Foje mi denove ekmiras pri la vivo, ĉar ĝi prezentas ion kion mi ne plu atendintus. Ekzemple hodiaŭ mi kune vespermanĝis kaj poste rigardis filmojn kun tri junulinoj. Tio eble ankoraŭ ne estas io speciala. Sed jen kelkaj detaloj:
- Ili havas bonan muzikguston
- Du el ili scipovas kanti duvoĉe
- Ili posedas similan humuron kiel mi
- Ili aprezas afablecon
Jen la kvalitoj kiujn atraktivaj virinoj bezonas!
Dum la vespermanĝo ni i.a. aŭskultis
Coldplay. Mi ŝatas ambaŭ albumojn de tiu grupo, sed iom preferas la unuan.
 |
 |
- enhavas multajn bonegajn kantojn, precipe
"Shiver", "Don't panic", "High Speed"
- plie enhavas plurajn bonajn kantojn:
"Yellow", "Trouble"
- ankaŭ la resto estas eltenebla
- bone ilustrita kovrilo:
nigra koloro kaj globo!
|
- enhavas principe unu bonegan kanton:
"Clocks"
- plie enhavas precipe unu bonan kanton:
"God put a smile upon your face"
- la resto estas eltenebla
- iom enuige ilustrita kovrilo:
blanka koloro kaj abstrakta arto
|
Hm, mi iom malfruas kun miaj enskriboj. Mi paŭzu dum kelkaj tagoj ĝis kiam venas
la nepre rakontendaj muzikaj temoj al mia kapo.