DJ Kunar ([info]kunar) wrote,
@ 2008-02-29 23:37:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: pensive
Current music:Gwen Stefani - Early Winter
Entry tags:esperanto, gwen stefani, kish mauve, kleerup, kylie minogue, muziko, no doubt, robyn

Kiel kopioj de kopioj ni originas
Kopiado de ideoj ofte okazas. Foje la rezulto eĉ sonas akcepteble aŭ eĉ bone, sed tio estas rara escepto.

Gwen Stefani ŝajne provis fari Madonna-kopion dum sia unua solo-albumo laŭ kantado kaj aspekto kaj tio ne funkciis - almenaŭ ne por miaj oreloj. Inter la virinoj en mia amikaro furoris "The Sweet Escape", kanto el la dua soloalbumo.

Nun oni provas kopii la kopion: Kylie Minogue ŝanĝis sian aspekton por sia nova disketo "2 Hearts", imitante Marilyn Monroe. Sed aliflanke ŝi okulfrape memorigas pri Gwen Stefani, kiam tiu strebis aspekti simile al Madonna. Aliflanke tiu aspekto de Madonna okazis dum tempo, kiam Madonna siavice volis simili al Marilyn Monroe. Kiu kopias kiun?

Sed la kulmino ankoraŭ venas: Se oni aŭskultas la du kantojn, kiujn mi menciis, oni rimarkos grandan similecon, precipe rilate al la ritmo kaj la "ŭu-ho"-krioj en la refrenoj. En la reto haveblas video de "The Sweet Escape" kaj la video de "2 Hearts", tiel ke ĉiu mem povas kontroli tion.

Nu bone, oni povas argumenti ke Gwen Stefani ne prenis tiun aspekton por tiu disketo, sed por antaŭa albumo. Eblas aldoni ke ŝi imitas Madonna, dum Kylie Minogue volas aspekti kiel Marilyn Monroe. Tamen la paraleloj restas por miaj okuloj kaj oreloj...

Denove Youtube.com kaj la anglalingva Vikipedio helpas ĝui pli bonan muzikon: "2 Hearts" origine estas de Kish Mauve kaj spekteblas kaj aŝskulteblas video kun la origina kantado de tiu grupo. Mi forte preferas tiun version.

Denove montriĝas, ke mi ofte ne ŝatas muzikaĵojn, kiujn oni kantas indiferente, sed preferas melankolian muzikon. Ekzemplo de la pasintaj monatoj estas "With Every Heartbeat" de Robyn feat. Kleerup. La video de "With Every Heartbeat" ŝajnas iomete stranga, sed la klara kantado kaj la iom malnovaj sinteziloj rekte kontentigas mian guston, i.a. la ŝaton de la rok- kaj popmuzika stilo de la 1980aj jaroj.

Sed lastatempe ankaŭ Gwen Stefani impresis min tre pozitive. La videon de "Early Winter" mi povas aŭskulti apenaŭ sufiĉe ofte. Tie ŝi sonas kiel sia antaŭa grupo No Doubt.



(Post a new comment)

Teda video
[info]bertilow
2008-03-26 12:45 am UTC (link)
Sed lastatempe ankaŭ Gwen Stefani impresis min tre pozitive. La videon de "Early Winter" mi povas aŭskulti apenaŭ sufiĉe ofte. Tie ŝi sonas kiel sia antaŭa grupo No Doubt.


Aŭskulti eventuale eblas, sed la video estas kvazaŭ distilo de plej tedaj elementoj de la pratipo de sensprita kaj neniodira teda muzikvideo. Aŭ ĉu mi troigas?

(Reply to this)(Thread)

neniu problemo por mi
[info]kunar
2008-03-29 02:19 am UTC (link)
Fakte mi neniam spektis la videon ĝis la fino, sed ĉiam nur kelkajn sekundojn. Plej ofte muzikvideoj tute ne interesas min kaj mi nur serĉas ilin por aŭskulti la muzikon (atentu la supran vortumadon rilate al tiu video!).

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…