?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, November 28th, 2003

Time Event
8:52p
Vortoj, vortoj - mi ne povas plu
Moritz Scheunemann petis min kompili 2-3 KDjn por la trinkejo dum la IS en Naumburg/Saale. Tio ekis neantaŭvideblan aktivecon ĉe mi: Ĉiujn KDjn kaj mian MP3-kolektis mi traaŭskultis por kompili liston da interesaj kantoj. Mi alcelas verki plurajn memkompilitajn Esperanto-KDjn por diversaj okazoj: Unu kun dancebla rokmuziko (por diskoteko aŭ trinkejo), unu kun nedancebla rokmuziko (por trinkejo; tiel la bonaj nedanceblaj rokmuzikaĵoj aŭskultiĝas), unu kun monda muziko (por ĉiuj specoj de internacia festo), unu kun baladoj (por para dancado ktp.), unu kun trankvila muziko (por gufujo), unu kun brumuziko (por la malmolaj momentoj), unu kun elektronika muziko (por la ĝistranca dancado)... multa laboro sed ege bela tasko kiu finfine denove postulas mian muzikguston kaj intelekton!


Ken Miner skribis pledon por la vorto "lunĉo". Fakte mi apartenas al tiuj homoj, kiuj restas skeptikaj kontraŭ multaj neologismoj. Kelkajn ni certe bezonas - sufiĉas serĉi en vortaro la indikon, ke iu vorto estas "Zamenhofa", kaj oni facile konstatos, ke temas pri malmultegaj radikoj, kiuj neniel sufiĉus por la hodiaŭa vivo kaj ne respegulus la nunan staton de la Esperanto-parolantaro. Vivanta lingvo devas esti malferma al la enkonduko de novaj vortoj - mi mem plej bone sciu tion, elpensinte esprimojn por la diversaj specoj de elektronika muziko.

Samtempe, kaj jen la alia flanko de la monero, tro multaj radikoj sennecese malfaciligas la lernadon de lingvo. Ĝuste pro tio Esperanto havas siajn konstrusilabojn, kiuj estas fortaj iloj por esprimi eĉ fajnetajn diferencojn. Kiu pledas por nova neologismo, sekve devas doni kialon kial ne eblas esprimi la saman per jam ekzistantaj vortoj kaj aldonaĵoj. Mi jam plurfoje diskutis (rete) kun personoj kiuj ŝatis uzi multajn neologismojn, ambaŭfoje temis pri angladevenaj vortoj. La aliaj opiniis ke necesas substreki la apartan signifon, kiun certa vorto havas en la angla, per propra vorto. "Tute alia afero ja bezonas novan vorton!" estas t.n. "mortbata" argumento - ĝi ĉiam uzeblas, kaj sekve estingas ĉiun diskuton. Bedaŭrinde al tio ĉiam eblas respondi per alia, same forta mortbatargumento: "Bone, tiam tiun rajton same havu ĉiu lingvo, en kiu la diskutita vorto havas apartan signifon!" Tio kompreneble gvidus al sennombraj neologismoj, kiuj detruus la koherecon kaj tiel la kompreneblon de Esperanto, kaj montras ke ne eblas solvi la neologisman problemon racie.

Se "lunĉo" estas speciala afero, tiam mi insistas pri "mitageseno". Germanio havas tute apartajn kutimojn pri manĝado! Cetere rilate al manĝoj, ekzistas multe malpli da ritualoj, reguloj aŭ aliaj fiksaj kadraj kondiĉoj ol en aliaj nacioj. Ĉiu tempo bonvenas por manĝi; kaj la horo ne decidas, ĉu temas pri "granda" aŭ "eta" manĝo. Se "tagmanĝo" havas tiom klare difinitan signifon, tiam ĝi ne taŭgas por esprimi la multsignifan Germanan "Mittagessen".

Kiel mi refoje konstatas dum junularaj renkontiĝoj, la samaj vortoj evidente havas la plej diversajn signifojn en diversaj kulturoj. Kion ni Germanoj akceptas kiel tute normalan vespermanĝon, la Francoj primokas kiel "terure aĉan manĝaĵon" kaj la Hungaroj kiel "nemanĝeblaĵojn" (IS en Trier 2002/03). Sed ĉu tiaj kulturaj kaj gustaj diferencoj nepre signifu ke ĉiu el ni uzu sian propran neologismon? Ĉu ni bezonas du dek vortojn por "biero", nur ĉar la Itala biero por Germanoj estas "akveca kaj kun amara postgusto", la Brazila "ĉiam servita kvazaŭ glacie" sed samtempe la Ĉeĥa "bonega, same bongusta kiel hejme"?

Mi opinias ke lingvoj estas komunikiloj por paroli pri la diferencoj, ne por difini ilin kun matematika ekzakteco.

Current Mood: restless

<< Previous Day 2003/11/28
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com