DJ Kunar ([info]kunar) wrote,
@ 2005-03-16 20:00:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: happy
Current music:No Doubt - Underneath it all

En miaj sonĝoj mi mortas la tutan tempon
Mia jam plurfoje menciita lernantino hieraŭ sendis al mi demoversion de sia unua verko. Ĝi daŭras nur unu minuton kaj mi certe ankoraŭ devos instrui al ŝi, ke oni ne forsendu WAV-dosierojn - ĝuste pro tio oni inventis la MP3-formaton! Sed mi tamen estas tre feliĉa pri la sonimpreso, kiun ŝi tiom rapide liveris al mi. Mi ne scias, ĉu la efektoj en la malantaŭo kaj ĉe la komenciĝo konsistas el pretaj samplaĵoj aŭ ĉu ŝi mem faris tion - la dua montrus elstaran talenton de ŝi, la unua almenaŭ bonan elektokapablon. Foje kelkaj brusonoj enestas, ĉar la kunigo de tro multaj rezultas en trolaŭteco. Krom tio mi ĝojas, ke mia lernantino tiom lerte laboras kaj trovis bonan stilon. Samtempe mi fieras, ke mi nun rajtas nomi min "instruisto pri samplobazita muziko".

Kiel savi la Vikipedion?

Kiam mi legas diversajn taglibrojn kaj mia cerbo digestas ĉion, foje al mi venas ideoj, kiujn la mondo ne volas, sed kiuj tre utilus - almenaŭ al mi. Tio eble sonas kiel nova planlingvo aŭ reformpropono de Esperanto, sed temas pri multe pli simpla solvo por multe pli idiota problemo.

La situacio, kiu ekde monatoj nervas min: Nun kiam homoj amase eklernas Esperanton en la interreto, ili ŝajne - malgraŭ ĉiu sana penso - tuj volas uzi la apenaŭ akiritan kaj ofte ankoraŭ ne komprenitan scion por verki tekstojn (ĉu originalojn, ĉu tradukojn). La ĉefa problemo estas, ke je tiom baza (sincere: primitiva) nivelo neniu kapablas skribi ion gramatike fajnan, neriproĉeblan kaj enhave legindan, interesan por fluaj parolantoj. Bedaŭrinde tio ne kreas obstaklon al tiuj homoj, tiel ke en la interreto intertempe svarmas lingvaj monstraĵoj. Mi eĉ timas, ke teorie la kvanto de tekstoj en primitiva kvazaŭ-Esperanto povus esti pli alta ol tiu de la ĝustaj kaj bonaj verkoj.

Unu fama viktimo de tiu evoluo iĝis la Vikipedio. Se la kritikema Ken Miner plurfoje admonas la priplorindan lingvan nivelon de la artikoloj (ekzemple la 20an de februaro 2005, la 25an de januaro 2005, la 17an kaj 18an de novembro 2004), tio ne mirigu. Lertaj okuloj kaj klara menso ĉie trovas fuŝetojn. Sed se eĉ la tolerema Bertilo Wennergren konstatas en propra enskribo pri aikido, ke la samtema stumpo-artikolo (feliĉkaze intertempe ŝanĝita de [info]sonjaaa!) estas nur unu el multaj lingvaj teruraĵoj ĉe la Vikipedio, tio alarmigas min.

Aliflanke [info]axel584 verkis klopodon por partopreno en la diverslingvaj vikipedioj. (Tamen li antaŭ nelonge skribis pri "kiel perdi tempon". Lia 3a respondo tuj pensigis min pri la Vikipedio. Ĉu hazardo aŭ intenco?) Kvankam mi mem ne plu konsideras min esti oficiala aktivulo, mi ja iel komprenas lian intencon kaj ŝatus subteni lin.

Ĉu do eblas harmoniigi la du dezirojn, nome unuflanke ebligi al ĉiuj lingve taŭgaj personoj, kontribui al komunaj projektoj, kaj aliflanke senstreĉigi la nervojn de personoj kiel mi, kiuj ne plu volas legi Esperanto-tekstojn verkitajn de neesperantistoj?

Jesan respondon donas malrekte sr-o Shhhh per sia simpla, sed efektiva kontraŭspama metodo: Se oni en lia taglibro volas komenti enskribon, oni devas entajpi la personan nomon de Marika Rökk. Ĉiu idioto povas respondi la demandon pri ties persona nomo, sed ne la komentospamaj programoj, kiuj pli kaj pli infestas la rettaglibran scenon.

Kaj jen venis al mi la sava ideo: Se oni volas verki artikolon ĉe la Vikipedio, unue aperas paĝo kun Esperanto-teksto, en kiu mankas kelkaj finaĵoj kaj prepozicioj kaj anstataŭe aperas spacokestoj. La redaktemulo nun devas plenigi ilin - aŭ ankaŭ ne, ĉar foje simple nenio mankas. Se nun ĉio estas ĝuste respondita, oni rajtas daŭrigi per la redaktado. Se ne, aperas ligo al diversaj lingvokursoj por komencantoj kaj progresemuloj. Per tiu metodo ne nur oni indikas al ĉiu persono la taŭgan taskon konforman al la lingva nivelo, sed eble montras ankaŭ al kelkaj longjaraj aktivuloj, ke ilia lingvokono povus pliboniĝi...

Ĉu mi estas maliculo? Jes, ĉar foje tio necesas por resti mense sana en tiu ĉi (Esperanto-)mondo.

Rigardo reen - la 16a de marto 2004

La centdudeksesa enskribo antaŭ unu jaro - ne eblas trovi amon kun cinika kor' (Jim Kerr).



(Post a new comment)


[info]goulo
2005-03-16 07:15 pm UTC (link)
Se paroli pri eraroj... en "sendis al mi demoversion de ŝia unua verko" ĉu "ŝia" devas esti "sia"? Aŭ ĉu mi cerbofurzas?

(Reply to this)(Thread)


[info]argilo
2005-03-16 07:29 pm UTC (link)
Jes, devas esti "sia".

(Reply to this)(Parent)

Erareto korektita
[info]kunar
2005-03-16 07:37 pm UTC (link)
Kiu rapide tajpas, facile eraras...

dankon pro la atentigo.

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: Erareto korektita
[info]goulo
2005-03-16 07:48 pm UTC (link)
Jes, mia tajpado certe pruvas tiun aserton denove kaj denove. :)

(Reply to this)(Parent)


[info]argilo
2005-03-16 07:28 pm UTC (link)
Certe vi ne estas la sola, kiun ĝenas tiu problemo. Foje mi emas korekti malbone verkitajn artikolojn, sed rapide mi konstatas ke estus pli rapide verki tute novan artikolon.

Via ideo sonas bona, sed mi dubas ĉu oni aldonos ĝin al la vikipedia softvaro, aparte kiam oni konsideras ke tiu problemo (laŭ mia supozo) apenaŭ aperas ĉe nacilingvaj vikioj.

(Reply to this)(Thread)

verkado
[info]kunar
2005-03-16 07:44 pm UTC (link)
Vi atentigis pri alia faceto de tiu fenomeno: La korektado de eraroj intertempe okupus la fluajn parolantojn komplete, tiel ke por ili ne restus tempo fari mem ion ajn. Ankaŭ pro tio mi malkuraĝigas komencantojn verki por la publiko aŭ publike. Se iu miras, kial neniu korektas erarojn, tiu persono ne komprenas, ke ekzistas tro multaj eraroj por tro malmultaj kapablaj korektantoj!

Ĉu vi cetere vere pensas, ke mi tiom polemike skribas 100%e serioze intencitan proponon kaj publikigas ĝin ĉi tie en mia persona taglibro, anstataŭ rekte sendi ĝin al la Vikipedio-estroj? Mi ne konas la situacion ekzemple ĉe la germanlingva Vikipedio, sed jam supozis, ke temas pri tipe Esperantuja problemo. Sed kial ne apliki solvon tie kaj nur tie, kie ĝi okazas? La homaro eraras, se ĝi nur akceptas "universalajn" solvojn...

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: verkado
[info]argilo
2005-03-16 08:17 pm UTC (link)
Ĉu vi cetere vere pensas, ke mi tiom polemike...

Certe ne. :-)

Sed kial ne apliki solvon tie kaj nur tie, kie ĝi okazas?

Pri tio mi plene konsentas. Nur mi supozis ke la programistoj ne dediĉus multan tempon al problemo unika al la E-a vikipedio. Sed aliflanke eble tio estas erara penso; ja ĝi estas inter la plej aktivaj vikipedioj.

(Reply to this)(Parent)

korekto de mi
[info]kunar
2005-03-16 07:47 pm UTC (link)
Se ni jam kolektas erarojn: "Via ideo sonas bone", ĉu ne?

Sed prefere unu eraro en krome bona teksto ol unu ĝusta esprimo en eraro-kolekto....

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: korekto de mi
[info]argilo
2005-03-16 08:09 pm UTC (link)
Jes, vi pravas.

prefere unu eraro en krome bona teksto

Jes, tiajn vikipediajn tekstojn mi senhezite korektas.

(Reply to this)(Parent)

ĉu homoj amase lernas Esperanton?
[info]felicx
2005-03-16 08:39 pm UTC (link)
Tion vi skribas en via artikolo... ankaŭ mi havas la impreson, ke estas kreskanta lernantaro, sed pri amasa lernado mi ne parolus (ankoraŭ, ni vidos, kio okazos post la varbagado de la Germana Esperanto-Junularo ;-))

(Reply to this)


[info]sonjaaa
2005-03-16 10:17 pm UTC (link)
Aikido! :) Interesa koincido, ke mi lastatempe interesiĝis pri la sporto kaj faris tiun korekton en Vikipedio.

(Reply to this)


[info]elgrande
2005-03-16 11:35 pm UTC (link)
Sed se oni vere volos scii ion pri io kaj nenio haveblos en onia gepatra lingvo, tiam oni estos dankema pro iu ajn artikolo informenhava, kaj ne tiom gravos al oni la lingva malboneco.

Mi tamen samopinias, ke entute la lingva nivelo de Esperanto en la interreto estas sufiche acha. Baldau vershajne Esperanto estos unu el la plej malfacile lerneblaj lingvoj, simple pro tio, ke estos tiom multe da ebloj mislerni ghin. ;)

(Reply to this)

kursa ekzerco...
[info]axel584
2005-03-23 08:59 am UTC (link)
Vikipedia traduko povus esti ekzerco por la interretaj lernantoj, ni povus imagi ke la instruantoj sendu al siaj lernantoj nacian artikolon.
Tiel, la instruanto povas korekti gxin antaux aldoni gxin en vikipedio, kaj iom post iom, la lernanto povos mem traduki tutsole.

Pri la perdita tempo, mi ne parolis pri vikipedio, cxefe cxar la artikoloj ne estas simplaj tradukoj. Ecx, multaj esperantaj artikoloj indus esti tradukita al naciaj lingvoj (kaj tion mi jam diris)

(Reply to this)


[info]gute
2005-12-12 10:10 pm UTC (link)
Tia kvizeto rajtiganta iun enigi novajn artikolojn en la Esperantan vikipedion ŝajnas al mi inda. Senblage! Kaj senmalice.

Verkanto devu esti registrita uzanto, kaj post kvizeto restu rajtigita longan tempon. Iu ajn rajtu redakti ion ajn, sen kvizeto. Estu kelkaj similaj sed ne samaj kvizetoj, por ke iu, kiu malsukcesis kaj lernis kaj reprovas, renkontu ne idente saman taskon.

Jes, eblas ke la ĉefzorgantoj de la Vikipedi(ar)o ne dediĉus tempon al tia specialaĵo por la Esperanta vikipedio, sed kial ne serioze proponi?

teorie la kvanto de tekstoj [en la Interreto] en primitiva kvazaŭ-Esperanto povus esti pli alta ol tiu de la ĝustaj kaj bonaj verkoj

Jam sendube, laŭ mi. Tamen ĉio tio, inkluzive de nia vikipedio, nur respegulas veron pri la vivo de planlingvo; tio ne hontigu nin, nek hororigu vin.

(Reply to this)(Thread)

polemika propono kaj lingva nivelo
[info]kunar
2005-12-24 12:46 pm UTC (link)
Mi ne komprenis vian proponon. Se "iu ajn rajtu redakti ion ajn", tiam ĉiu povas fari ĉion! Aŭ ĉu vi alcelis "kelkaj personoj rajtu redakti ion ajn"? Tia detala distingo ja solvus kelkajn praktikajn problemojn.

Vikipedio-redaktantoj jam legis pri tiu propono (kiu eĉ laŭ mi estas polemika kaj tial en mia privata taglibro, ne en publika forumo). Mi atendas, ke se mi serioze farus tiun proponon, tuj venus protestoj plendantaj pri "cenzuro" aŭ "silentigo" (vidu ekzemple jen alian komenton). Mi jam tro ofte spertis neakcepton de propono por ankoraŭ lukti por io, kio ne kore gravas al mi.

La averaĝe malkreskanta lingva nivelo ne estas rekta problemo por mi, kiu konas bonajn retejojn, sed por eksteruloj: Kiel ili trovu bonajn tekstojn en la maro de meza kvalito? Jam nun malfacilas por ili trovi ion ajn, eĉ se tio ekzistas. Estas tiu antaŭvidebla problemo, kiu okupas mian cerbon.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…