Daŭras la diskutado pri nova strofo por "Feliĉe". Verŝajne Amir kaj mi demandos lingvan spertegulon por ricevi klaran respondon al demandoj pri tiklaj lingvaj detaloj...
Sed nun la bona novaĵo: Hodiaŭ mi ricevis miajn fotojn de la IJS: Belegaj memoraĵoj. Mi ankaŭ malkovris ke Dave Blair jam enretigis siajn fotojn. Sur ili videblas i.a. Csilla kaj aliaj Hungaraj belulinoj (sonas nekredeble, sed imagu ke ili reale eĉ pli bonaspektas!). Jen foto kun plia persono kiun mi revidis:
Belaj someraj memoroj... |
|---|
![]() |

