?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, October 7th, 2005

Time Event
11:30p
Ĝis la fino de la mondo
Pro la 60-jariĝo de la Germana reĝisoro Wim Wenders, la televido antaŭ semajnoj montris nokte plurajn el liaj filmoj. Mi ne spektis ĉiujn, sed kvar el ili. Resume mi devas konfesi, ke mi ne plu miras, se homoj nomas liajn verkojn "strangaj" kaj ne komprenas ilin.

Dum "La Usona amiko" (1977) ankoraŭ faris relative normalan kaj interesan impreson, la pli novaj filmoj postlasis min konfuzita. Tion mi ne ŝatas ĉe filmoj. Kompreneble rajtas resti duboj kaj demandoj. Tamen filmoj distru kaj pensigu; konfuzi estas la tasko de virinoj!

Al mi plaĉis, kiel homoj el diversaj landoj parolis diversajn lingvojn unu al la alia, kaj tio funkciis. Kompreneble la fakto, ke mi komprenis tiujn lingvojn - la germanan, la anglan, la francan, la italan - vaste influis mian prijuĝon.

Ofte tamen la ĉefa demando, nome "Kion la reĝisoro volas diri al ni per tio?", restis sen respondo. Ne necesas, ke filmo donas nepretervideblan respondon. Sed se filmo daŭras tre longe, sen ke rimarkeble io okazas, tiu demando ekestas aŭtomate. Por doni imagon pri la dimensioj: La unua el tiuj tri filmoj daŭris tri horojn, dum mi legis pri origina versio daŭranta eĉ ok!

En la dua filmo anĝelo povis aŭskulti la belajn pensojn de normalaj homoj. Kara reĝisoro, kiu kredu je tio? Mi ne alcelas la anĝelon aŭ la pensoaŭskultadon, sed ke la pensoj estis tiom noblaj kaj poeziaj. Reale homoj havas ofte terure simplajn, krudajn, primitivajn pensojn, kaj estas bone, ke ni ne estas telepatiaj estaĵoj.

Same nekredinde estis, ke en la tria filmo diversaj homoj de la rando de la socio kuniĝis kaj kune provis enspezi monon, trompante riĉulojn. La trompemo ja estas realisma, sed ŝajnas al mi tute utopie, ke tiaj pli aŭ malpli psike difektitaj ekstersociuloj senprobleme formus grupon, kune verkus planon - kaj realigus ĝin! Kutime tiom memcentritaj unuopuloj ne respektas aliajn aŭ helpas al ili.

U2 liveris kantojn por la filmoj, i.a. "Until the end of the world" por la samnoma "Ĝis la fino de la mondo" (1991), "Stay! Far away, so close" por "Longe for, tiom proksime!" (1993) kaj "The ground beneath her feet" por "La "Miliono da dolaroj"-hotelo" (2000).

Tiuj kantoj stile kongruas al la filmoj. Ili havas siajn interesajn partojn, sed iel mankas la vera spico en ili. U2 dum kelkaj jaroj ŝajne forgesis, kiel roki la homojn. Oni ne povas fidi je bona gitaro kaj kantado en la refreno kaj forpreni en la strofoj ĉiun viglecon kaj pasion. Neniu miraklo, la U2-albumo kun la plej bonaj kantoj el 1990 - 2000 ne tiom furoras kiel tiu kun la plej bonaj kantoj el 1980 - 1990!

Unu brila muzika momento en la plej nova filmo tamen ekzistis: Muzikisto unue ludis la komencajn notojn de "Für Elise" kaj transiris al "I am the walrus". Ambaŭ pecoj komenciĝas kvazaŭ same! Tion mi neniam antaŭe rimarkis. Aparta ŝerco estis, ke la ĉefa belulino en la filmo nomiĝis "Eloise", dum la muzikisto en sia frenezeco asertis, ke li skribis ĉiujn Beatles-kantojn, inter ili kompreneble ankaŭ "Mi estas la rosmareno".

Current Mood: bored

<< Previous Day 2005/10/07
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com