Vi parolas dum horoj kun mi
La ekskursa tago de la
KEF konsistis el du partoj: Matene kaj posttagmeze ĉiu havis tempon por elekti inter pluraj vizitindaj lokoj. La organizantoj estis preparintaj liston da ili kun la plej gravaj informoj.
Mi decidis iri al la urbo kun Keiko kaj Anna-Lena. Keiko kaj mi vizitis
Kiasma, la muzeon pri moderna arto. Kvankam mi ne estas granda ŝatanto de moderna arto, unu afero tre plaĉis al mi: Fotoserio, kiun la artisto faris dum la pasintaj jaroj. La motivoj estis relative ordinaraj, montrante la lokojn kaj ĉirkaŭaĵojn, kie li tiam estis. La subtitoloj indikis la daton kaj menciis gravajn aferojn, kiuj okazis dum tiu dato. Unu foto montris neĝkovritajn arbojn kaj estis de la 31a de decembro 2001 -"la lasta tago de la Finna marko", kiel la artisto skribis. Mi devis rideti pri tio, ĉar ĝuste dum tiu tago ankaŭ mi estis fotinta neĝkovritajn arbojn. Mia bona amiko Holger, tiutempe same kiel mi ĉe la
IS, sendepende de mi fotis tiun samajn arbojn. Tial mi tre ĝojis revidi tiun ideon kaj motivon en artmuzeo!
Je la malfrua posttagmezo, ni ekiris al la insulo Lammassaari. Kvankam miaj piedoj jam iom doloris de la antaŭa promenado, mi ne prenis la buson. En la bela loko meze de la naturo, Riitta kaj Patrik instruis tradiciajn Finnajn parajn dancojn al ni. Mi ne estas lerta dancisto (kiam ĉiuj aliaj dum la lernejaj jaroj faris danckurson, mi estis tiom malpopulara, ke mi ne havis partnerinon), sed ĝojas fari tion.
Post la akustika koncerto de
Timo Väänänen, ŝamano grumble kantis. Kvankam mi ne kredas je tiaj naturaj spiritoj, mi sekvis la prezentadon kun granda intereso. La ŝamano dum posta tago aperis en la klubo, kie mi babilis kun li, tre simpatia ulo.
Current Mood:
sleepy