Home
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Tuesday, October 12th, 2004

    Time Event
    2:40p
    Kelkfoje mi ne scias, kion mi trovos
    Jen ĝi, la tago de la tagoj, mia naskiĝtago. Hodiaŭ mi fariĝas 28-jara. Do mi festas la 10-jaran jubileon de mia plenkreskuliĝo! 28 eble ne ŝajnas impresa cifero, sed kelkaj gravaj muzikistoj ne atingis tiun aĝon: Jimi Hendrix, Jim Morrison - kaj Kurt Cobain, la (ne)idolo de mia muzika generacio.

    Jam nun mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis per retpoŝto, retkarto, telefono, telefonmesaĝeto, foruma mesaĝo, taglibra enskribo, taglibra komento aŭ eĉ persona vizito! Por pli okcidente loĝantaj personoj, nun ne estas dudek minutoj antaŭ noktomezo, do ili ankoraŭ havas ŝancon gratuli ĝustatempe dum kelkaj horoj.

    La muzika novaĵo rajtas resti relative eta hodiaŭ: JEFO planas reeldoni la lernu.net-kompaktdiskon kun Esperanto-kurso kaj muziko, interalie kun unu kanto de mi. Espereble la projekto sukcesos.

    Fine mi menciu tute superfluan informon: Tio ĉi estas mia 200a enskribo. Do tiurilate mi atingis etan jubileon dum mia naskiĝtago - same kiel pasintjare.

    Rigardo reen - la 12a de oktobro 2003

    La kvindeka enskribo antaŭ unu jaro - mia 27a naskiĝtago.

    Current Music: Foreigner - Waiting for a girl like you

    << Previous Day 2004/10/12
    [Calendar]
    Next Day >>

la muzika TTT-ejo de Kunar   About LiveJournal.com

Advertisement