Monday, September 1st, 2008

Kiel je l' unua tag'

En septembro 2003, dum ekskurso al Bochum, mi aĉetis albumon de Die Ärzte kiu ĝis hodiaŭ ne rajtas esti vendita al personoj sub 18 jaroj en Germanujo. Krome oni malpermesis varbi publike por ĝi. Kiel mi jam skribis hieraŭ, tamen multaj kantoj de tiu albumo aperis en unu aŭ alia formo poste sur du kompiloj kun "plej bonaj kantoj" de Die Ärzte. Ĝuste la republikigo de pluraj kantoj en variaj versioj sur diversaj albumoj instigis min al alternativa versio de la albumo:

nr-omintitolodisko
0103:42Wie am ersten Tag (Remix '94)c
0203:59Mysteryland (Remix)b
0302:48Sweet sweet Gwendolinea, c
0404:35Ist das alles (Remix '94)c
0503:18Ewige Blumenkraftc
0602:45Alleine in der Nachta, b, c
0703:59Jenseits von Edena
0804:00Wir werden schöna
0903:44Für immera
1004:20Ich bin reicha, c
1104:25Zum letzten Mal (Remix '94)c
 41:35 


disko a: La origina albumo
disko b: Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)
disko c: Das Beste von kurz nach früher bis jetze

Unu kanton mi anstataŭigis per tute alia. La originalo estis la kanto, kiu kaŭzis la jurajn paŝojn. Ĝi neniel plaĉas al mi. La anstataŭa kanto (Ewige Blumenkraft) estas B-flanko de disketo, kiu aperis de tiu albumo. Poste tiu kanto estis metita al la dua kompilo.

Nur tri kantoj sole aperis sur la origina albumo (Jenseits von Eden, Wir werden schön, Für immer). Aliaj kantoj aperis neŝanĝite sur la du kompiloj (Alleine in der Nacht, Ich bin reich, Sweet Sweet Gwendoline). Interese, ke unu el ili (Alleine in der Nacht) eĉ troviĝas sur ambaŭ! Du pliaj kantoj aperis en du diversaj versioj sur la du kompiloj (Wie am ersten Tag, Ist das alles?). Dum ĉe unu oni uzis unufoje disketan version (Ist Das alles? (Maxi Remix)), ĉe la alia oni kreis novan version (Wie am ersten Tag (Remix)).

Kvar kantojn mi tradukis por La Kuracistoj ĝis nun. La Esperanto-versioj nomiĝas "Por ĉiam", "Ĉu jam ĉio?", "Solege en la nokt'" kaj "Misteroland'".

La kunmetita alternativa albumo enhavas multajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas. Estas rimarkinde, kiom malhele ĝi sonas. Sendube tio estas rezulto de la influo de la drumisto, kiu interesiĝas pri nokto, vampiroj ktp. kaj kiu verkis pli multajn kantojn ol averaĝe por tiu albumo. Dum tiu tempo "Die Ärzte" ne havis basiston, do konsistis nur el du konstantaj membroj.

Sunday, August 31st, 2008

Meze de amikoj, mirinda vivmedi'

Sur la du "plej bonaj kantoj"-albumoj de Die Ärzte troviĝas kelkaj interesaj remiksoj, kiuj ne aperis sur iu disketo aŭ alia albumo. "Remikso" tamen plej ofte signifas, ke oni surbendigis la kanton denove parte aŭ eĉ komplete.

Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten):

  • Mysteryland (Remix)

  • El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)

  • Dein Vampyr (Remix)

  • Wie am ersten Tag (Remix)



Das Beste von kurz nach früher bis jetze:

  • Ist das alles (Remix '94)

  • Zum letzten Mal (Remix '94)

  • Wie am ersten Tag (Remix '94)

  • Gute Zeit (Remix '94)



Kvin el la ok kantoj origine aperis sur certa albumo, kies vendado estas malpermesita al junuloj kaj por kiu oni ne rajtas varbi. La originaloj do estas multe malpli facile akireblaj.

Interese, ke mi preskaŭ ĉiam preferas la plej novajn versiojn. Ekzemple la tria kaj lasta surbendigo de "Ist das alles?" instigis min al la traduko "Ĉu jam ĉio?" por La Kuracistoj. Simile la duan version de "Mysteryland", kiu havas iomete alian tekston, mi uzis kiel bazon por "Misteroland'". Nur ĉe "Gute Zeit" mi pli ofte aŭskultis la originalon, kiu motivigis min verki la Esperanto-version "Bona tempo". "Wie am ersten Tag" eĉ aperis dufoje denove, sed la tria kaj lasta versio estas tiu, kiu vere konvinkas min.

Tuesday, August 19th, 2008

Kial vi nenion lernis?

Kiel mi menciis hieraŭ, mi ne plutradukis kantotekstojn dum la IJK. Sed Stephan Schneider kontaktis min nun kaj anoncis, ke li tradukis "Junge".

Estas lia dua traduko de "Die Ärzte"-kanto. La unuan li verkis antaŭ preskaŭ unu jaro.

La teksto "Filo" ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki "Junge" por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.

Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!

Monday, August 18th, 2008

En la IJK povas okazi io ajn

Dimanĉe antaŭ du semajnoj mi revenis de mia feriumado. La tempo denove nur sufiĉis por unu Esperanto-renkontiĝo. La 9a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Danlando ne okazis. Mia sekva elekto estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Szombathely, Hungarujo. La pasintan fojon mi estis ĉe la IJK antaŭ naŭ jaroj! Ankaŭ ĝi okazis en Hungarujo, nome en Veszprém.

La tempo antaŭ la renkontiĝo bedaŭrinde estis plena je obstakloj venkendaj: Kvankam mi jam preparis tion komence de la jaro, ĝis kelkaj semajnoj antaŭ la IJK necesis barakti por invitletero, kiun mi petis por alia partoprenanto. Krome du ĝiroj, kiuj mi faris (unu tra UEA kaj unu tra la Germana Esperanto-Junularo), unue ne estis rimarkitaj, tiel ke necesis skribi kelkajn retmesaĝojn kaj kunporti la kontoeltirojn. Strikis la pilotoj de Eurowings kaj Cityline kaj teknikistoj kaj kabinaj dungitoj de Lufthansa komencis striki. Nur pro bonŝanco miaj flugoj falis ĝuste en tiun tempan koridoron, kiam ĝuste ĉiuj paŭzigis la strikojn. Fine necesis organizi tranokteblon en Budapeŝto, sed tio montriĝis unue pli malfacile ol pensite. Je la fino tamen ĉio bone finiĝis, sed mi povintus facile rezigni pri la streĉo, kiun alportis ĉiuj tiuj aferoj anticipe!

Laŭ anoncoj dum la internacia vespero, partoprenis 365 personoj el 36 landoj. Dum la pasinta IJK en Hungarujo, estis pli ol 500 personoj; la IJK 1996 en Germanujo estis taksita malsukcesa rilate al la kvanto de partoprenantoj - venis 360. La averaĝa aĝo estis iom pli ol 31 jaroj. Mi estis super tio nur je kelkaj monatoj. Krom el Hungarujo, la plej multaj homoj venis el Rusujo kaj Germanujo. Ke ĉeestis tiom da Germanoj, mi ne rimarkis - tre agrable. Mi neniam dum la tuta semajno sentis la volon, paroli la germanan. Mia alia gepatra lingvo tute ne mankis al mi. Sufiĉe ĝenis min la multa krokodilado de Rusoj.

La programon mi ne povas komplete prijuĝi ĉar mi ne partoprenis multon. Interese, ke kelkaj veteranoj grumblis pri tro mallonga kaj malofta diskoteko kaj ioma manko de etoso.

Negative restis en mia memoro precipe tri aferoj: La tema programo estis malriĉa kaj tipa ("io kun lingvoj, kulturoj, malplimultoj, diskrimancio, Eŭropa Unio"). Oni ne havis la kuraĝon, elprovi ion novan. La Hungara IJK estis kvazaŭ granda IJS. Mia pasinta IJS estis bonega - mi nur atendis, ke oni prezentus ankoraŭ iun specialan aldonaĵon dum la IJK. Tute male, estis la kutimaj programeroj. Tamen mankis unu tradicia afero: Ne okazis balo dum la IJK. Do mi estis kunportinta festajn vestaĵojn vane.

Pozitive menciindas multaj aferoj: Unue mi revidis multajn homojn. Fakte okazis io, kion mi nomas la Shrek-3-fenomenon: Estis tiom multaj konatuloj, ke apenaŭ restis tempo por pritrakti ĉiun adekvate kaj paroli kun ĉiu eĉ nur kvin minutojn. Pluraj homoj, kiuj ne estis vidintaj min dum kelkaj jaroj, tute ne rekonis min unue, ĉu pro la alia hararo, la nun normala pezo aŭ la tute novaj okulvitroj. Sed ĉiuj konsentis, ke mi aspektas bone. Neniu miraklo, ĉar mi estas feliĉa. Ĝenerale partopreni la Internacian Junularon Kongreson similas al veni hejmen. Tiu sento okazas dum bonegaj Esperanto-renkontiĝoj.

Partoprenis multaj homoj el aliaj kontinentoj, kvankam ĉirkaŭ 100 ne povis veni pro vizoproblemoj. La Kultura kaj Lingva Festivalo estis agrabla festo, kiu samtempe alcelis iomete la neesperantlingvan publikon. La kvizo "La plej malforta ĉenero" estis bonega varbado por la Internacia Seminario. Mi fakte antaŭe tute ne atendintus, ke povus okazi io tia, kaj estis tute agrable surprizita. Bone, ke mia pesismismo foje rekte malpruviĝas. La trinkejon kaj la gufujon mi vizitis malofte. La gufujo troviĝis en la plej supra etaĝo, tiel ke mankis la forto, iri tien, kiam mi bezonis refreĝiĝon. Sed la teo bongustis kiel ĉiam. Bedaŭrinde mi maltrafis prelegon de Thierry Salomon pri "ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto". Ĝuste kelkajn semajnojn antaŭ la IJK mi estis leginta kelkajn de liaj tekstoj. Mi ne konsentas pri ĉiu unuopa detalo, sed lia vidpunkto prezentas bonegan diskutobazon kaj alparolas kelkajn gravajn verojn.

Denove montriĝis, kial Hungarujo estas ŝatata feriolando de mi. Vetero, manĝaĵo, homoj estis ĝenerale tre agrablaj. Eksterordinara kulmino estis la maloficiala postkongreso en Budafok. Mi nur restis dum unu nokto, sed plene spertis nekredeblan gastigemon. Unu organizantino kaj ŝia edzo ofertis bonegan manŝaĵon, bongustegan vinon kaj ĝenerale prizorgis ĉiujn gastojn elstare.

Ĉifoje mi ne mem publikigas liston da ligoj al fotoj, raportoj kaj videoj. Lejla Kollár kolektas ilin. Alternativa fonto estas la TEJO-Vikio.

Sed nun finfine necesas mencii la muzikan programon!

  • JoMo koncertis dum la IJK. Kiel jam kelkfoje, laste antaŭ unu jaro, mi kantis "La Bamba" kun li.

  • La Kuracistoj ludis tri kantojn dum la internacia vespero: Westerland, Junula amo kaj Sen vi. Ni ne ekzercis antaŭe kaj tamen funkciis bone! Kaj krome mi sukcesis spontanee instigi la homojn kunkanti la refrenojn.

  • Kiel interkonsentite antaŭe, dum unu nokto mi DĴumis. La diskoteko okazis en koridoro kaj la baso de unu KD-aŭskultigilo ne funkciis. Tamen mi kreis bonan etoson kaj dancigis la homojn.

  • Krome mi donis kelkajn diskojn al la trinkejo. Bedaŭrinde mi forgesis repreni ilin ĉiujn, tiel ke mi ne plu havas la unuan volumon de mia trinkeja kompilo. Sed ĉiel ajn jam estas tempo, por prepari novan eldonon kun aliaj kantolistoj.

  • Male al antaŭaj jaroj, mi ne uzis la publikan kantaron kaj mi ankaŭ ne plutradukis iun kantotekston. Simple mankis tempo.

  • Mi ricevis diskon kun muziko de du Italaj metalrokgrupoj, kiuj ludas po du kantojn en Esperanto! La novaĵo atingis min kelkajn tagojn antaŭ la IJK kaj mi jam havis la ŝancon aŭskulti la kantojn en la reto.

  • La unua impreso estas bona, kvankam kompreneble necesas ankoraŭ detale kontroli la tekstojn. Sed almenaŭ oni ne intencis vendi iun definitivan diskon, sed disdonis senpage demo-albumon. Tio tre laŭdindas kaj imitindas!

Tuesday, July 1st, 2008

Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo "Lötlampe", kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:


  1. La Kuracistoj: Westerland

  2. La Kuracistoj: Junula amo

  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  4. La Kuracistoj: Sen vi

  5. La Kuracistoj: Ne plu

  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  8. Esperanto Desperado: Ska-virino



Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

Friday, May 30th, 2008

Kun okulvitroj

De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:


  1. JoMo: Jen via mondo

  2. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  3. Persone: Longe for

  4. Team': En kaĉ'

  5. JoMo: Hej la nizoj

  6. Esperanto Desperado: Feliĉe

  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

  8. La Kuracistoj: Solege en la nokt'

  9. La Kuracistoj: Por ĉiam

  10. La Kuracistoj: Westerland

  11. La Kuracistoj: Junula amo

  12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  13. La Kuracistoj: Sen vi

  14. La Kuracistoj: Ne plu

  15. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

  17. La Kuracistoj: Misteroland'

  18. La Kuracistoj: Duona amkanto

  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

  20. Esperanto Desperado: Ska-virino

  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

  22. Amplifiki: Sola



Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu "La grasa Elke", sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de "Die Ärzte"-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.

Saturday, January 5th, 2008

Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenciĝas

La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de "Die Ärzte". Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

Juna Nederlandano diris: "La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?"
Mi respondis: "Jes, mi verkis ĝin!"
Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:
1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.
2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti "Hej la nizoj" por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. "En kaĉ'" de Team' dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas "Die Ärzte": Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon... krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS - kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi "The Final Countdown" de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj "New Year's Day" de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis "Head Over Heels" de "Tears For Fears". [info]elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo "Donnie Darko", kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

Duncan demandis min pri "B21" de Darshan". Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon - kaj post la noktoj dankis.

Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis "Sunday Bloody Sunday" de U2. "Blue Monday" de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. "Pli ol nenio" de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. "Ho ne!", mi pensis, "en iu ĉambro okazas privata festo!" Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto "Klar" de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus "I Want To Break Free" de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: "Demandu Gunnar!". Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri "Amanda" de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

Monday, December 24th, 2007

En la bluon...

Dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET 2007), mi tradukis plian kanton de "Die Ärzte". La 29an de oktobro mi ricevis mesaĝon de la kontrolleginto, ke ĝi estas bona. Estas la unua traduko ekde "En ordo" antaŭ unu jaro. La kantoteksto "Nur pro vi" legeblas en la reto.

La kanto, kies origina titolo estas "Wegen Dir", estas surfroko simila al "Westerland". La instigon, traduki ĝuste ĝin, donis la spertoj dum la IJS 2006, kiam La Kuracistoj muzikis apud riverobordo.

Kun granda ĝojo mi legis, ke Stephan Schneider tradukis plian kanton de Die Ärzte! La originalo nomiĝas "Punk ist..." (punko estas), lia versio "Esperanto 'stas" kaj rakontas pri Esperanto. Instigis lin nia komuna muzikado dum la IS 2006/07, kiam ni ludis el la repertuaro de "La Kuracistoj".

Wednesday, October 31st, 2007

Jen via mondo

La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon - 100 jaroj da "Esperanto en Münster" - indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino "Esperanto inter najbaroj en Eŭropo" (PDF-informilo). Kunorganizanto estis "Esperanto Nederland". Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto "Jen nia mondo", kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

  1. La Kuracistoj: Westerland

  2. La Kuracistoj: Junula amo

  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

  4. La Kuracistoj: Sen vi

  5. La Kuracistoj: Ne plu

  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

  7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

  8. Amplifiki: Mi kaj ŝi

  9. Persone: Longe for

  10. Team': En kaĉ'

  11. JoMo: Jen via mondo

  12. Republic: Birdo, flugu for

  13. (tradicia): Liberas la pens'

  14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos

  15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

  16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'

  17. JoMo: Hej la nizoj!

  18. Esperanto Desperado: Ska-virino

  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

  20. Amplifiki: Sola

  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?


Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

  • La Kuracistoj: Duona amkanto

  • La Kuracistoj: Por ĉiam

  • La Kuracistoj: Solege en la nokt'

  • La Kuracistoj: Misteroland'

  • Esperanto Desperado: Grava

  • Esperanto Desperado: Feliĉe

  • Ultravox: Dance kun larma okul'

  • JoMo: Kisu min

  • (tradicie): La marĉo-soldatoj

  • Kajto: Dormu milde

  • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo

  • Simon & Garfunkel: La boksisto


La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn "klasikaĵojn" kaj tradiciajn kantojn.

La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj "Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto".

Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn:

Sunday, September 30th, 2007

...ne venis al la lito dum la pasinta nokto

Mi ĉiam diris: "Se mi iam venos al Rusio, mi volas vokaĝi al tri urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo kaj Ĉeboksaro." Kompreneble ekster Esperantujo malmultaj homoj komprenas tion. Dum la somero mi sukcesis realigi du dezirojn el la tri.

Sed mi ne nur vizitis du urbojn, sed ankaŭ Esperanto-renkontiĝon: Mi estis ĉe la 7aj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova maro en la regiono Krasnodar.

RET-emblemo
La oficiala TTT-ejo de RET 2007 donis tre allogajn informojn kaj pri la loko kaj pri la grandeco de la aranĝo. Mi estis unu el la malmultaj eksterlandoj gastoj, kvazaŭ "ekzotikulo". Unu el la aliaj gastoj el fora lando estis [info]sennomo, kiun mi ekkonis tra komento al leginda enskribo de Sonja Kisa. Li estas la aŭtoro de satira artikolo pri "necesaj lingvaj reformoj". Ankaŭ dum RET 2007 li montris sian bonan humuron.

Kvankam eblus mencii multajn aferojn, mi ne volas skribi ĉiujn detalojn, ĉar nur veteranoj kaj aktivuloj komprenus ilin. Ĝenerale mi tre ĝuis la someron kaj la proksimecon de la maro.

En fadeno ĉe E-Novosti kelkaj homoj skribis pri la renkontiĝo. Krome legeblas artikolo en Libera Folio de Andrej Grigorjevksij kaj artikolo de Valentin Melnikov ([info]vmel. La plej surpriza novaĵo konsistas el tio, ke necesis savi partoprenantojn el la maro. Bildoj ankaŭ troviĝas en la reto, ekzemple la fotaro de Lusi Rimon kaj multegaj fotoj de Aleksandr Milner.

Kvankam mi intencis rezigni pri fotado dum la pasintaj jaroj, mi aĉetis ciferecan fotilon kelkajn tagojn antaŭ ol vojaĝi al Rusio. La aparato ne kostis tro kaj transiri de tute mekanika ekzemplero al tute moderna, ellasante kelkajn generaciojn, ne estas tro malŝpara ago. Mi faris entute pli ol 160 fotojn, sed mi hezitas meti ilin al mia flickr-fotaro. Kelkaj estas privataj, aliaj montras ĝeneralajn lokojn kaj nur montri etan elekton falsigas la bildon pri mia vojaĝo. Krome mi ne konstante fotis.

Ankaŭ dum la RET okazis kelkaj notindaĵoj rilate al muziko:

  1. Mi laboris dum unu nokto kiel DĴ en la RET-diskoteko. Do al mia listo da landoj, en kiuj mi surmetis muzikon, finfine post sep jaroj aldoniĝas sesa lando! Fakte oni antaŭvidis duan nokton por mi, sed pro tempomanko ni simple rezignis pri ĝi. Cetere mi revidis mian DĴ-kolegon Jan Schröder, kiu nun loĝas en Novoĉeboksarsk. Li DĴumis dum du noktoj.

  2. Mi fintradukis plian kanton por La Kuracistoj. Ankoraŭ bezonatas kontrollegado de alia persono. Se ĉio bonas, tiam ĝi estos la sekva traduko al "En ordo", kiun mi finis antaŭ unu jaro dum la somero.

  3. Dum posttagmezo mi prenis la tempon por demandi JoMo pri detalkorektoj. Mi ja volas aldoni tekstojn kaj akordojn de liaj kantoj al la publika kantaro. La rezulto estis tre esperiga, eĉ se mi (kiel ĉiam) ne certas, ĉu mi ĉion bone komprenis kaj nenion forgesis.

  4. Okazis pluraj koncertoj. Interalie mi spektis tiun de Miĥail Povorin. Mi ja tre ŝatas lian kanton "Lipoj". Tre impresis min Paŭlo Moĵajev. Bonaj kantistoj maloftas en Esperantujo. La kulmino tamen estis la koncerto de JoMo, kiu kiel kutime dancigis kaj ŝvitigis la homojn. Je la fino li kantis "La Bamba". Tiam ankaŭ Paŭlo Moĵajev venis sur la scenejo por kunkanti. Mallonge poste mi aliĝis kiel tria kantisto. Poste ni ankoraŭ prezentis aliajn kantojn, nome "Ska-virino", "Ĉu vi volas danci?" kaj "Hej la nizoj!". Dum la laste menciita kanto, ankaŭ Georgo Handzlik kunkantis. Poste JoMo kaj li aldonis la pollingvan version. Je la fino ni kvarope finis per "Mariŝa, kisu min". Mi ne ŝatas tiun kanton, sed estis taŭga finaĵo. La publiko vere ege ĝuis tiun spontanean internacian muzikadon. Kvar homoj el kvar landoj (Francio, Ukrainio, Germanio, Pollando) staris sur la scenejo, kaj ĉiuj estis eksterlandanoj!

Saturday, September 1st, 2007

Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro, tie estis mi

Mia avo estis en Rusio. Mi vidis malnovajn fotojn, kiuj montras lin dum tiu tempo. Mia patro estis en Rusio komence de la 1970aj jaroj. Hejmen li kunportis felajn ĉapojn, kiuj laŭ kutima imago estas tiom tipaj por Rusio. Kaj nun estis mia vico, vojaĝi tien. Mi atendis pli ol dek jarojn por realigi tiun ideon. Foje necesas havi la ĝustan kialon.

Ĉar mi estas tre timema persono, mi aĉetis du librojn por prepari min. La unua, Russisch Wort für Wort (Kauderwelsch Band 7) de Elke Becker, estas lingvolibro. De la sama serio mi jam sukcese uzis librojn por aliaj lingvoj. La dua libro, Reisegast in Russland (Iwanowskis) de Katrin Liska, rakontas pri la vivo kaj kutimoj en Rusio, por ke Germana gasto nek ŝokiĝu nek ŝoku. Precipe tiu libro tre helpis kaj mi jam komprenis kelkajn aferojn, kiam mi alvenis.

mia vojaĝo
08a de aŭgustoflugo de Düsseldorf al Moskvo (Ŝeremetjevo)
restado en Moskvo respektive Odincovo dum du tagoj
10a de aŭgustoforveturo al Ĉeboksaro (alveno la 11an)
restado en Ĉeboksaro dum kvar tagoj
14a de aŭgustoforveturo al la regiono Krasnodar (alveno la 16an)
restado en Primorsko-Aĥtarsk, feriejo Lotuso
24a de aŭgustoreveturo al Ĉeboksaro (alveno la 26an)
27a de aŭgustoreveturo al Moskvo (alveno la 28an)
28a de aŭgustoflugo de Moskvo (Ŝeremetjevo) al Düsseldorf


Male al la kutima timo, la vojaĝado en Rusio estis tute bona. La vera aventura parto de la vojaĝo estis la trajnoj de Münster al Düsseldorf kaj reen pro eblaj strikoj de la Germanaj fervojistoj! Eĉ du tagojn antaŭ ol forvojaĝi mi ne sciis, ĉu necesos ŝofori min aŭte al la flughaveno. Dum la restado en Rusio mi devis redemandi miajn familion hejme, ĉu la strikoj okazos dum mia revojaĝo.

Katja Arĝenta Volkova sendis al mi detalan vojopriskribon por atingi la centron de Moskvo. La kontakton liveris Ksenia Libera. La tranokteblon ofertis Irina Gonĉarova ([info]mirinda_strigo). Malnovaj kontaktoj el mia aktivula tempo efektive helpis.

Pro komento de Slavik Ivanov pri la malfacileco, akiri Esperanto-muzikon, mi decidis kunporti ĝuste tion kiel gastodonacojn. Tial mi aĉetis po tri ekzemplerojn de la albumo de "JoMo kaj Liberecanoj" (kun la kanto "Ĉeboksaro"!) kaj de la Amplifiki-alumo "Tute ne gravas". Laŭ la reagoj, estis bona ideo!

Aliaj muzikaj okazaĵoj en Moskvo:

  1. Mi kantis la Germanan nacian himnon por Irina kaj Arĝenta. Dum agrabla babilado ni venis iel al tiu temo. Pro la stranga sinteno de Germanoj al nacia ĝojo, apenaŭ ekzistas okazoj por kanti ĝin.

  2. Dum unu vespero Irina kaj mi piknikis en parko kun kelkaj aliaj personoj. Laŭ Irina, ili tre interesiĝas pri fantazio kaj mikso inter folkloro kaj romuziko. Tio kompreneble tre memorigas min pri rolludado kaj mezepokeca metalroko! Kiam ni forlasis la parkon, mi kantis du Esperanto-kantojn: "Longe for" de Persone kaj "Vi volas kisi" de la Kuracistoj.

  3. Irina demandis min pri mia muzika aktiveco kaj mi prezentis al ŝi du kantojn de la Kuracistoj, nome Westerland kaj Kisu min, ho kara. Al ŝi plaĉis la kantado!



La plej grava afero tamen estas: Finfine mi povas aliĝi al la rondo de homoj, kiuj povas kunkanti la Ĉeboksaro-refrenon, ĉar mi estis en tiu urbo!

Sunday, April 8th, 2007

Estis longa nokto

Ekde pasinta jaro ekzistas plia kompaktdisko de "Die Ärzte" kun la nomo "Bäst of". Kompreneble kutime la ortografio estas "Best of" ("La plej bonaj kantoj de..."), sed la grupo ŝatas ĉien meti la "ä", el kiu konsistas la emblemo de la bando. La nova albumo enhavas ĉiujn disketojn ekde la reuniĝo de la grupo en 1993. Dua kompaktdisko krome enhavas kelkajn el la B-flankoj.

La nura kanto de la unua disko, kiu vere interesis min, estas tiu, kiun mi neniam aŭskultis antaŭe, nome "Kopfüber in die Hölle '94". La origina versio aperas sur la albumo "Die Bestie in Menschengestalt". La kvara disketo de tiu albumo nomiĝas "Quark / Revolution '94" kaj enhavas fakte du A-flankojn, ambaŭ en novaj versioj. La unua kanto estas "Quark", la alia la jam supre menciita.

En magazeno mi finfine prenis la tempon por provaŭskulti ĝin. La kanto havas pli klaran sonon kompare al la malnova versio, sed pli malbonan, ĉar malpli agreseman kantadon. La muziko estas iom pli roka, tamen la efektoj estas foje troigitaj, precipe ĉe la gitaro en la enkonduko. En la mezo nun eksonas bona basoludo, tamen mankas la instrumentaj partoj de la origina versio tie. Resume la muziko enhavas kelkajn pli bonajn, sed ankaŭ kelkajn pli malbonajn elementojn.

Mian intereson kaptis eta ŝanĝo en la teksto, nome aperas unu alia tekstolinio. Tio jam okazis ĉe aliaj kantoj de "Die Ärzte", ekzemple Mysteryland, kiun mi tradukis al Misteroland'. En la kantolibro de "Die Ärzte", ambaŭfoje oni uzis la pli novajn versiojn de la tekstoj.

"Bäst of" estas bona komplemento al "Das Beste von kurz nach früher bis jetze", kiu enhavas elekton de "Die Ärzte"-kantoj de la komenco ĝis 1994. Nur du kantoj aperis sur ambaŭ albumoj. Sur la "Bäst of"-albumo troviĝas la origina albuma versio de Quark, dum la pli frua kompilo enhavas la disketan version. Quark '94. Tie la du versioj pli diversaj unu de la alia; precipe la teksto tre varias.

Resume estis interese aŭskulti tiun novan version de Kopfüber in die Hölle, sed mi ĝenerale preferas la originalon. Cetere montriĝis ĝusta decido, prefere meti la novan Quark-version sur la pli fruan kompilon, ĉar tie vere indas koni ambaŭ surbendigojn.

Sunday, January 7th, 2007

Alradie brili al la mondo

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton "faru ion kun amikoj" kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis "Feliĉe" kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:



...kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti "Hej la nizoj" kaj "Ĉu vi volas danci" kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:


  1. Westerland

  2. Mi kaj ŝi

  3. Longe for

  4. En kaĉ'

  5. Kisu min, ho kara

  6. Solege en la nokt'

  7. Sen vi

  8. Ne plu

  9. La grasa Elke



"Solege en la nokt'" ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik'. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton "La premiero". Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis "Dance kun larma okul'" kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Wednesday, November 1st, 2006

Novembra pluvo

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto - "En ordo", origine "Ok" en la germana.

Estas mia unua traduko ekde "Misteroland'" antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo "Endlich Urlaub" ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto "Feliĉe" de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.

Tuesday, September 19th, 2006

Plusonĝu, plusonĝu, plusonĝu

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton "Der Graf" de "Die Ärzte". La titolo tradukeblas relative facile al "La graf'". Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.

  • Sebastian kaj mi muzikis - evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!

  • Al mi venis novaj ideoj por traduki "Elle ne me voit pas" de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.

  • Iam mi provis traduki ankaŭ "New Year's Day" de U2. La malnova ideo por la refreno estas "Baldaŭ mi revidos vin...", sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.

  • Eksonis alia kanto de "Die Ärzte", nome "Grace Kelly". Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de "La Kuracistoj", reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri "Der lustige Astronaut", kiu troviĝas sur la sama albumo kiel "Grace Kelly".

  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon "13" de "Die Ärzte". Tuj mi pensis "Nun nur mankas Planet Punk!". Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri "13" aŭ ricevi ĝin kiel donacon.

  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la "Mr Bad Guy", la soloalbumon de Freddie Mercury kaj "Back to the light", la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur "Made In Heaven", la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis "Best of Toto" kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Friday, September 1st, 2006

Ni estas unu familio

Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por mencii pri la Internacia Junulara Semajno (IJS):

ĝenerale
  • Dum la unua vespero pluraj homoj rimarkis, ke Sebastian kaj mi alvojaĝis rekte el Germanio, do ne antaŭe partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Tio videblis pro tio, ĉar ĉiuj, kiuj estis pluvojaĝintaj, ege lacis. Kaj mi antaŭe estis timinta, ke ni alvenus tro malfrue kompare al la aliaj kaj estus tro elĉerpitaj!

  • Por la internacia vespero mi preparis skeĉon por varbi kiel kutime por la Internacia Seminario (IS). Ĉijare estos jubileo (la 50a IS!) kaj krome ĝi okazos en la Wewelsburg tuj apud Paderborn, mia iama studurbo! La skeĉon mi prezentis kun [info]elgrande. Ne estis la plej brila verko, sed ankaŭ ne la plej malbona - ie en la mezo, mi dirus.

  • Ĉar nia flugo jam ekis tagmeze en Budapeŝto, Sebastian kaj mi devis forvojaĝi jam tre frue matene. Ni studis la diversajn eblojn kaj fine decidis, preni la unuan buson al Szeged je la 4a matene. Tute hazarde mi eksciis en la gufujo, nur unu horon antaŭe, ke juna Francino devis kapti aviadilon kaj ne sciis, kiel ĝustatempe alveni ĉe la flughaveno. Ni ofertis, ke ŝi akompanu nin - ni ja havis planon! Fakte la kompleta revojaĝo senprobleme funkciis dank al planado, iom da bonŝanco kaj mia baza rego de la hungara. Kiam ni estis ĉe la busstacio al la flughaveno, mi estis iom fiera pri tio, kiel ni estis sukcesintaj mem kaj samtempe iom savintaj la Francinon.

  • Mia intereso pri la hungara lingvo daŭre kreskis. Ĉar mi ne manĝis ekster la ejo, mi ĉiun tagon iomete praktikis la hungaran. Mia eta lingvolibro tre helpis pri vortoj kaj la prononcon mi ja jam konas ekde jaroj. Fenomeno nova por mi estis, ke mi foje jam komprenis, kiam aliaj homoj diris plurajn frazojn al mi. Krome mi mem konstruis kelkajn frazojn. Mia bona amiko Holger diras, ke mi ĉiam interesiĝas pri la lingvoj kaj landoj, kies virinoj min ravas. Kial ne?


bonfarto
  • Mi donis entute kvar intervjuojn por diversaj radioj. Dufoje oni ludis Esperanto-muzikon. Ĉiam ĉarmegaj Hungarinoj servis kiel miaj tradukistinoj. Kompreneble tiu sento de graveco ege plaĉis al mi!

  • Dum la IJS mi finfine denove havis la senton, ke mi estas atraktiva persono. Tiun impreson donis al mi la dancado kun diversaj belulinoj. Plie mi havis interesan sperton dum la fotado: Kutime mi devas petegi belajn virinojn, fotiĝi kun mi. Ĉifoje okazis inverse, nome subite ŝajne ĉiuj volis havi foton kun mi. Kion deziri plu?

  • Bona sperto estis, renkonti tiom belajn denaskulinojn. Malantaŭ ĉiuj deklaroj de toleremo kaj malfermeco, multaj homoj havas problemojn akcepti la ekziston de denaskuloj kaj ne vidi ilin kiel ekzotikuloj. Sed se tiom atraktivaj virinoj apartenas al la sama grupo, reale oni ne povas esti tro stranga!


muziko
  • Dum la reiro de la riverborda ekskurso mi kantis kelkajn kantojn de "La Kuracistoj", kiujn ni estis ludintaj nek dum la koncerto nek apud la rivero. Sekvis ankaŭ kantoj de Persone. Dum la balo mi spontanee kantis "Kisu min", dum la muzikgrupo ludis la originalon. Sebastian proponis krei parodion de "La okulvitroj de Buddy Holly" kun la temo "La okulvitroj de Ludoviko". Mi improvizis strofon kaj refrenon, sed bedaŭrinde ne havis paperon por skribe fiksi tion. Aliflanke mezkvalita teksto, kiu poste ankoraŭ bezonas poluradon kaj reverkadon, ne estas afero por tro prifunebri.

  • Krome mi iom reetosigis la balon per mia muzikdeziro. Iam mi staris ekstere, same kiel multaj aliaj homoj, ĉar la salono estis tro varma kaj la muziko tro enuiga. Tiam Csilla, atraktivega Hungarino, demandis min, kial mi restas ekstere kaj poste, kiun kanton la muzikgrupo ludu. Mi tuj diris "Szállj el kismadár!", ĉar mi sciis, ke ĝin konas la partoprenantoj (la Kuracistoj ja estis ludintaj ĝin nur kelkajn tagojn antaŭe). Csilla iris al la muzikgrupo kaj jen, kiam eksonis mia muzikdeziro, la dancejo tuj pleniĝis. Je la fino de la balo mi iom DĴumis, surmetante Esperanto-muzikon. Tio donis bonan gajan kaj solenan finon kaj lastfoje dancigis la homojn.

  • Mi estis verkinta version de "Ne ploru, amik'", kiu pritraktis la unuajn du tagojn de la IJS. Bedaŭrinde (aŭ bonŝance) mi ne havis la eblon, prezenti ĝin dum la koncerto de la Kuracistoj. Sed reirante de la gastejo dum la ekskursa tago, mi kantis "Ne ploru, virin'" por Vera kun denove improvizita teksto.

  • Iu Franco alparolis min pro mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj, kiun mi estis farinta dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Li intencas uzi ĝin por la JEFO-membrogazeto. Fakte mi ankoraŭ devas verki artikolon el la prelegaj notoj, sed krom tio: Kial ne?

  • Certa Ukrainino inspiris min kanti la refrenon de "American Woman" kun nova teksto: "Freneza virino - venu tien ĉi / Frenaza virino - vin nur volas mi". Mi ne scias, ĉu mi iam sukcesos fini kompletan Esperanto-version, sed ideo kaptis min.

  • Kiam kelkaj kantis tradiciajn Esperanto-kantojn, kiujn mi ne ŝatas pro mia pasinteco, Dmitri komencis elpensi parodion de "Vivu la verda stel'": "Plenigi la poŝson per televidil' - vivu la verda ŝtel'". Mi poste ŝanĝis tion al "Vivu la verva ŝtel'". La ideo restas brila. Iam miaj gefratoj kaj mi havis la ideon fondi grupon sub la nomo "Fina Venĝo" kaj rekanti la plej stultajn kantojn de la infankongresetoj en punkroka versio, simile al "Onkel Tom".

  • Leandro Souza Moreira proponis, ke mi partoprenu en la metalroka kompilo. Fakte mi havas ideojn por tri kontribuoj (du jam de la KEF 2005). Nur mankas grupo por realigi ilin. Sed mi jam konas kandidaton.

  • Zoltán, juna Hungaro, intencas fondi britpopan muzikgrupon. Fakte tuj kiam mi vidis lin mi sciis, ke britpopo estas lia granda pasio. Kun tia hararo kaj tiaj sunokulvitroj, li tuj pensigis min al Oasis kaj Blur! Li reciproke komparis mian aspekton al tiu de John Lennon.

  • Pluraj homoj demandis min pri bona Esperanto-muziko. Por ili estas tute nova afero, dum estis evidenta, ke mi havas multan sperton pri tio. Tial mi hejme preparis tri kompaktdiskojn kun kantoj el la interreto. La tuto nomiĝas "interreta kompilo 1-3". Ĝi ne estu intermiksita kun la interreta kompilo, kiun Chuck kaj mi intencas eldoni, aŭ la kompilo de 20 kantoj, kiujn mi rekomendas ĉe mia TTT-ejo. La triparta interreta kompili enhavas rokmuzikon, mondmuzikon kaj elektronikan muzikon. Mi jam sendis ĝin al tri homoj.

Sunday, August 27th, 2006

Ĉiuj al la plaĝo

La sekvan raporton mi jam sendis al la diversaj kunbandanoj en la germana. Mi redonas ĝin kun etaj ŝanĝoj.

Dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) okazis la unua plena koncerto de La Kuracistoj en eksterlando. Oni jam estis invitinta nin dum la Internacia Seminario, muziki en Hungario.

Bedaŭrinde nia kutima gitaristo Basim ne povis kunveni. Tial je la fino Sebastian kaj mi kunportis du akustikajn gitarojn kaj flugis duope.

Kiel ni estis petintaj, la koncerto okazis la unuan vesperon post la alveno. Restis malmulta tempo por la sonprovo, tiel ke ni komencis kun iom da malfrua ĉirkaŭ duoan post la naŭa. Ĉar ni estis forgesintaj, kunporti nototenilon, ni devis iom improvizi. Nia kreaĵo el skribobloko, mikrofoningo kaj multa izoliga bendo estas ŝancoriĉa kandidato por la MacGyver-premio.

Nia planita programo konsistis el 19 kantoj:
  1. Westerland

  2. Junula amo

  3. Ne plu

  4. Sen vi

  5. La okulvitroj de Buddy Holly

  6. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)

  7. Por ni

  8. Duona amkanto

  9. Por ĉiam *

  10. Kisu min, ho kara

  11. Longe for (origine de Persone) *

  12. Solege en la nokt' *

  13. Misteroland' *

  14. En kaĉ' (origine de Team') *

  15. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)

  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)

  17. Ĉu jam ĉio? *

  18. Ne ploru, amik' *

  19. La Bamba
  20. *

Unue ni prezentis klasikaĵojn, kiuj jam ekde 2001 troviĝas en nia repertuaro. Ilin li ludis senprobleme kaj ili tre bone funkciis. Ankaŭ la unua reludversio (de la kanto de Amplifiki) rikoltis multan aplaŭdon.

En la meza parto sekvis kelkaj malfeliĉaj amkantoj. Tie enestis kelkaj malglataĵoj. Ni ja tamen enorde finis ilin, sed en la malantaŭo ekestis iom da bruo. (Kiel mi poste eltrovis, tion kaŭzis la trinkejo, kiu plufunkciis dum la koncerto. Tie kelkaj homoj estis sufiĉe laŭtaj. Pri tio poste eĉ ekestis plendoj de la spektantoj ĉe la organizantoj.)

Spontanee ni decidis, ellasi kelkajn kantoj (indikitaj per * en la supra listo) kaj rekte transiri al la du pecoj en la hungara. Tuj venis la homoj de la trinkejotablo antaŭen kaj la Hungaroj alvenigis samlandanojn, kiuj ĝis tiam tute ne ĉeestis la koncerton. La aplaŭdo estis kongrua.

Je la dua kanto, kiu intertempe estas tre konata en Esperantujo, formiĝis polonezo tra la tuta salono kaj la publiko freneze aplaŭdis. Tiel ni atingis bonan finon post unu horo da koncertado. Nur poste mi rimarkis, ke mi estis preparinta klare tro multajn kantojn. Tial nia mallongigo estis tute ĝusta.

Post ni ankoraŭ ludis Dolchamar. Ĉifoje ili estis triopaj (voĉo kaj gitarto, basgitaro, drumo). Ĉar ili jam estis donintaj du koncertoj dum la pasintaj du semajnoj, ili muzikis kune tre sperte kaj sekve dancigis la publikon. (Laŭ mi la rezulto multe pli bonis ol dum la IS kaj eble same bone kiel dum la KEF 2005. Iomete ili memorigis min pri Persone, ĉar ili ankaŭ triope sukcesis krei riĉan rokmuzikan sonon.)

Dolchamar devis fini pli frue ol antaŭvidite, ĉar kelkaj najbaroj estis plendintaj pro la laŭteco. Je la fino ankoraŭ okazis eta surprizo (kiun mi jam estis anoncita la enskribo pri la ekzercado): Sebastian kaj mi denove venis al la scenejo kaj ludis kune kun Dolchamar "Dance kun larma okul'" (Dancing with tears in my eyes de Ultravox) kaj "Ĉiuj al la plaĝo" (Vamos al la playa de Righeira). La tekstojn estis tradukinta la Dolchamar-kantisto Patrik Austin, la akordojn estis notinta Sebastian post nia komuna ekzercado unu semajnfinon antaŭ la IJS. Pri la komuna muzikado Patrik kaj ni estis interkonsentitaj antaŭ la IJS retpoŝte sen jam decidi pri la konkretaj kantoj. Antaŭ la koncertoj Patrik, Sebastian kaj mi unufoje kune ludis la kantojn. Dum la sonprovo mi devis instrui al la Dolchamar-basisto la akordojn. Tiu ideo elpensita mallonge antaŭe tre bone funkciis kaj servis kiel bonega fino de la muzika vespero.

Ankoraŭ dum la nokto ni rikoltis de ĉiuj flankoj gratulojn kaj komplimentojn. La tuta efiko de nia muzika aktiveco tamen nur montriĝis dum la pasado de la semajno:

Post la tuttaga ekskursoĉiuj partoprenantoj vizitis gastejon. Tie duopo (klavaro/kantado, violono) provis dancigi la homojn - unue kun sufiĉe modera sukceso. Tiam la esperantistoj provis kanti siajn tradiciajn kantojn, kio finfine aktivigis Sebastian kaj min. Li sidiĝis ĉe la klavaro, mi stariĝis antaŭ la mikrofono kaj tiam ni prezentas kelkajn bonajn (!) Esperanto-klasikaĵojn (Junula amo, Ska-virino kaj Sola). Ankaŭ La-Bamba-rono ekestis. Poste la aliaj muzikistoj daŭrigis kaj sukcesis ĉifoje ravi pli multajn homojn.

Je alia tago oni piediris al la bordo de la rivero Maros. Tie ni ludis unue kantojn de La Kuracistoj kaj Esperanto-rokmuzikon. Tio jam je la unua kanto instigis multajn homojn, sidiĝi ĉirkaŭ ni. Nur la kapoero-grupo povis haltigi nin.

Dum la sama vespero okazis bivakfajro. Tie kelkaj Ukraininoj prezentis kantojn el sia hejmlando (sufiĉe bele). Post tio bedaŭrinde la organizantoj ne plu havis kantotekstojn kaj volis ekkanti la tutan tempon infankantojn. Ĉar mi jam estis torturita per tiaj kantoj antaŭ pli ol 20 jaroj, mi devis preventi je ĉiel ajn! Sebastian kaj mi interalie ludis "Hej la nizoj!" (la Ukraininoj ja sidis tuj antaŭ ni!), "La grasa Elke" kaj kelkajn kantojn, kiujn ni estis ellasitaj dum la koncerto.

Ree en la ejo ni ludis por veterana rondo Esperanto-rokmuzikon el la 1980aj jaroj de Amplifiki kaj Persone, tiel ke ni kontentigis plian celgrupon. Iam ni devis fini, ĉar ni simple estis tro lacaj (ankaŭ la Hungara vino efikis).

Kadre de la solena malleviĝo de la Esperanto-flago dum la lasta posttagmezo ni ankoraŭ ludis "Ni renkontiĝos". Dum la internacia vespero Sebastian muzikis kun Zoltán, 20-jara Hungaro kaj verva ŝatanto de britpopo.

Dum la IJS mi fintradukis plian kanton (Krücke ankoraŭ devas korektlegi ĝin). Fakte temas pri la kanto, kies tradukadon mi estis komencinta la 18an de novembro! Dum la tuta semajno venis al mi multaj bonaj linioj kaj rimoj, tiel ke pliaj tradukoj estas duonpretaj.

Resume la IJS estis grandega sukceso por La Kuracistoj. Ekde la bona koncerto dum la tuta semajno ni ricevis laŭdojn (bona ludado, amuzaj tekstoj, tiom granda repertuaro), demandojn pri KD ( = Ni faru unu!) kaj la peton, bonvole ludi pli multajn kantojn en la hungara. Krome mi estis ŝatata motivo por komunaj fotoj kun junaj Ukraininoj kaj devis doni entute kvar intervjuojn kun diversaj radistacioj. Tiom popularaj la Kuracistoj estis neniam antaŭe!

Sunday, August 6th, 2006

Z.A.M.EN.HOF. - Z.A.M.EN.HOF.

Daŭre validas por La Kuracistoj la invito, koncerti dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Makó (Hungario). Kvankam nia repertuaro estas intertempe sufiĉe granda kaj ni ludas kelkajn kantojn ekde fine de 2001, kompreneble necesis prepariĝi.

La 3an de aŭgusto mi renkontiĝis kun nia estonta kantistino. Ŝi ne intencas veni al la IJS (sed ŝi partoprenis ĝin jam antaŭ du jaroj!), tamen estis bona okazo por ekzerci kun ŝi la unuan fojon. Mi estis tre impresita, kiom rapide ŝi kapablis rekanti la duan voĉon. Oni rimarkis, ke ŝi jam ekde jaroj kantas en ĥoro (la sama, en kiu mi kantis inter 1992 kaj 1996) kaj sole. En malpli ol du horoj ni ludis la jenajn kantojn:
  1. Westerland

  2. Junula amo

  3. Mi kaj ŝi

  4. Por ĉiam

  5. Misteroland'

  6. Kisu min, ho kara mia

Pro tempomanko ni ne sukcesis elprovi ĉiujn kantojn. La jenajn mi estis sendinta al ŝi krome:
  1. Longe for

  2. Duona amkanto

  3. Solege en la nokt'

Du tagojn poste Sebastian venis al Münster. Ni komencis muzikis je la malfrua mateno.
Ĝis la posttagmezo ni unufoje traludis nian kompletan planitan programon por la IJS:
  1. Westerland

  2. Sen vi

  3. La okulvitroj de Buddy Holly

  4. Junula amo

  5. Ne plu

  6. Kisu min, ho kara

  7. Duona amkanto

  8. Por ĉiam

  9. Por ni

  10. Ĉu jam ĉio?

  11. Solege en la nokt'

  12. Misteroland'

  13. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)

  14. Longe for (origine de Persone)

  15. En kaĉ' (origine de Team')

  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)

  17. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)

  18. Ne ploru, amik'

  19. La Bamba

"La Bamba" ni kompreneble ne bezonis ekzerci. Ja temas nur pri tri akordoj!

"Ne ploru, amik'" estas duone improvizita Esperanto-versio de "No woman, no cry". Mi proponis ludi ĝin post "Solege en la nokt'". Je la fino de tiu kanto eblas transiri al la refreno de "Solege" ("So lonely" de The Police), kiu ja uzas la samajn akordojn kiel "No woman, no cry".

Ni ŝanĝis la dutaltecon de kelkaj kantoj. "Por ĉiam" ni ludas en Am anstataŭ Em, "Misteroland'" unu duton pli alte - kiel jam dum nia furora reveno dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Ambaŭfoje tio okazas por pli agrabla kantado. Ĉe "Emelj fel" estas inverse: Tiun ni ludas unu duton pli malalte, ĉar tiam la gitaraj akordoj pli facilas.

Krom la supra repertuaro, ni ankaŭ preparis kelkajn surprizojn. Sed pri ili mi skribos poste!

Saturday, March 25th, 2006

Ĉiu povas ĝin eniri proprariske

La artista datenbazo ŝajne pli bone funkcias ol mi atendis. Aliĝis dekoj da Esperanto-artistoj, inter ili ankaŭ la plej gravaj kaj famaj. Tio kompreneble ĝojigas min. Mi ne nur intencas aktualigi mian profilon kiel DĴ Kunar, sed komencis krei plian, kompreneble por "La Kuracistoj".

Ekde kelkaj monatoj ekzistas la eble rekte ligi al specifa artisto. Tio tre bonvenas. Krome David-Emil Wickström liveris bildeton kaj HTML-kodon por varbado. Ambaŭ mi jam delonge metis al mia profilo ĉe LiveJournal kaj nun al mia sinprezento ĉe miaj TTT-paĝoj pri muziko.

al la paĝo de DĴ Kunar en la artista datenbazo
DĴ Kunar enestas

Tuesday, January 31st, 2006

Baldaŭ ni estos sukcesintaj

Post la furora reveno de "La Kuracistoj" Sebastian kaj mi decidis, uzi la novjaran koncerton de la IS por surscenejiĝo. Komune ni elprovis diversajn kantojn el nia repertuaro en la enireja halo, kion kelkaj eĉ komprenis kiel surprizan koncerton kaj aplaŭdis. Je la fino ni elektis "Westerland", "Somera temp'" (de Amplifiki) kaj "Ĉu jam ĉio?". Kiel eventualan aldonon ni interkonsentis pri "La okulvitroj de Buddy Holly". Je la fino ni tamen ne bezonis ĝin, ĉar la reago de la publiko ja estis pozitiva, sed ne same freneza kiel dum la unua fojo. Post la unua kanto okazis paneo, nome rompiĝis kordo de la gitaro de Sebastian. Tio kaŭzintus longan paŭzon niaflanke, se ne Italo rapide donintus al ni sian gitaron. Evidente alportas avantaĝon, koni la homojn. Mi pensas, ke li tiom rapide pruntedonis sian instrumenton, ĉar ni estas malnovaj konatuloj.

Por la fino de la tria kanto, Sebastian kaj mi elpensis du specialaĵojn: Unue ni kantis la multfoje ripetatan refrenon "Ĉu jam ĉio?" laŭ la fina melodio de "Hey Jude", kiu uzas la samajn akordojn. Due mi je la fino haltigis la kantadon frapante tamburinon kaj kantante "Volapuko, Toki Pona, Ido-Ido, Interlingua" laŭ la melodio de "Hare Kriŝna". (Sammelodie "Die Ärzte" kantas je la fino de "Ewige Blumenkraft". Do ne temas pri tute nova ideo, sed maksimume nur nova kombino.) Kun iom pli ekscitita publiko, tio verŝajne pli bone funkciintus. Tiel la prezentado restis en ordo kaj bona ideo, elprovi ion novan.
Previous 20