Home
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Saturday, January 27th, 2007

    Time Event
    10:55p
    Vivante en pasinteca paradizo
    Se oni interesiĝas pri populara (sub)kulturo, tiam la Vikipedio kaj la videa arĥivo youtube.com povas servi kiel grandiozaj fontoj de informo. Eĉ se oni ignoras videojn kaj nur ŝatas muzikon, kombini ambaŭ TTT-ejojn tre helpas respondi demandojn.

    Ofte okazas al mi, ke mi legas en iu KD-libreto ke iu kanto "uzas samplaĵon el la kanto X de la artisto Y". Tiu informo ja utilas kaj decas, sed ĝi ĉiam kreas gravan demandon: Kiom forte la pli nova verko reuzas malnovan? Ĉu vere nur temas pri uzo de samplaĵo aŭ ĉu artisto kvazaŭ kreis reludversion?

    En la Vikipedio (precipe en la anglalingva versio) mi trovis multajn indikojn, kiuj same kiel la KD-libretoj mencias la originan kanton kaj almenaŭ unu konatan interpreton de ĝi. Per tiu informoj facilas trovi videojn ĉe youtube. Tiel mi finfine havis la eblon kompari ekzemple la jenajn kvar parojn:

    konata kantoorigina kanto
    Orbital - Halcyon + On + OnOpus III - It's a fine day
    Coolio - Gangsta's ParadiseStevie Wonder - Pasttime Paradise
    MC Hammer - U Can't Touch ThisRick James - Super Freak
    Eric Prydz - Call on MeSteve Winwood - Valerie


    Orbital agis tre lerte, ĉar oni ne rekonas la originan verkon. Ili vere kreis ion memstaran. La titola kanto de "Dangerous Minds" reale venas de Stevie Wonder; sed almenaŭ Coolio faris konvinkan reludversion. Tio en si mem jam estas agoskinda sukceso, se oni konsideras, ke kutime reludversioj ne atingas la kvaliton de la originaloj. De MC Hammer mi estas seniluziigita, ĉar lia repo preskaŭ komplete uzas la originan kanton. Kvankam mi ne ŝatas sampladon de refrenoj, "Call on me" estas akceptinda laŭ mi. Interese, ke Steve Winwood tiom ŝatas la remikson, ke li pretis nove surbendigi sian kantadon.

    Current Mood: amused
    Current Music: Spencer Davis Group & Steve Winwood - Keep on runnin'

    << Previous Day 2007/01/27
    [Calendar]
    Next Day >>

la muzika TTT-ejo de Kunar   About LiveJournal.com