeyer.

    Harold Faltermeyer fakte verkis ankaŭ la famegan instrumentan pecon "Axel F." el la filmo "Beverly Hills Cop". Kune kun ĝi kaj "Back to the future", Top Gun estas por mi la filmo el la 1980aj jaroj kun la tipa sonŝpuro el la 1980aj jaroj.

    Current Mood: pensive
    Sunday, November 30th, 2008
    11:55 pm
    Ho, arĝentul...
    Pri la du "La Boum"-filmoj kaj ilia muziko mi jam skribis antaŭe. Dum mia DĴumado en Münster, unu paro demandis ĉu mi ankaŭ kunportis la kanton "Dreams Are My Reality" de Richard Sanderson, la plej grava muzikaĵo el la unua filmo. Tio estis nova instigo, serĉi la sonŝpuron. Fakte mi jam estis trovinta diskon kun la muziko el ambaŭ filmoj, sed ŝajne ĝuste "Silverman", la kanto, kiu plej interesis min, nur haveblis en instrumenta versio sur ĝi. Refoja esploro en la interreto tamen rivelis, ke simple temis pri malĝusta priskribo: La unua versio estis la origina kaj nur la dua instrumenta. Poste estis iom malfacile, akiri la diskon denove, ĉar ĝi nek haveblis tra interreta vendado nek en la kutimaj magazenoj. Finfine tamen mi trovis unu ekzempleron en apuda granda vendejo. Tiel mi aĉetis la muzikon de ambaŭ filmoj sur unu KD. Laŭ imdb.com, la sonŝpuro sur la disko estas kompleta.

    Tiel ĝi distingiĝas de sonŝpuroj por aliaj filmoj, kiujn mi ege ŝatas. Mi jam ofte skribis pri mankanta kompleteco de sonŝpuroj, plej menciinde kaj bedaŭrinde ĉe "Back to the future", "Highlander" kaj "Mortal Kombat", sed ankaŭ ekzemple "Willow", "Pulp Fiction" kaj "Dirty Dancing". Aliflanke "Lost Boys" estis agrabla surprizo: Nenio decida mankis.

    La plej grava kanto el la dua "La Boum"-filmo sendube estas "Your Eyes" de Cook da Books. De ilia kanto "Silverman" troviĝas muzikvideo kun fotoj el la filmo kaj de la grupo en la reto.

    Current Mood: jubilant
    Saturday, November 1st, 2008
    10:30 pm
    Pluiru, pluiru
    Denove venis la tempo por skribi pri "All That You Can't Leave Behind", la U2-albumo, kies nigrablankaj ilustraĵoj estis la enhavo de la unua enskribo en mia taglibro kaj kiun mi aĉetis nur en 2004, kvankam mi konis ĝin jam multe pli longe. Unue ĉefe interesis min la kantoj Beautiful Day kaj Elevation. Poste mi ankaŭs skribis pri la aliaj kantoj, el kiuj mi tre ekŝatis kelkajn. Mankis sur la kutima versio de la albumo la kanto "The Ground Beneath Her Feet", kiu aperis en la filmo la "Miliono da dolaroj"-hotelo.

    Kvin kantoj de la albumo tamen neniam konvinkis min: "Stuck In A Moment You Can't Get Out Of", "Kite", "Wild Honey", "Peace On Earth" kaj "Grace". Mi ĉiam demandis min, ĉu ne ekzistis alternativoj. Plian fojon youtube.com kaj la Vikipedio helpis rilate al muziko. Mi tiel eltrovis, kiujn kantojn U2 surbendigis dum tiu tempo, sed kiuj pro diversaj kialoj ne trovis lokon sur la albumo:

    b-flankoj de la disketo "Beautiful Day":
    - Always: frua versio de "Beautiful Day", eble iomete tro simila al ĝi por eniri la albumon (sed bona bonusa kanto!)
    - Summer Rain: akustika, sed pli vigla ol la malrapidaj kantoj sur la albumo (bonega albuma kanto)

    el la surbendigaj sesioj por la albumo:
    - Levitate: iom kruda, sonas kiel ankoraŭ ne preta
    - Love You Like Mad: la drumo memorigas iomete pri la kanto "New York" de la albumo (bona albuma kanto)
    - Flower Child: akustika, malrapida, sonas kiel malsprita versio de Beatles-kanto

    el la sonŝpuro por la filmo "Million Dollar Hotel":
    - Stateless: malrapida, ŝveba sono (albuma kanto)
    - The Ground Beneath Her Feet: ne brila, sed tamen akceptebla (regula albuma kanto)

    b-flanko de "Walk On":
    - Stuck In A Moment You Can't Get Out Of (acoustic) (akustika versio de la disketo kaj albuma kanto, multe pli bona)

    El tio eblas facile fari alternativan kantoliston por versio de "All That You Can't Leave Behind", de kiu mi vere ne volas postlasi ion. Forigu la kvin kantojn, kies malŝaton mi supre menciis, kaj anstataŭigu ilin per la jenaj:

    - "Summer Rain"
    - "Love You Like Mad"
    - "Stateless"
    - "The Ground Beneath Her Feet" (regula albuma kanto)
    - "Stuck In A Moment You Can't Get Out Of (acoustic)"
    - "Always" (bonusa kanto por la Brita kaj la Japana versioj)

    Current Mood: content
    Friday, October 31st, 2008
    10:10 pm
    La plej malfacila part'
    Ekde mia unua prijuĝado de la albumo "X&Y" de Coldplay, mi ŝanĝis mian opinion. Fakte jam tiam mi supozis, ke tio okazos, ĉar necesas iom da tempo por vere ŝati ne tro glatan muzikon. Dum la unua aŭskultado, al mi ne plaĉis "Speed Of Sound", dum poste ĝi estis la unua kanto, kiu konvinkis min.

    Tra aŭskultado de la radio, mi alkutimiĝis al la aliaj disketoj. Do tamen ekzistas kelkaj bonaj kantoj sur "X&Y". Kompare al la unuaj du albumoj, ĝi daŭre estas la plej malforta inter la tri. Sed laŭ la muziko indis aĉeti ĝin:

    bonegaj:
    - Speed Of Sound
    - Talk (bazita sur "Computerliebe" de Kraftwerk)
    - The Hardest Part

    en ordo:
    - White Shadows
    - A Message

    Eĉ pli ol antaŭe ĝenas la fortega kopiprotektado. Necesis terura baraktado per diversaj programoj por kopii la muzikon al mia durdisko. Kiel mi ĝuu albumon, se mi nur povas uzi la kompaktdiskon, sed ne komforte meti ĝin al mia komputilo? Tio forte influas la prijuĝadon de la muziko, ĉar kiel mi supre skribis, necesas ofta aŭskultado de la muziko por ŝati ĝin, kaj tio ne okazos, se mi ĉiam devas pene preni la diskon el la malproksima KD-ujo. Tion mi certe ne faras, se samtempe centoj da aliaj kantoj de aliaj grupoj troviĝas nur kelkajn musklakojn for.

    Samtempe mi ne plu volas aŭskulti kelkajn kantojn pro la senfina provaŭskultado. Protekti la kopiadon havas bumerangan efikon: Mi ne plu emas aŭskulti tiun muzikon. En la interreto mi legis multajn raportojn de ĉagrenitaj aĉetintoj, kiuj eĉ ne sukcesis aŭskultigi la diskon per kutimaj KD-aŭskultigilo! Kompreneble preventado de ajna uzo estas la plej efika rimedo kontraŭ misuzo. Kompaktdiskon, kiun neniu aĉetas, cetere ankaŭ neniu pirate kopias. Sed ŝajne neniu komprenis, ke tio ne estas la vera celo.

    Malgraŭ ĉiuj provoj, mi ne sukcesis perfekte ciferecigi kvin kantojn: "What If", "White Shadows", "Fix You", "X&Y" kaj "Low". Ŝajne daŭre estas etaj (sed nur tre malfacile percepteblaj) brusonoj.

    Kia ironio, ke Coldplay pledas por "justa komerco" en la KD-libreto. Kiel oni povas engaĝiĝi por justa traktado de aliaj homoj se oni jam agas tiom malbone kaj suspekteme al siaj rektaj klientoj?

    Current Mood: angry
    Sunday, October 12th, 2008
    7:45 pm
    Kiam mi regis la mondon
    Hodiaŭ mi havas rondan naskiĝtagon, se oni uzas deksesuman aŭ duuman nombrosistemon. Laŭ ili, mi nun havas 20 resp. 100.000 jarojn. Se mi rerigardas al la pasintaj naskiĝdatrevenoj (nun uzante la kutiman dekuman sistemon), tiam mi sentas min same bone nun kiel kun 31 jaroj, kaj multe pli bone ol kun 30, 29, 2827 jaroj. Mia privata vivo dum multaj jaroj ne estis tiom bona.

    Unu belan aferon mi realigis dum la pasinta vivojaro: Mi DĴumis en Münster! Neniam antaŭe estis la okazo por surmeti la muzikon en mia naskiĝurbo. Dum naskiĝtago de kolegino mi transprenis la taskon, zorgi pri bona muziko - kaj nekredeble bone funkciis! La gastoj estis tre simpatiaj kaj ofte faris bonajn muzikdezirojn. Tre imprese por homoj, kiuj havas jam ĉirkaŭ 30 jarojn, la gastoj tre longe festis. Mi foriris nur post la kvina matene.

    Mi estas tre fiera pri la rezulto, ĉar mi vere prepariĝis al tiu evento. Mi kunportis propran KD-aŭskultigilon kaj MP3-igis miajn dek du kompilajn diskojn, kiuj estas la kerna parto de mia KD-aro. Poste mi uzis i.a. kopiojn de tiuj diskoj, kiujn la kolegino estis farinta el la MP3-dosieroj. Estas vere tempo, MP3-igi ĉiujn taŭgajn kantojn el mia diskaro kaj prepari novan KD-aron por DĴumado. Kaj tiuj 225 kantoj povas esti la unua paŝo al tio.

    Cetere malhelpis la DVD-ludilo, kiu servis kiel dua KD-aŭskultigilo. Ĝi ne estis facile uzebla por aŭkultigi muzikon kaj mi devis simile barakti kiel dum mia DĴumado en Rusujo. Sen mia propra KD-aparato, mi estintus perdita!

    Du semajnojn poste mi denove DĴumis dum festo de mia frato. La plej multan tempon tamen DĴ Arafat laboris. Sed estis agrabla sperto, denove dividi la laboron!

    Current Mood: loved
    Wednesday, October 1st, 2008
    11:45 pm
    Kaj la koloroj brilas
    Ankoraŭ indas unufoje skribi pri la disketoj de la dua Klee-albumo "Jelängejelieber". Se oni kunmetas la enhavon de la kvar diskoj, oni ricevas sep kantojn de la albumo kaj du de la antaŭa. Fakte eĉ estas du el tri disketoj de la albumo "Unverwundbar", nur mankas la tria disketo "Lichtstrahl".

    Kompreneble ne ĉiam temas pri la samaj versioj, fakte nur trifoje. Sed la alternativaj versioj foje pli plaĉas al mi. Tio validas por la ruslingva versio de "Nicht immer aber jetzt", kiun mi metis al mia disko por mia unua vojaĝo al Rusujo.

    Same tio validas por la Cinerame-reludversio de "Erinner Dich", kiu klare venkas kontraŭ la originalo. La muziko estas gitare roka kaj ne elektronike popa. Tre interese, ke Usonanoj pli bone interpretas germanlingvan kanton ol Germanoj malgraŭ malpli bona prononcado!

    En la reludversio la ĉefa kantisto estas viro kun virino en la malantaŭo. Imprese, ke tio pli plaĉas al mi ol la originalo. La kantistino de Klee havas bonan voĉon, sed ĉifoje la iom glata-plata aranĝado nenecese paligas la kompletan impreson.

    La tipa enhavo de disketo troviĝas ankaŭ ĉe la kvar diskoj en diversaj varioj. Mi ne listigas videojn kaj bildojn, sed nur la muzikajn trakojn mem:

    2 Fragen

    1. 2 Fragen (Radioversion)

    2. 2 Fragen (Albumversion)

    3. 2 Fragen (Original-Demo Januar 2004)

    4. Nicht immer aber jetzt (Russisch)



    Gold

    1. Gold

    2. Wenn Dich die Liebe trifft

    3. Erinner Dich

    4. Targa & Mike Litt Session Mix



    Tausendfach

    1. Tausendfach (Radioversion)

    2. Tausendfach (Albumversion)

    3. Red nicht von Straßen

    4. Mein Geheimnis (live)



    Für alle die

    1. Für alle, die (Radioversion)

    2. Keine zehn Pferde (live)

    3. Wunschfrei (live)



    Evidente la tria disketo estas la plej bona kompare al la aliaj tri. Ke mi ne metis ĝian A-flankon al la kvara eldono de mia kompilo kun germanlingva muziko, sed la A-flankon de la dua disketo, havas du kialojn: Unue la spaco sufiĉis nur por la pli mallonga versio. Mi preferas tamen ĝenerale la albuman version. Due mi jam havis sufiĉe multajn melankoliajn kantojn sur la kompilo kaj volis havi unu pli rapidan, danceblan anstataŭe.

    Current Mood: calm
[ << Previous 20 ]
My Website   About LiveJournal.com