Bonvolu ne haltigi la muzikon Meze de januaro, mia sporta grupo kontribuis al la
sporta prezentado de la universitato. (Cetere la gazetaro
raportis tre pozitive kaj montris nin sur bildo en la artikoloj.) Ĉiuj partoprenintoj ricevis senpagajn biletojn por la posta festo. Estis mia unua universitata festo en Münster - iom stranga sento, konsiderante ke mi finis la studadon antaŭ pli ol kvin jaroj.
La DĴ dum la vespero estis nekredeble malbona. Li ĉiam parolis inter du kantoj, kion la homoj tute ne ŝatis. Krome li ŝanĝis la stilon post ĉiu dua aŭ tria kanto, tiel ke ĉia etoso perdiĝis. Mi anoncis al la aliaj ke pro senespero de la DĴ, certe baldaŭ eksonos la "kvin virinaj kantoj":
- Robbie Williams: Let Me Enterain You
- Madonna: Like A Prayer
- Melissa Etheridge: Like The Way I Do
- Gloria Gaynor: I Will Survive
- Bill Medley & Jennifer Warnes: (I've Had) The Time of My Life
Kutime virinoj amase kuras al la dancejo kiam iu el tiuj kvin kantoj eksonas. Du el la muzikaĵoj ankaŭ troviĵas en mia listo de
kvin universitataj kantoj. Kaj fakte dum la vespero mi aŭskultis minimume tri el la kvin supraj pecoj. Foje DĴumado estas tiom antaŭvidebla... mi ja eĉ jam faris DĴ-kurson pri tio kun
ĝeneralaj konsiloj kaj
ne tro ekzakta tempoplano.
Kutime oni evitu legi la "aldonaĵojn por junuloj" en tagaj gazetoj. La tekstoj estas surfacaj, tro faciligas problemojn kaj ofte turniĝas pri la junuloj mem. Sed ĉe "jetzt", kiu apartenas al la Sudgermana gazeto, mi trovis tre interesan artikoloserion kun la nomo "
Mies aufgelegt" (vortludo: laŭvorte "malbone surmetite", kutime uzita en la senco "malbonhumura"). La subtitolo tradukiĝas tiel:
"La plej bonaj DĴj rakontas pri siaj plej teruraj noktoj."La DĴ-katastrofoj ofte rezultas el unu de la kvin sekvaj kialoj:
- strangaj muzikdeziroj: Homoj volas aŭskulti kanton, kiu tute ne kongruas al la aktuala stilo aŭ la repertuaro de la DĴ.
- la malĝusta stilo: La ĉefa stilo de la artisto estas tute alia ol tiu, pri kiu la organizantoj pensis aŭ ĉe la loko, kie la DĴ esceptookaze surmetas, kutime eksonas tute alispeca muziko aŭ la publiko volas tute malspritan muzikon kaj nenion alian.
- diskoj mankas: Pro iu stulta okazaĵo, la DĴ ne kunhavas siajn diskojn (de sia kutima stilo aŭ siajn specialajn diskojn por tiu vespero).
- teknikaj problemoj: Diversaj variantoj de la konata rakonto "La baza ekipaĵo ne funkcias.".
- amatora organizado de la aranĝo: La respondeculoj ne bone pripensis, kiel plani la vesperon, kaj la DĴ devas penti pro tio.
Estas tre trankvilige, ekscii ke eĉ konataj kaj profesiaj diskĵokeoj malsukcesas pro tiaj banalaj aferoj. Tiurilate ili vivas en la sama mondo kiel mi. Kiam la publiko nepre volis iun platan muzikstilon, unu DĴ ili spontanee aĉetis kompaktdiskojn kun "aktualaj furoraĵoj" kaj ludis ilin. Alia spertis kompletan fiaskon ĉe geedziĝa festo kaj venis al la konkludo, ke tiaj festoj havas siajn proprajn regulojn. Ankaŭ pri tio mi konsentas
Current Mood:
thoughtfulCurrent Music: Rihanna - Please don't stop the music