Mi dum kvin tagoj nenion skribis, ĉar mi estis hejme ĉe miaj gepatroj. Sed mi kunportis kelkajn novaĵojn...
La komikso "Wir können ja Freunde bleiben" de la juna, talentita artisto Mawil plaĉas al ĉiuj! Till, lia bona studkolego Nils Urbach, mia frato Harald kaj eĉ mia patrino ege ĝuis ĝin! Se vi parolas la germanan kaj interesiĝas pri la moderna, junulara popkulturo, tiam nepre aĉetu tiun libron!
Hejme mi denove gustumis la Esperanto-vinon de Anton Kiefer el Edenkoben kaj refoje devis konstati, ke indas trinki ĝin ne nur pro sia nomo! Normalkaze mi ne tiom ŝatas sekajn vinojn, sed tiu ruĝa seka vino, kiun mi trinkis, gustis tute agrable, nek tro dolĉa, nek tro acida. Se mi venontan fojon havos la eblecon, mi aĉetos propran stokon de tiu vino! Feliĉkaze mi ankoraŭ havas du botelojn da Esperanto-vino en Paderborn, kiujn mi planas fortrinki kune kun Till kaj Hanno dum la sekvaj du semajnoj, ĉar poste mi ne plu loĝos en Paderborn...
Kaj jen ni estas ĉe la centra temo: Post la fino de miaj studoj en la universitato, mi nun estas translokiĝanta de Paderborn reen al Nordwalde. Ekde la 1a de junio mi denove loĝos tie. Jam pasintan sabaton mi kune kun mia frato transportis aŭton da aĵoj. Kadre de la elpakado, mi ankaŭ ordigis mian denovan ĉambron. Dum tio mi trovis stokon da malnovaj, memkompilitaj kasedoj, kiujn mi la unuan fojon ekde jaroj reaŭskultis. Unu de ili enhavas kantojn de la KDj "The Police: Greatest Hits" kaj "Fields of Gold / The best of Sting 1984-94". Kvankam miaj memkompilitaj kasedoj kutime havas teruran sonkvaliton (estante multe tro mallaŭtaj), tamen temas ĉifoje pri bonega kasedo kun daŭre bona kantoelekto.
La muziko de The Police kaj Sting min ekravis en pli frua vivperiodo, nome en 1995/1996, kiam mi trapasis mian lastan jaron en la lernejo. Tiutempe mi oftege aŭskultis kaj kunkantis ambaŭ albumojn. Cetere de la kanto "King of Pain" mi prenis mian unuan DĴ-nomon, sed poste ŝanĝis ĝin (anglalingva nomo ne povas bone signali veran multlingvecon).
De la "Fields of Gold"-KD cetere ekzistas multaj diversaj versioj kun po kelkaj aliaj kantoj; mi tamen pensas ke mi feliĉkaze posedas la plej bonan, ĉar ĝi enhavas kiel nura eldono la portugallingvan "Fragilidade".
![]() |
![]() |
|
|

