La vivo de Kunar
[Most Recent Entries]
[Calendar View]
[Friends View]
Wednesday, May 14th, 2003
Time |
Event |
10:26p |
...sed la vivo malrektas (...) kaj ĉiam la mondo malsame aspektas
Hodiaŭ vespere mi iros al studenta festo en la universitato.
Mi ricevis senpagan enirbileton dank al amiko (cetere esperantisto - jen
kion vi povas fari per la lingvo!). Estos verŝajne unu de miaj lastaj
studentaj festoj, do tempo por iom da nostalgio. Mi ripensu al la pasintaj
jaroj... kiuj estis la kvin kantoj dum tiuj festoj kiujn mi plej ligas
al mia studenta tempo?
- Melissa Etheridge: Like the way I do
Bonega roka kanto kie ĉiu instrumento estas bone aŭdebla. De miaj unuaj tagoj kiel studento ĝis
hodiaŭ validas: Kiam oni surmetas tiun ĉi kanton, la dancejo tuj amase pleniĝas.
- Madonna: Like a prayer
Dum tiu kanto la homoj kutime freneze ekdancas sur la tabloj! La etosa kulmino dum ĉiu festo!
- Oasis: Wonderwall
Aktuala kanto en Germanio dum mia unua semestro. Kvankam ne tiom rapida, ĝi eĉ en hodiaŭa tempo
daŭre furoras en diskotekoj. Mi lernis grandan parton de la teksto dancante al tiu kanto!
- The Prodigy: Breathe
Alia granda sukceso el miaj unuaj semestroj. Multaj homoj interrompis sian dancadon dum la partoj en kiuj ne sonas forta
drumo, tamen mi neniam paŭzis dum tiu kanto! Interesa detalo: Tiun ĉi oni tiutempe surmetis inter
rokaj kantoj dum la amasmuzika tempo, do oni konsideris ĝin pli roka ol elektronika.
- Depeche Mode: It's no good
Kompreneble mi jam konis tiun kanton antaŭe, sed mi vere ekŝategis ĝin dum la
ĉina novjarfesto en 2002. Mi vere distriĝemis kaj pro tio ege rapide kaj ritme dancis al ĝi,
tielmaniere impresante eksterlandajn studentinojn. La DĴ el Ĉinio -
DĴ Kan Was - ravis la homojn per ofte
sufiĉe malmola muziko, poste i.a. ankaŭ per "The Prodigy". Cetere "Kan Was" estas la nomo kiun mi donis
al li, temas pri unu de la kutimaj lingvoŝercoj kiun mi faras kun Till.
"Kan Was" estas pseŭdoĉinigita versio de la germana "kann was". Tiun esprimon oni uzas kiam afero
aŭ persono taŭgas, do estas adekvata por plenigi la antaŭviditan rolon. Cetere DĴ Kan Was
ankaŭ tre ŝatis tiun vortludon kaj eĉ uzis ĝin mem!
La titolo de la ĉifoja enskribo estas citaĵo el
" Mi ne scias" de Persone.
Komparu ĝin al la teksto de "Wonderwall" de Oasis - kiu diras ke
"Kaj ĉiuj stratoj, kiujn ni devas iri, estas sinuaj."
(originale: "And all the roads we have to walk are winding.") Ambaŭ tre pensigaj tekstoj. Current Mood: cheerful |
|