DJ Kunar ([info]kunar) wrote,
  • Mood: distressed
  • Music: Orbital - Halcyon + On + On

Sed la kantoj de la bardoj restos

Mi legis pri studo de iu dr-o Benjamin K. Bergen pri denaskuloj. Ho, kiom facilas erari... se vin interesas la vidpunkto de denaskulo, legu la diskuton pri tiu studo. Eble mi kontaktu la aŭtoron por forigi kelkajn missekvojn kaj sciencajn erarojn...

Instigite de la nova filmo pri piratoj, mi kreis novan uzantobildon kiu ne tiom speciale aspektas sed pri kiu mi tamen fieras.

Nun mi reludas "The Curse of Monkey Island" kiu enhavas muzikon ludita per veraj instrumentoj. Ekzistas programo ("Scumm revisited") per kiu oni povas preni la muzikpecojn el la ludo, tiel ke poste eblas fari MP3jn el ili. Mi estas verkanta liston pri ĉe kiu situacio en la ludo eksonas kiu muziko.

Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…