You are viewing [info]kunar's journal

La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, September 18th, 2005

    Time Event
    4:40p
    Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord’
    Por noti la melodion de la regeokanto, kiun mi elpensis dum la KEF, mi bezonis gitaron. Ĵomart & Nataŝa afable pruntedonis sian al mi. Kial mi konstatis, ĝi estas ege facile ludebla, ĉar ĝi havas tre mallarĝan kolon. Por tutfretaj akordoj, tio ege helpas! Mi senprobleme povis rapide ludi akordojn, kiujn mi sur mia propra gitaro hejme nur malfacile sukcesas fari. Se mi ĝuste memoras, la nomo de la akustika gitaro estis "Alhambra". Nu, mi ĉiukaze intencas aĉeti novan, amplifikeblan gitaron. Tio estis unu plia memorigo, kial mi volas fari tion.

    Current Mood: satisfied

    << Previous Day 2005/09/18
    [Calendar]
    Next Day >>

la muzika TTT-ejo de Kunar   About LiveJournal.com