Jam legante iom pri la filmo, mi rimarkis ke la enhavo de "Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl" tre similas al la komputila ludo "The Secret of Monkey Island" el la jaro 1990. La rigardado de la filmo konfirmis tion.

Mi dum horoj kolektis oficialajn fotojn de la filmo kaj reelfosis malnovajn bildojn de la ludo el mia arkivo por krei la supran kunmetitan bildeton. Ĝi montras la geamantajn parojn: Guybrush Threepwood kaj Elaine Marley resp. Will Turner kaj Elizabeth Swann. Mi sube aldonis pli grandajn versiojn de ĉiuj kvar bildoj.
La muzika enhavo de la hodiaŭa enskribo: Mi ŝategas la muzikon de "Monkey Island", ankaŭ tiun de la tria parto "The Curse of Monkey Island". Ekzistas bonega TTT-ejo pri la muziko de la ludoj.



