Tuesday, September 30th, 2008

Tiom bela tag'

La du plej gravaj germanlingvaj punkrokgrupoj, Die Ärzte kaj Die Toten Hosen, havas interesan rilaton unu al la alia, kiun oni foje komparas al tiu inter "The Beatles" kaj "The Rolling Stones". Plej interese, ke dum "Die Ärzte" ofte mencias, ke ilin influis "The Beatles", "Die Toten Hosen" ludis kiel antaŭgrupo por "The Rolling Stones". Kaj se oni demandus min "Ĉu Ärzte aŭ Toten Hosen?", mi elektus la unuan, same kiel ĉe la demando "Ĉu Beatles aŭ Rolling Stones?". Ĝis hodiaŭ mi posedas nur du albumojn de "Die Toten Hosen". Unu el ili, Damenwahl, mi aĉetis kiam mi kompilis diskon por mia unua vojaĝo al Rusujo.

Jam jarojn antaŭe mi akiris la albumon "Kauf MICH!". Ĝi aperis en la jaro 1993, same kiel la albumo "Die Bestie in Menschengestalt" de "Die Ärzte". Fakte de ambaŭ albumoj mi metis po unu kanton al mia kvara versio de kompilo kun germanlingva muziko.

Iom ĝenis min eltrovi, ke la trakolimoj de "Kauf mich!" ne komplete kongruas al la komencoj kaj finoj de kantoj. Tial mi devis ripari tion mane kiam mi MP3-igis kelkajn kantojn.

La albumo bone montras, kial mi preferas "Die Ärzte". "Die Toten Hosen" havas nur unu ĉefan kantiston, kiu krome montras malmultan varion en la voĉo. Anstataŭ alta kantado li ofte prezentas kriadon. (Jen denove io, kio memorigas min pri la diferenco inter "The Beatles" kaj "The Rolling Stones".) Necesas aldoni, ke la kantisto de Die Toten Hosen tamen bone solvis tion ĉe la pli frua sukceso "Hier kommt Alex" kaj li bone kantis je la posta verko "Nur zu Besuch". Alia kritikpunkto estas ke ĉiam eksonas la samaj instrumentoj - kaj same. La nura vario konsistas en la infana ĥoro ĉe "Wünsch Dir was", kiu mirakle estas eĉ bona kaj ne ĝena.

La kantoj temas pri konsumkritiko aŭ estas direktitaj kontraŭ novnaziuloj. Krome oni trovos unu romantikan pecon kaj kelkajn malseriozajn. Se oni komparas la politikan kanton "Sascha, ein aufrechter Deutscher", ĝi klare perdas kontraŭ la furora "Schrei nach Liebe", kiun "Die Ärzte" publikigis sur sia albumo "Schrei nach Liebe", do dum la sama tempo kaj pri la sama temo.

Aliflanke la kanto "Deine Schuld", kiu aperis sur la "Die Ärzte"-albumo "Geräusch" en 2003, similas al "Wünsch Dir was". Ie mi legis, ke Farin Urlaub (kantisto kaj gitaristo de "Die Ärzte") ŝerce komentis, ke "Deine Schuld" estas la plej bona kanto de "Die Toten Hosen", kiun ili ne skribis (aŭ simile).

"Gute Reise" de "Die Toten Hosen" el la albumo "Kauf mich!" memorigas min pri la kanto "Mysteryland" de Die Ärzte. Ambaŭ kantoj havas similan sonon kaj la tekstoj enhavas similajn bildojn pri vojaĝo, strangaj aferoj kaj alia lando. (La due menciitan kanton mi tradukis al Esperanto. La traduko nomiĝas Misteroland'.)

Fine de "Kauf mich!" troviĝas ankoraŭ sekreta kanto. Tie okazas finfine alta kantado kaj bona malantaŭa kantado.

Entute mi vere ŝatas la kantojn "Wünsch Dir was" kaj "Hot-Clip-Video-Club". Krome meze bonaj estas "Gute Reise" kaj "Der letzte Tag". Por albumo de "Die Ärzte" tio estus magra rezulto, sed por verko de "Die Toten Hosen" tio ŝajnas normala.

Monday, September 1st, 2008

Kiel je l' unua tag'

En septembro 2003, dum ekskurso al Bochum, mi aĉetis albumon de Die Ärzte kiu ĝis hodiaŭ ne rajtas esti vendita al personoj sub 18 jaroj en Germanujo. Krome oni malpermesis varbi publike por ĝi. Kiel mi jam skribis hieraŭ, tamen multaj kantoj de tiu albumo aperis en unu aŭ alia formo poste sur du kompiloj kun "plej bonaj kantoj" de Die Ärzte. Ĝuste la republikigo de pluraj kantoj en variaj versioj sur diversaj albumoj instigis min al alternativa versio de la albumo:

nr-omintitolodisko
0103:42Wie am ersten Tag (Remix '94)c
0203:59Mysteryland (Remix)b
0302:48Sweet sweet Gwendolinea, c
0404:35Ist das alles (Remix '94)c
0503:18Ewige Blumenkraftc
0602:45Alleine in der Nachta, b, c
0703:59Jenseits von Edena
0804:00Wir werden schöna
0903:44Für immera
1004:20Ich bin reicha, c
1104:25Zum letzten Mal (Remix '94)c
 41:35 


disko a: La origina albumo
disko b: Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)
disko c: Das Beste von kurz nach früher bis jetze

Unu kanton mi anstataŭigis per tute alia. La originalo estis la kanto, kiu kaŭzis la jurajn paŝojn. Ĝi neniel plaĉas al mi. La anstataŭa kanto (Ewige Blumenkraft) estas B-flanko de disketo, kiu aperis de tiu albumo. Poste tiu kanto estis metita al la dua kompilo.

Nur tri kantoj sole aperis sur la origina albumo (Jenseits von Eden, Wir werden schön, Für immer). Aliaj kantoj aperis neŝanĝite sur la du kompiloj (Alleine in der Nacht, Ich bin reich, Sweet Sweet Gwendoline). Interese, ke unu el ili (Alleine in der Nacht) eĉ troviĝas sur ambaŭ! Du pliaj kantoj aperis en du diversaj versioj sur la du kompiloj (Wie am ersten Tag, Ist das alles?). Dum ĉe unu oni uzis unufoje disketan version (Ist Das alles? (Maxi Remix)), ĉe la alia oni kreis novan version (Wie am ersten Tag (Remix)).

Kvar kantojn mi tradukis por La Kuracistoj ĝis nun. La Esperanto-versioj nomiĝas "Por ĉiam", "Ĉu jam ĉio?", "Solege en la nokt'" kaj "Misteroland'".

La kunmetita alternativa albumo enhavas multajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas. Estas rimarkinde, kiom malhele ĝi sonas. Sendube tio estas rezulto de la influo de la drumisto, kiu interesiĝas pri nokto, vampiroj ktp. kaj kiu verkis pli multajn kantojn ol averaĝe por tiu albumo. Dum tiu tempo "Die Ärzte" ne havis basiston, do konsistis nur el du konstantaj membroj.

Sunday, August 31st, 2008

Meze de amikoj, mirinda vivmedi'

Sur la du "plej bonaj kantoj"-albumoj de Die Ärzte troviĝas kelkaj interesaj remiksoj, kiuj ne aperis sur iu disketo aŭ alia albumo. "Remikso" tamen plej ofte signifas, ke oni surbendigis la kanton denove parte aŭ eĉ komplete.

Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten):

  • Mysteryland (Remix)

  • El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)

  • Dein Vampyr (Remix)

  • Wie am ersten Tag (Remix)



Das Beste von kurz nach früher bis jetze:

  • Ist das alles (Remix '94)

  • Zum letzten Mal (Remix '94)

  • Wie am ersten Tag (Remix '94)

  • Gute Zeit (Remix '94)



Kvin el la ok kantoj origine aperis sur certa albumo, kies vendado estas malpermesita al junuloj kaj por kiu oni ne rajtas varbi. La originaloj do estas multe malpli facile akireblaj.

Interese, ke mi preskaŭ ĉiam preferas la plej novajn versiojn. Ekzemple la tria kaj lasta surbendigo de "Ist das alles?" instigis min al la traduko "Ĉu jam ĉio?" por La Kuracistoj. Simile la duan version de "Mysteryland", kiu havas iomete alian tekston, mi uzis kiel bazon por "Misteroland'". Nur ĉe "Gute Zeit" mi pli ofte aŭskultis la originalon, kiu motivigis min verki la Esperanto-version "Bona tempo". "Wie am ersten Tag" eĉ aperis dufoje denove, sed la tria kaj lasta versio estas tiu, kiu vere konvinkas min.

Tuesday, August 19th, 2008

Kial vi nenion lernis?

Kiel mi menciis hieraŭ, mi ne plutradukis kantotekstojn dum la IJK. Sed Stephan Schneider kontaktis min nun kaj anoncis, ke li tradukis "Junge".

Estas lia dua traduko de "Die Ärzte"-kanto. La unuan li verkis antaŭ preskaŭ unu jaro.

La teksto "Filo" ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki "Junge" por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.

Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!

Tuesday, July 1st, 2008

Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo "Lötlampe", kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:


  1. La Kuracistoj: Westerland

  2. La Kuracistoj: Junula amo

  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  4. La Kuracistoj: Sen vi

  5. La Kuracistoj: Ne plu

  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  8. Esperanto Desperado: Ska-virino



Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

Friday, May 30th, 2008

Kun okulvitroj

De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:


  1. JoMo: Jen via mondo

  2. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  3. Persone: Longe for

  4. Team': En kaĉ'

  5. JoMo: Hej la nizoj

  6. Esperanto Desperado: Feliĉe

  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

  8. La Kuracistoj: Solege en la nokt'

  9. La Kuracistoj: Por ĉiam

  10. La Kuracistoj: Westerland

  11. La Kuracistoj: Junula amo

  12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  13. La Kuracistoj: Sen vi

  14. La Kuracistoj: Ne plu

  15. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

  17. La Kuracistoj: Misteroland'

  18. La Kuracistoj: Duona amkanto

  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

  20. Esperanto Desperado: Ska-virino

  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

  22. Amplifiki: Sola



Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu "La grasa Elke", sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de "Die Ärzte"-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.

Saturday, January 5th, 2008

Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenciĝas

La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de "Die Ärzte". Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

Juna Nederlandano diris: "La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?"
Mi respondis: "Jes, mi verkis ĝin!"
Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:
1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.
2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti "Hej la nizoj" por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. "En kaĉ'" de Team' dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas "Die Ärzte": Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon... krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS - kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi "The Final Countdown" de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj "New Year's Day" de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis "Head Over Heels" de "Tears For Fears". [info]elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo "Donnie Darko", kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

Duncan demandis min pri "B21" de Darshan". Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon - kaj post la noktoj dankis.

Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis "Sunday Bloody Sunday" de U2. "Blue Monday" de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. "Pli ol nenio" de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. "Ho ne!", mi pensis, "en iu ĉambro okazas privata festo!" Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto "Klar" de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus "I Want To Break Free" de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: "Demandu Gunnar!". Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri "Amanda" de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

Monday, December 24th, 2007

En la bluon...

Dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET 2007), mi tradukis plian kanton de "Die Ärzte". La 29an de oktobro mi ricevis mesaĝon de la kontrolleginto, ke ĝi estas bona. Estas la unua traduko ekde "En ordo" antaŭ unu jaro. La kantoteksto "Nur pro vi" legeblas en la reto.

La kanto, kies origina titolo estas "Wegen Dir", estas surfroko simila al "Westerland". La instigon, traduki ĝuste ĝin, donis la spertoj dum la IJS 2006, kiam La Kuracistoj muzikis apud riverobordo.

Kun granda ĝojo mi legis, ke Stephan Schneider tradukis plian kanton de Die Ärzte! La originalo nomiĝas "Punk ist..." (punko estas), lia versio "Esperanto 'stas" kaj rakontas pri Esperanto. Instigis lin nia komuna muzikado dum la IS 2006/07, kiam ni ludis el la repertuaro de "La Kuracistoj".

Wednesday, October 31st, 2007

Jen via mondo

La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon - 100 jaroj da "Esperanto en Münster" - indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino "Esperanto inter najbaroj en Eŭropo" (PDF-informilo). Kunorganizanto estis "Esperanto Nederland". Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto "Jen nia mondo", kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

  1. La Kuracistoj: Westerland

  2. La Kuracistoj: Junula amo

  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  4. La Kuracistoj: Sen vi

  5. La Kuracistoj: Ne plu

  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

  8. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  9. Persone: Longe for

  10. Team': En kaĉ'

  11. JoMo: Jen via mondo

  12. Republic: Birdo, flugu for

  13. (tradicia): Liberas la pens'

  14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos

  15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

  16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'

  17. JoMo: Hej la nizoj!

  18. Esperanto Desperado: Ska-virino

  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

  20. Amplifiki: Sola

  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?


Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

  • La Kuracistoj: Duona amkanto

  • La Kuracistoj: Por ĉiam

  • La Kuracistoj: Solege en la nokt'

  • La Kuracistoj: Misteroland'

  • Esperanto Desperado: Grava

  • Esperanto Desperado: Feliĉe

  • Ultravox: Dance kun larma okul'

  • JoMo: Kisu min

  • (tradicie): La marĉo-soldatoj

  • Kajto: Dormu milde

  • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo

  • Simon & Garfunkel: La boksisto


La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn "klasikaĵojn" kaj tradiciajn kantojn.

La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj "Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto".

Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn:

Sunday, April 8th, 2007

Estis longa nokto

Ekde pasinta jaro ekzistas plia kompaktdisko de "Die Ärzte" kun la nomo "Bäst of". Kompreneble kutime la ortografio estas "Best of" ("La plej bonaj kantoj de..."), sed la grupo ŝatas ĉien meti la "ä", el kiu konsistas la emblemo de la bando. La nova albumo enhavas ĉiujn disketojn ekde la reuniĝo de la grupo en 1993. Dua kompaktdisko krome enhavas kelkajn el la B-flankoj.

La nura kanto de la unua disko, kiu vere interesis min, estas tiu, kiun mi neniam aŭskultis antaŭe, nome "Kopfüber in die Hölle '94". La origina versio aperas sur la albumo "Die Bestie in Menschengestalt". La kvara disketo de tiu albumo nomiĝas "Quark / Revolution '94" kaj enhavas fakte du A-flankojn, ambaŭ en novaj versioj. La unua kanto estas "Quark", la alia la jam supre menciita.

En magazeno mi finfine prenis la tempon por provaŭskulti ĝin. La kanto havas pli klaran sonon kompare al la malnova versio, sed pli malbonan, ĉar malpli agreseman kantadon. La muziko estas iom pli roka, tamen la efektoj estas foje troigitaj, precipe ĉe la gitaro en la enkonduko. En la mezo nun eksonas bona basoludo, tamen mankas la instrumentaj partoj de la origina versio tie. Resume la muziko enhavas kelkajn pli bonajn, sed ankaŭ kelkajn pli malbonajn elementojn.

Mian intereson kaptis eta ŝanĝo en la teksto, nome aperas unu alia tekstolinio. Tio jam okazis ĉe aliaj kantoj de "Die Ärzte", ekzemple Mysteryland, kiun mi tradukis al Misteroland'. En la kantolibro de "Die Ärzte", ambaŭfoje oni uzis la pli novajn versiojn de la tekstoj.

"Bäst of" estas bona komplemento al "Das Beste von kurz nach früher bis jetze", kiu enhavas elekton de "Die Ärzte"-kantoj de la komenco ĝis 1994. Nur du kantoj aperis sur ambaŭ albumoj. Sur la "Bäst of"-albumo troviĝas la origina albuma versio de Quark, dum la pli frua kompilo enhavas la disketan version. Quark '94. Tie la du versioj pli diversaj unu de la alia; precipe la teksto tre varias.

Resume estis interese aŭskulti tiun novan version de Kopfüber in die Hölle, sed mi ĝenerale preferas la originalon. Cetere montriĝis ĝusta decido, prefere meti la novan Quark-version sur la pli fruan kompilon, ĉar tie vere indas koni ambaŭ surbendigojn.

Thursday, February 1st, 2007

Per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin

Pri la kanto "Ĉu vi pretas?!" de Dolchamar mi skribis jam hieraŭ, sed ankoraŭ indas aldoni plian, alian rakontaĵon. Kiel mi skribis jam antaŭ pli ol semajno, la Vikipedio povas liveri tre interesajn informojn pri Esperanto-muziko, se la ĝustaj homoj (t.e. ĉifoje Patrik Austin) kontribuas al ĝi.

En la artikolo "Ĉu vi pretas?!" nun legeblas: "La frapfrazo "Chu vi pretas?" [estas] efektive pruntita de la kanto Muskola belulino de La Mondanoj." Tion mi ne estus supozinta! Efektive multaj hiphopaj artistoj iam en siaj kantoj uzas tiun frazon (en aliaj lingvoj ol Esperanto, kompreneble). Tial ne estas memevidente, ke la uzon de ĝi en hiphopa refreno ne kaŭzis ĝenerala hiphopa kutimo, sed alia Esperanto-muzikgrupo.

Sed la rakonto ne finiĝas ĉi tie. Nome de kie "La Mondanoj" siatempe havis la ideon? Mi trovis la respondon, kiam mi kompilis muzikon el la 1970aj jaroj. Fakte mi konis la kanton "The Ballroom Blitz" de Sweet jam antaŭe, sed nur tiam mi rimarkis, ke la enkonduko estas tre simila: Unue nur eksonas drumo, tiam sekvas parolado kaj nur post tio eksonas ankaŭ la aliaj instrumentoj. Dum nur la drumisto ludas, la ĉefa kantisto demandas la aliajn membrojn de la grupo, ĉu ili estas pretaj, kaj ili reagas jese:

Are you ready, Steve? - Aha. 
Andy? - Yeah. 
Mick? - Okay. 
Alright, fellows, let's go! 
Ĉu vi pretas, Marcus? - Jes!
Carsten? - Certe!
Tom? - Aha.
Bonege, knaboj, ludu ni!

Stile la Mondanoj pli similas al Die Ärzte dum la Richy-Guitar-tempo. Tio ne estas mirinda: "Muskola belulino" datas el la sama tempo (meze de la 1980aj jaroj) kaj la grupoj venis el la sama urbo (Okcidenta Berlino). Cetere eblas elŝuti la kanton "Muskola belulino" ĉe musicexpress.com.br.

Wednesday, November 1st, 2006

Novembra pluvo

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto - "En ordo", origine "Ok" en la germana.

Estas mia unua traduko ekde "Misteroland'" antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo "Endlich Urlaub" ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto "Feliĉe" de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.

Tuesday, September 19th, 2006

Plusonĝu, plusonĝu, plusonĝu

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton "Der Graf" de "Die Ärzte". La titolo tradukeblas relative facile al "La graf'". Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.

  • Sebastian kaj mi muzikis - evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!

  • Al mi venis novaj ideoj por traduki "Elle ne me voit pas" de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.

  • Iam mi provis traduki ankaŭ "New Year's Day" de U2. La malnova ideo por la refreno estas "Baldaŭ mi revidos vin...", sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.

  • Eksonis alia kanto de "Die Ärzte", nome "Grace Kelly". Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de "La Kuracistoj", reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri "Der lustige Astronaut", kiu troviĝas sur la sama albumo kiel "Grace Kelly".

  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon "13" de "Die Ärzte". Tuj mi pensis "Nun nur mankas Planet Punk!". Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri "13" aŭ ricevi ĝin kiel donacon.

  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la "Mr Bad Guy", la soloalbumon de Freddie Mercury kaj "Back to the light", la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur "Made In Heaven", la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis "Best of Toto" kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Tuesday, August 1st, 2006

Ne ekzistas limo

Lastatempe mi plurfoje stumblis pri la jena problemo: Mi volas MP3-igi kompaktdiskon, sed la limoj de la trakoj ne kongruas ekzakte kun la kantokomencoj kaj -finoj. En la hodiaŭa tempo, feliĉe tre facilas prilabori kanton per komputila programo, fortranĉante superfluajn aŭ aldonante mankantajn partojn. Tion mi faris ĉe la jenaj albumoj:


  • Die Toten Hosen: Kauf mich! (kanto "Wünsch Dir was")

  • J.B.O.: laut!

  • J.B.O.: Meister der Musik

  • J.B.O.: Sex Sex Sex

  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Café Passé

  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Kann denn Schwachsinn Sünde sein? (Pest of)

  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Watumba

  • No Doubt: The Singles 1992-2003 (kantoj "Just a girl" kaj "It's my life")



Rimarkinde, ke plej ofte tio okazas ĉe germanlingvaj albumoj de mia kolekto. Ankaŭ la albumon "Das ist nicht die ganze Wahrheit" de Die Ärzte necesas prilabori pro tio. Tamen temas pri alia afero, ĉar inter la kantoj eksonas samplaĵoj, kiuj ligas la diversajn titolojn unu al la alia. Tiuokaze mi komprenas, ke ne eblas facile difini la ekzaktan tempopunkton por KD-titola limo.

Saturday, May 13th, 2006

Vi ne estas sola

Lastatempe mi sentas kreskantan konflikton inter la socio kaj mi. Pri mia socia nekredo mi ja jam skribis antaŭ pli ol unu jaro. Ke la socio ne kredas je mi, estas tute malnova afero. Laŭ mia takso tio jam okazis antaŭ multaj jaroj, dum mia lerneja tempo. Kiam mi finis la lernejon kaj ekstudis, mi dum kelkaj jaroj ne plu perceptis tion kaj vere kredis, ke la rilato inter la socio kaj mi povus ŝanĝiĝi kaj ke miaj pensoj kiel lernanto estis radikalaj kaj pesimismaj. Hodiaŭ, dek jarojn poste kaj multajn spertojn pli riĉa, mi denove revenis tien, kie mi komencis: Mi devas bedaŭrinde diri, ke mi tiatempe pravis kaj ke la kredo je harmonia ekzistado kiel normal membro de la socio estis iluzio.

Dum mia studenta tempo, mi povis relative bone elteni, ke homoj ĝenerale konsideris studentojn esti maldiligentaj kaj mallaboremaj. Mi kredis, ke mi post mia studado iĝus akceptita membro de la socio, ĉar mi trovus laboron. La tre malharmonia maniero, per kiu finiĝis mia studado (oni tre malbone traktis min post la lasta, plej grava skriba laboro), ruinigis la bildon de la universitato kiel civilizita loko, kie homoj agas pli afable.

Sed la labormerkato estas tiom malbona en Germanio, ke eĉ homoj kun praktikaj studofakoj kaj rapidaj, bonaj diplomoj ne trovas laboron. Tial mi ne povis atingi la necesan celon por esti normala kaj akceptita, nome fiksan, bone pagitan laborlokon. Mi longe pensis, ke tio estas mia kulpo aŭ ke tio ŝanĝiĝos post iom da tempo. Intertempe mi opinias, ke tio verŝajne neniam okazos. Sed se ne ekzistas reala ŝanco, atingi iun celon, tiam postuli ĝian akiron estas nerealisme kaj oni ne povas juste prijuĝi homojn laŭ tio. Sed la tempoj kaj cirkonstancoj eble ŝanĝiĝas rapide - la mensoj kaj mezuroj longe restas la samaj.

Ĝuste tio nun estas mia problemo. Eĉ se post mi multaj junaj homoj same stumblas tra la vivo, tio ne helpas min. La personoj, kiuj prijuĝas min, estas pli maljunaj kaj kompreneble sukcesaj (aliokaze ili ne estus en la pozicio por prijuĝi kaj decidi). Ili spertis tute aliajn tempojn, kiam oni eĉ ne bezonis esti aparte diligenta aŭ rapida por havi bonan laborlokon. (Tion mi ne elpensis - tion rakontis homoj el la generacioj de miaj gepatroj kaj geavoj al mi!)

Eble konsolu min, ke multaj personoj spertas la saman sorton kiel mi kaj ke mi rimarkis pli frue ol la plimulto, kiaj estas la tempoj. Sed mi ne volas esti avangarda. Mi volas esti normala! Mi hezitas akcepti la penson, ke tiom normala homo kiel mi rilate al multaj aferoj estu tiom antaŭ siaj samaĝuloj - des pli, se oni konsideras, ke mi rilate al aliaj partoj de la vivo (praktikaj spertoj, simple vivado) konsideras min esti multe malantaŭ la aliaj. Krome mi timas, ke la plimulto tro malfrue komprenos, kio okazas, kaj ke mi devos suferi multajn jarojn pro mia scio, kiun la aliaj ne havas. (Estas bela legendo, ke la socio volonte akceptas malagrablajn verojn aŭ almenaŭ respektas inteligentulojn...)

Ekzistas alia indiko por la nerealismo de tiuj celoj: Aliaj homoj ofte opinias, ke mi mem prijuĝas min tro severe. Sed samtempe tio por la socio ne sufiĉas! Mia prijuĝo do estas milda kompare al tiu de la socio.

La prijuĝo de tiuj membroj de la socio, kiuj tenas sin je tiuj malnovaj mezuroj, jam estas certa: Laŭ ili mi estas malsukcesulo. Tial mi meritas nenion kaj pro tio mi rajtas postuli nenion. Kiom paradoksa situacio - mi studis kaj laboris kiel frenezulo, kaj tamen iuj supruloj deklaras, ke tio ne sufiĉis kaj ke ĉio tio estis nenio!

Tiu kontraŭdiro kreskis dum la pasintaj jaroj, kaj kun ĝi la konflikto, kiun mi pli kaj pli forte sentas. Longe mi pensis, ke tio estas ena problemo de mi. Sed antaŭ eble duona jaro mi finfine decidis, forlasi tiun tezon kaj anstataŭe post longa hezitado akceptis alian ideon: La promesoj pri ebla akceptiĝo estas falsaj. La socio neniam akceptos min!

Eĉ se mi nun havas laboron, tio ne ŝanĝas ion: Ne temas pri reala akceptiĝo, se oni nur estas akceptata, kiam oni estas sukcesa kaj liveras iun servon al la socio. Vera akceptado konsistas el tio, respekti personon, eĉ se tiu foje ne povas kontribui per iu utilo. Bedaŭrinde mi nur post longa teda baraktado venis al tiu saĝa konstato. Personojn kiel min, kiujn oni nur akceptas, se tio sume valoras, la socio reale jam delonge forĵetis.

Mi ankaŭ devas kritiki min mem, ĉar mi nur nun denove akceptas alian gravan veron: Integriĝo estas la malĝusta vojo, se ĝi nur eblas, kiam oni fermas siajn okulojn kontraŭ la realo kaj ĉesas esti sincera al si mem. Tiun vojon oni povas forlasi.

Sed nun mi finfine vidas denove klare. Mi ne plu sekvas sociajn mezurojn. Mi iras mian propran vojon, kun aŭ sen la aprobo de la socio. Nur tio povas feliĉigi min!

Estas duoble tragedie, ke mi venas al tia konkludo: La socio povintus havi ĉion de mi, mian forton, mian kapablon... Mi volonte estus ĝia membro, mi ne bezonas "esti eksterordinara", "super la aliaj", "ekster la limoj de la aliaj". Krome mi inklinas al paco kaj alstrebas harmonion. Sed se milito ne eviteblas, tiam devas milito.

Dum tia pensado tre helpas la kanto "Nicht allein" de "Die Ärzte". Jam en 2004 mi malkovris ĝian brilecon, ĉar ĝi donas kuraĝon por ŝanĝi sian vivon. Sed nur poste, en 2005, mi komprenis alian signifon de la teksto: Por senlaborulo la refreno ricevas tute alian gravecon, ĉar ĝi konfirmas ke oni ne estas sola, sed unu de milionoj da homoj. Nun, farante bilancon de mia vivo, mi eĉ venis al tria interpretado. La teksto rakontas, ke oni ankoraŭ ne havis la ŝancon, vere montri sian tutan talenton, kaj postulas, ke oni finfine ricevu la bonon, kiu estis promesita tiom longe. "Nicht allein" estas vera majstroverko! Apenaŭ iu kanto povas tiom bone esprimas mian sentojn. Mi povus citi preskaŭ ĉiun linion de ĝi kaj longe skribi, kial mi opinias ĝin tiom trafa.

Saturday, April 22nd, 2006

Fortaj ni devas esti

La 8an de aprilo okazis la sepan fojon metalroka festo en arbaro proksime de mia hejmvilaĝo Nordwalde. La sesan mi estis maltrafinta, ĉar mi tiam partoprenis la naskiĝtagfeston de Sebastian en Paderborn. Sed la trian, kvaran kaj kvinan feston mi jam ĉeestis. La aranĝo nomiĝas "Deep in the Woods", do "profunde en la arbaro".

Kelkajn tagojn antaŭe, min kaptis la pripenso, prepari KDn speciale al tiu okazo, inkluzive titolilustraĵo. Tamen lastminute mi decidis male - mankis tempo por fari tion bone. Sed venos sekva fojo...

Ĉifoje malgraŭ miaj invitoj ne kunvenis gastoj. Du personoj, kiuj estis rezervintaj liton ĉe la domo de miaj gepatroj, kelkajn horojn antaŭe malaliĝis. Tiel mi ne bezonis atendi aliajn personojn kaj libere decidi, kiam ek- kaj forveturi.

Mi alvenis je la 21a samtempe kun granda aŭtokaravano el Nordgermanio. La ejo jam estis sufiĉe plena, sed ekde tiam vere plenplena. Tio estis jam bona komenciĝo. Minimume 40% de la ĉeestantoj estis virinoj - tre impresa cifero por metalroka festo! La etoso ŝajnis al mi entute pli agrabla, gaja kaj senstreĉa ol dum la antaŭaj fojoj. Vere temis pri la plej sukcesa metalroka festo, kiun mi ĉeestis!

DĴ Arafat surmetis la plej diversajn metalrokajn stilojn, tiel ke ĉiu havis ion por danci kaj kunkanti. Mia muzikdeziro estis "In God We Trust" de Thy Majestie, do tre melodia, relative mola kanto.

Mi spertis interesan scenon, kiu ege memorigis min pri la lasta nokto dum la IS. Ĉifoje mi tamen travivis ĝin el alia perspektivo. Krom la fakto, ke jam estas sufiĉe fascine vidi similajn okazaĵojn de diversaj vidpunktoj, tre trankviligis min, ke mi ne estas la sola, al kiu okazas tiaj aferoj. Pliajn detalojn mi ne povas mencii publike sen malkaŝi la privatan vivon de alia persono - kaj tion mi ne volas.

Tiel mi ekhavis babiladon kun tre simpatia knabino. Homoj, kun kiuj mi povas paroli pri diversaj temoj kaj trovas daŭre ion komunan en niaj opinioj, ĉiam impresas min. Unue ŝi rakontis, kiel ŝi unu tagon antaŭe freneze dancis al elektronika muziko (ekzemple Fatboy Slim) por senstreĉiĝi kaj forgesi pri ĉio. Mi ja ege ŝatas fari same!

Poste ŝi diris, ke ŝi kutime aŭskultas ne tiom multan metalrokan muzikon, sed "Die Ärzte"! Tuj ni havis novan komunan temon. Kiam ŝi menciis, ke al ŝi ne plaĉas la lasta studioalbumo "Geräusch", mi aldonis, ke ĝi enhavas kelkajn bonajn kantojn, ekzemple "System". Pri tio ŝi konsentis kaj ni eĉ komencis kanti la refrenon de tiu kanto. Ŝi ne tro ŝatas la kantojn de la basisto Rod. "1/2 Lovesong" tamen estas escepto, kaj ĝuste tiun kanton de Rod ankaŭ mi tre ŝatas kaj pro tio tradukis al Esperanto ("Duona amkanto").

Mi forlasis la feston du dek minutojn antaŭ la kvina matene. Mi bonege amuziĝis eĉ tute sen trinki alkoholaĵojn (estis fastotempo).

En la reto nun troviĝas fotoj de la festo. Kompreneble ili ne povas bone redoni la bonegan etoson, sed servas kiel belaj memorigoj al la ĉeestintoj.

Wednesday, March 1st, 2006

Mi konstruos al vi kastelon el sablo

Karnavalon mi ne festas ĉiun jaron (ekzemple en 2005 ne, sed en 2004 jes). Ĉifoje koleginoj invitis min al komuna vizito de la Rozlunda procesio en Münster. Mi ne havis iun bonan kostumon, do mi surmetis la Keltajn vestaĵojn por mia rolluda grupo.

Iom surprizis min, ke mi senprobleme kapablas spontanee kaj agrable pasigi tempon kun aliaj homoj meze de homamaso. Kutime tio ne estas mia stilo. Sed kio eĉ pli impresis min, estis la fakto, konatiĝi kun antaŭe nekonataj virinoj, kiuj siavice tuj afable ridetis al mi kaj babilis kun mi. Estis bela tago en mia naskiĝurbo inter homoj. Kiu diris, ke la vivo ĉiam estas la sama?

Poste mi ankoraŭ iris kun kelkaj homoj (interalie tiuj freŝe ekkonataj virinoj) al trinkejo por bierumi kaj danci. Tio ankaŭ tute ne estas mia kutimo, precipe ne, se mi la sekvan tagon devas labori. Sed du glasojn da biero dum la tuta tago mi facile eltenas. Estis interese, plonĝi dum unu tago en tute alia mondo. Verŝajne tio estas la bono, kiun karnavalo kapablas alporti al homoj kiel mi.

Dum la procesio en la urbo, oni aŭskultigis multajn karnavalajn kantojn kaj Germanan ŝlagron. Sed ankaŭ eksonis du kantoj de "Die Ärzte": "Westerland" kaj "Zu spät". Mi verve kunkantis kaj kelkaj homoj iom miris, ke mi tiom parkere konas la tekstojn.

Poste en la trinkejo mi aŭskultis "Irgendwie, irgendwo, irgendwann" de Nena. Ne temis pri la origina versio, kiun mi tre ŝatas, sed nova surbendigo. Mi unue pensis, ke temus pri tiu duonanglalingva versio, kiu tute ne plaĉas al mi. Tamen estis nova, sed komplete germanlingva versio - kaj tio tre kontentigis min kaj kongruis al la ĝenerala etoso same kiel mia persona humuro. La vivo foje vere ankoraŭ prezentas kelkajn surprizojn...

Friday, December 23rd, 2005

Lastatempe aferoj ne ŝajnas esti la samaj

Jam post la pasinta ekzercado la basistino, la gitaristo kaj mi interkonsentis pri baldaŭa denova ekzercado. La 19an de decembro do mi venis al la loĝejo de la basistino - ĉifoje piede por kunporti mian gitaron. Krome mi kunhavis la tekstojn de "Purple Haze" kaj de "Paranoid" por povi ĉifoje komplete kaj bone kunkanti ilin. Fakte la gitaristo ne venis, ĉar li estis tute forgesinta pri la renkonto. Tio ne gravis, ĉar ni ankaŭ duope bone muzikis. Ni ludis entute:


  • "So lonely" de The Police

  • "The Passenger" de Iggy Pop

  • "Wie am ersten Tag" de Die Ärzte

  • "Come as you are" de Nirvana

  • "Every you every me" de Placebo

  • "Paranoid" de Black Sabbath

  • "Purple Haze" de Jimi Hendrix



Precipe pri la ludado de la novaj kantoj (Wie am erste Tag, Every you every me) mi ĝojis, ĉar tiuj estas miaj proponoj por unua repertuaro. Montriĝis bona ideo, ke mi kunportis MP3-dosierojn de la kantoj, ĉar tiel ni povis aŭskulti ilin kaj ludi al la muziko.

Ankaŭ la koramiko de la basistino ĉeestis. Li ludas en diversaj metalrokgrupoj kaj ŝajne jam havas multan sperton. Ni triope aŭskultis kaj diskutis pri de muziko. Li instigis sian amikinon iomete improvizi sur la basgitaro. Tio kuraĝigis min ludi la akordojn kaj zumi la melodion de mia propra kanto. Ĝi apartenas al la ideoj por propraj kantoj, kiuj venis al mi dum kaj post la KEF. Mi vere plusekvu tiun ideon - estos nova muzika kulmino en mia artista vivo.

Thursday, December 1st, 2005

Ni iĝas belaj, belaj tra la nokto

Fine de novembro mi finfine enretigis la 18an kanton de La Kuracistoj, kiun mi estis fintradukinta jam dum la KEF. Mankis ankoraŭ la korektlegado de Krücke kaj la postaj decidoj, kion ŝanĝi kiel. Je la fino, mi decidis transpreni preskaŭ ĉiujn la sugestojn de Krücke, kiuj celis al iom pli kuraĝa traduko, kiu pli devias de la origina vortumado, sed pli bone respektas la akcentadon. Nur ĉe unu linio mi restis ĉe la unue elektitaj vortoj - mi memoris, ke mi preferis ilin, ĉar ili estas pli agrable kanteblaj. Nun do legeblas la teksto de "Misteroland'" en la reto.

Tuesday, November 1st, 2005

Ni estas parto de io tuta, kio estas pli granda ol vi kaj mi

En Germanio oni fine de septembro lanĉis grandan kampanjon kun la nomo "Du bist Deutschland" ("Vi estas Germanio."). Ĝi laŭdire gvidu al pli bona etoso en Germanio kaj pli multa identiĝo de la enloĝantoj kun sia lando. La mesaĝoj kaj metodoj uzitaj tamen tre suspektindas laŭ mi. Ĉi tie mi ne volas detale pritrakti tiun temon, unue ĉar mi volas eviti politikajn temojn en mia taglibro kaj due ĉar mi jam aliloke partoprenis diskuton pri la kampanjo - jam komence de majo, kiam oni estis anoncinta ĝin. La interesa afero konsistas el tio, ke la interreto montriĝis loko por diskuti tiajn temojn ekster la influo de la amasmedioj. Tutegale, kiom multaj gazetoj kaj televidstacioj partoprenis en la kampanjo - en la interreto troviĝis aliaj, kritikemaj voĉoj.

Johnny Haeusler, verkanto de la fama germanlingva blogo www.spreeblick.com, tuj post la komenciĝo de la kampanjo instigis kontraŭkampanjon, kiu parodias kaj kritikas la originan. Li pretigis Photoshop-dosieron, kiu jam enhavis ĉiujn gravajn elementojn bone aranĝitajn, tiel ke necesas nur elpensi bonan tekston kaj aldoni taŭgan foton por krei sian propran, personan plakaton. Mi posedas ekzempleron de "Ulead PhotoImpact 8", ĉar tiun programon mi multe pli facile kaj intuitive kapablas uzi. Fakte mi posedas ĝin jam ekde pli ol du jaroj, sed neniam uzis ĝin. Sed finfine mi havis bonan kialon, ĉar mi ja mem volis partopreni en la parodiado! Sekve mi kreis el la Photoshop-dosiero version por Ulead kaj krome publikigis ĝin sur retpaĝo. Aldone mi prezentas tie kelkajn el la plakatoj en iom ordigita formo kaj donas pliajn informojn pri la dubinda kamanjo. Intertempe mi verkis tri plakatojn. Mi havas ideojn por pliaj, sed dubas, ĉu ankoraŭ indas realigi ilin. La mirinda rezulto de mia retpaĝo estis, ke post mallonga tempo homoj alskribis min kaj la paĝo troviĝis inter la unuaj dek rezultoj, se oni ĉe Google entajpis "Du bist Deutschland". Mi ne kredintus, ke eblas akiri tiom multan sukceson sen vasta varbado! Blogoj kaj retaj taglibroj kutime multe pli ĉerpas el ligado ol ordinaraj retpaĝaj.

Kadre de la kritika kampanjo, mi registriĝis ĉe flickr.com . Tien eblas meti senpage fotojn, aldoni serĉvortojn kaj priskribojn kaj tiel komforte enretigi kaj publikigi siajn bildojn. Eblas krome aldoni fotojn al diversaj kolektoj. La amuza fakto estas, ke la fotokolekto de la kontraŭkampanjo post nur kelkaj tagoj akiris la unuan Google-pozicion (surbaze de la serĉesprimo "Du bist Deutschland") - antaŭ la TTT-ejo de la origina kampanjo!


Mi intencis skribi pli detale pri la muziko de la filmo "Richy Guitar", kies ĉefaj aktoroj estas la junaj membroj de "Die Ärzte".

Fakte aperis oficiala sonŝpuro en la formo de disketo, sed ĝi nur enhavas la tri Ärzte-kantojn, kiuj estas plej ofte kaj longe aŭskulteblaj en la filmo.

La albumo "Die Ärzte früher! / Der Ausverkauf geht weiter! (1982-83)" aperis en 1989. La eldoncelo certe estis, enspezi pli da mono per malnova materialo, ĉar tiutempe "Die Ärzte" sin estis malfondintaj kaj neniu sciis, ke ili revenos post kelkaj jaroj. La kompaktdisko enhavas krom du novajn kantojn ankaŭ (ĉiujn komplete!) malnovan disketon, minialbumon kaj diversajn kontribuojn por kompiloj. Tiel oni trovas sur la albumo verkojn el la frufazo de "Die Ärzte" kaj ankaŭ kantojn el la filmo - "Teenagerliebe" eĉ en du versioj, "Grace Kelly" kaj "Sommer, Palmen, Sonnenschein".

La unua albumo "Debil" enhavas "Ärzte Theme (Instrumental)" kaj "El Cattivo". Inter 1986 kaj 2004 en Germanio estis malpermesata vendi ĝin al junuloj aĝ privarbi ĝin. Ĉar ankaŭ al alia albumo tio okazis (kaj ĝi daŭre havas tiun staton) kaj tiel nur restis unu aĉetebla albumo, "Die Ärzte" eldonis la kompilon "Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)". Tiu enhavas diversajn kantojn el la unuaj tri albumoj, parte en nova formo, kaj tri novajn kantojn. La nura kanto sur ĝi, kiun oni konas el la filmo, estas "El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)".

Post la furora reapero de "Die Ärzte" kaj sukcesega nova albumo, la malnova diskeldonejo en 1994 publikigis dudiskan kolekton da novaj kaj malnovaj kantoj. Parte temis pri raraj remiksoj, alternativaj versioj aŭ B-flankoj de disketoj. Inter la malnovaj kantoj troviĝas "Grace Kelly" en tiu versio, kiu aperis sur la "originala Ärzte-sonŝpuro por la filmo 'Richy Guitar'"-disketo. Jes, la oficiala titolo vere tiom longas! Strange, ke la virina parolado tamen sur la alia versio pli similas al tiu de la filmo.

Kiam oni repermesis la ĝeneralan vendadon de "Debil", la muzikgrupo decidis eldoni ĝin en nova formo: Ili ŝanĝis la titolon al "Devil" kaj aldonis i.a. la kompletan "Richy Guitar"-disketon. La nov-malnova albumo aperis antaŭ nelonge kaj finfine denove haveblas la versioj de la du kantoj "Teenagerliebe" kaj "Ärzte Theme (Instrumental)", kiel oni konas ilin el la filmo - kun bela saksofono!

La tuta rakonto pri muziko en "Richy Guitar" tamen ne finiĝas ĉi tie, sed nur grava ĉapitro. Ja aperas en la filmo ankaŭ aliaj grupoj, diskoj kaj kantoj...
Previous 20