| DJ Kunar ( @ 2005-05-23 17:17:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Cinerama - Erinner Dich |
Memoru la tempon, kiam ĉio ankoraŭ estis nova
Antaŭ kelkaj semajnoj
felicx skribis komenton responde al mia lamentado pri laborŝancoj en Germanio. Tiel mi ekkonis "openBC", kontaktoreto en Eŭropo. Mi tuj aliĝis.
Ne pro tio, ke mi subite kredus je la efikeco de tiaj rimedoj por mi. Tiun eraron mi ne tiom facile faros!Sed la deziro, tiel revidi multajn iamajn studentojn el mia universitata tempo, estis granda. Kaj jen: Post nur unu tago mi estis retrovinta pli ol du dek personojn el mia vivo - de amiko el la sablokesta tempo ĝis aktuala laborkolego! Tio tre bonhumurigis min. Kio plej tristigis min antaŭe, estis la impreso, ke ŝajne ĉiuj tiuj personoj malaperis el mia vivo sen postlasi spuron en la nuntempo. Sed nun mi pensas, ke ŝajne tamen ne ĉio estis vana.
Por homoj, kiuj volas membriĝi, ekzistas persona invito: www.openbc.com/go/invuid/GunnarR_Fischer. Tiel oni tuj indikas, ke oni konas alian personon (ĉikaze min).
Ekzistas vere senhumuraj DĴj. Indas ne nur legi la enskribon mem (resp. la artikolon, al kiu ĝi ligas), sed ankaŭ la komentojn. Tie troveblas ligo al plia, samtema artikolo. Kompreneble mi ne hezitis skribi mian propran opinion tie. Tio sufiĉu por ĉifoje.