Daŭre la samaj kantaĵoj validas
Malbona muziko dum festoj ŝajne estas internacia problemo.
my_lode skribis pri tio
antaŭ kelkaj tagoj, uzante frazojn kiuj povus rekte veni de mi (krom ke ili origine estas en la angla):
"Homoj ĉi tie ne scias kiel kompili KDjn. Mi pensas ke se mi respondecus pri festo, mi povus dancigi ĉiujn ene de minutoj kaj teni ilin en tiu stato dum horoj. Mi malamas iri al festoj kun enuigaj DĴj kiuj nur surmetas malbone miksitan hiphopon sen iu melodio kaj sen ritma vario."Jam dufoje mi skribe fiksis similajn impresojn, nome
antaŭ tri monatoj kaj
antaŭ unu monato. Fakte mi konsilis al
my_lode iĝi DĴ. Ŝi mem kompilas KDjn laŭ certaj temoj (ekz. "
muziko el Svedio"), kio estas tre digna komenco.
Kaj jes, mi sukcesis konverti la PSM-muzikdosieron el
One must fall 2097 unue al S3M kaj poste al MP3. La konsiloj de la estro de
X-BoT's OMF Universe estis tre fruktodonaj. Nur ĝenas min ke mia rezulto havas alian tonaltecon ol la de li transformitaj dosieroj. Eble mi rekonvertu de la S3M-formato per alia programo; li skribis ke
Modplug, kiun mi uzis, plej verŝajne kulpas pri la diversa tonalteco. Ĉiukaze jam nun indas noti tion kiel "sukcesan projekton" por tiu ĉi jaro. Ekzistas apenaŭ io pli bela ol aŭskulti muzikon de "kulta" komputila ludo, precipe kiam temas pri tiom altkvalita verko kaj malrapida elektronika peco.
El la multaj retaj artikoloj, kiujn mi ĉiutage legas, elstaras "
Sterki kaj sterki konstante" de Sten Johansson, kiu jam ekde monatoj legeblas en "Libera Folio" kaj nun krome aperis en la februara numero de "
La Ondo de Esperanto". Ĝin mi opinias esti unu de la malmultaj longdaŭre legindaj kaj diskutindaj kontribuoj pri la movado. Tio ne signifas, ke mi 100%e konsentus kun Sten Johansson (tiam ĝi ne estus "diskutinda", sed "nediskutinda"), sed li prezentas siajn ideojn en konciza formo kaj kun pli modera vortumado ol la kutimaj "movadaj ideologoj".
( eltiraĵoj kaj komentoj ) Current Mood:
awakeCurrent Music: Moby - Inside