Home
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, October 2nd, 2005

    Time Event
    3:18p
    Ĉion tion mi ŝatas
    Dum mia DĴumado en la klubo, la filino de Flo demandis min, ĉu "Rammstein" estas bona grupo. Mi kompreneble tuj respondis, ke ne, kaj ke ekzistas multaj aliaj vere konindaj germanlingvaj grupoj. Flo aldonis ke ŝi baldaŭ en la lernejo studos la germanan. Tuj al mia kapo venis la KD, kiun mi kompilis jam plurfoje por lernantoj de la germana. La filino de Flo instigis min prepari aktualigon, do version 4. Ĉifoje mi aldonis tri kantojn de ne tiom famaj, sed tamen konataj grupoj, kiuj ludas metalrokon resp. mikson inter metalroko kaj mezepokeca muziko. Mi lastatempe opiniis, ke tia muziko ankoraŭ mankas sur versio 3 de la kompilo, sed hezitis enmeti ĝin, ĉar la grupoj ne estas vaste konataj. Tamen por montri vere bonan malmolan germanlingvan muzikon, mi finfine mentis ilin sur la kantoliston. Mi vere kontentas pri versio 4.

    Deutsch 4 (2005):

    1. Nena: Irgendwie, irgendwo, irgendwann

    2. Extrabreit: Hurra, hurra, die Schule brennt

    3. Die Fantastischen Vier: Sie ist weg

    4. Fettes Brot: Jein

    5. BAP: Verdamp lang her

    6. Die Toten Hosen: Wünsch Dir was

    7. Die Ärzte: Mach die Augen zu

    8. Sportfreunde Stiller: Ein Kompliment

    9. 2raumwohnung: 2 von Millionen von Sternen

    10. Klee: Gold

    11. Udo Jürgens: Griechischer Wein

    12. Reinhard Mey: Über den Wolken

    13. Volker Lechtenbrink: Ich mag

    14. Rio Reiser: Junimond

    15. Karat: Über sieben Brücken

    16. Herbert Grönemeyer: Bochum

    17. Marius Müller-Westernhagen: Freiheit (live)

    18. Schandmaul: Leb!

    19. In Extremo: Spielmannsfluch

    20. J.B.O.: Verteidiger des Blödsinns



    Current Mood: content
    Current Music: J.B.O. - Ein bißchen Frieden (zensierte Version)

    << Previous Day 2005/10/02
    [Calendar]
    Next Day >>

la muzika TTT-ejo de Kunar   About LiveJournal.com