Por sinforgeso dancu sen brid'
Se tiom kontentas pri
mia DĴumado dum la
IS, tiam ne nur pro tio, ke mi faris mian laboron bone laŭ miaj propraj, altaj mezuroj. Krom la bona reago de la publiko, mi rimarkis, kian diferencon kreas konata nomo. Aliaj homoj evidente agnoskas kaj memoras mian aktivecon. Tio tute ne estas memkomprenebla, kaj tial mi des pli ĝojas pri tio!
Pluraj Italoj alparolis min kaj petegis min,
DĴumi dum la silvestra balo aŭ almenaŭ proponi kelkajn kantojn al
miaj kolegoj. Tiu rekono - kaj ĝuste de Italoj! - tre fierigis min. En la gufujo oni petis min surmeti trankvilan muzikon. Tie tre bonvenis la gufuja KD el
mia trinkeja kompilo, kiun mi estis preparinta por
la IS 2003/04. Krome mia KD kun muziko por malrapida para dancado rikoltis tre pozitivan eĥon, kvankam ĉifoje mi ne me bezonis ĝin, sed nur ĝuis teon aŭskultante ĝin. Plie Ilona, kiu deĵoris en la trinkejo dum la silvestra nokto, demandis min
pri KD kun "The Final Countdown" por ke tiu kanto eksonu ankaŭ en la trinkejo kiel la lasta kanto de la malnova jaro. Tiel mi tamen povis utiligi mian ĉifojan eldonon de
mia silvestra KD - kun "The Final Countdown" kiel unua kaj "New Year's Day" kiel dua kanto. Evidente alportas avantaĝon kunporti ordinarajn kompaktdiskojn anstataŭ sole komputilon kun MP3-dosieroj. Ke mi povis fari adekvatan muzikon kontribuon en ĉiu el la tri tradiciaj noktaj programerujoj - diskoteko, trinkejo kaj gufujo - tre ĝojigis min kaj montris al mi, ke mi daŭre komprenas, kio konvenas ĉe la IS.
Current Mood:
thankfulCurrent Music: Jim Crew - Chaos Gate (music_victory)