?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Wednesday, September 24th, 2003

Time Event
11:07p
Profunde en okcidento... Bochum
Hodiaŭ mi ekskursis kun miaj novaj kolegoj al Bochum, urbo ĉirkaŭ 60 kilometrojn sude de Münster. Bochum apartenas al la Rejn-Ruhr-regiono kiu estas fama pro sia iam tre grava karbon- kaj ŝtalindustrio. Se vi volas scii pli pri tiu parto de Germanio, legu

En la urbo mi provis aĉeti la KDn "Bochum" de Herbet Grönemeyer. Tiu artisto estis la unua kiu surbendigis germanlingvan albumon kadre de la serio "MTV malkonektita", kaj lia kanto "Bochum" estas himno pri urbo ne tro bela sed sincera, male al la eleganta kaj aroganata Düsseldorf (ĉefurbo de la federacia lando). Oni do atendus ke facile haveblas tiu KD - sed mi ne sukcesis trovi ĝin en vendejo! Mi fakte nur vidis etajn kaj mezgrandajn KD-vendejojn, kio estas maltipa por relative granda urbo en Germanio.

Current Mood: touched

<< Previous Day 2003/09/24
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com