?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Monday, January 5th, 2004

Time Event
9:10p
Kial mi ploru pro vi?
Kion pri la tria koncerto de "La Kuracistoj"?

Nu, sincere: Mi investis multan tempon, energion kaj nervojn, kaj kompare al tio, la publika reago estis iom seniluziiga. Post la koncerto mi parolis kun la aliaj muzikistoj kaj ankaŭ ricevis kelkajn opiniojn de la spektintoj, notante ĉion.

Kelkaj el la punktoj:
- tro malfrua koncerto (komenciĝo je la 22a kaj kvarono, finiĝo nur kvaronon antaŭ noktomezo)
- tro malrapide luditaj kantoj (fakte ni kutimas ludi ilin pli rapide - ĉu ni eble dum la koncerto ne trovis la ĝustan rapidecon?)
- tro multa spaco inter la scenejo kaj la seĝoj (mi jam antaŭvidis tion sed la helpantoj tamen kreis multegan spacon por eventualaj dancantoj)
- kaj, plej grave: fuŝaj teknikaĵoj. (Argh!!!)

Fakte dum la unua kanto subite forestis la kurento, kaj la tuta salono en preskaŭ kompleta mallumo. La tria koncerto, kaj la tria kun teknikaj problemoj! Kiom mi malamas tiajn situaciojn! Pro tio mi spitis al la tuto kaj simple pluludis - fakte krom Basim ni ĉiuj faris tion. "Westerland" sen lumo!

Bedaŭrinde, kiel ĉiam, la publiko ne kapablis distingi inter teknikistoj kaj muzikistoj kaj iel kulpigis nin pri la problemoj. Damne, kiom mi kolera mi estis. Nur per intensa alkoholumado kaj tekilumado mi povis regajni mian bonhumuron. La alkoholo kompreneble kaŭzis la kutimajn stomakproblemojn, sed mi tamen ne pentas (nur eble pri la kvanto konsumita).



Dum la novjara koncerto, sekvis dua muzika kontribuo: "Ska-virino" kun Sebastian (basgitaro), Ilona (trumpeto), Oliver (trumpeto) kaj mi (kantado kaj ritma gitaro). Tio estis en ordo kaj taŭgas kiel bazo por pli en la estonteco. Ni ne tre multe eksperimentis, sed solide prezentis la tuton, kaj tial eblas paroli pri digna komenco de la vespera programo. Dum la pasintaj jaroj, tro ofte homoj prezentis ion sen sufiĉa ekzercado - ĉifoje feliĉkaze ne.

Poste ankoraŭ sekvis koncerto de "VVĈP", kvankam mi mem parolus pri koncertparodio, ĉar parodio ja estis la tuto. Kvar uloj, freneze vestitaj (kaj poste preskaŭ senvestaj) prezentis kantojn de "Red Hot Chili Peppers". Fakte ili aŭskultigis KDn kaj mem nur kantis - kaj nek tre kompreneble nek tre kongrue al la muziko, laŭ mi. Envion kaŭzis la fakto, ke la publiko tamen furioze aplaŭdis kaj precipe la virinoj ŝajne ŝatis tion.

Unu tagon poste, post la internacia vespero, mi eluzis lastan ŝancon por sursceniĝi, kantante la IS-kanton, kiu fakte festis sian 20-jariĝon! Mia kantado ne estus speciale menciinda, sed la homoj tamen iel tre ĝuis tiun emociigan bildon: La tuta organiza teamo de la IS sur la scenejo, kaj la himno eksonas...

Current Mood: lazy

<< Previous Day 2004/01/05
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com