?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Monday, January 12th, 2004

Time Event
9:30p
Tenu min, ekscitigu min, kisu min, mortigu min
El la multaj grupoj kiujn mi ekkonis en la interreto kaj tra mp3.com, Die Symphony estas aparte menciinda. Laŭ propra priskribo ili sonas kiel mikso inter Nine Inch Nails kaj Tool. Mi krome substrekus la similecon al la muziko de la filmo "Mortal Kombat" kaj la albumo "Ungod" de Stabbing Westward, de kiu tri kantoj aperas en la ĵus menciita filmo en instrumentaj versioj, sed ne troviĝas sur la oficiala sonŝpuro (kia idiotaĵo). Alia komparo por priskribi la stilon de "Die Symphony": Pli malmola ol Placebo, sed pli mola ol Nirvana - aŭ simple ie inter la du. Tria penso iras al la kanto "The real thing" de Lords of Acid, kiu aperas en la filmo "Strange Days".

La oficiala stilnomo por tia muziko estas "industria roko". Kiam mi la unuan fojon vidis "Mortal Kombat", tiu muziko estis iom tro forta por mi, sed intertempe kaj je la ĝustaj okazoj, mi foje tre ŝatas tiun malluman, malican, malmolan muzikon.

Die Symphony prezentas similan sonon dum en ĉiuj tri ĝis nun aperintaj albumoj, sed samtempe montras progreson. Mi iam havis sufiĉe grandan, legalan MP3-aron de ili en mia muzikkolekto. Kiam mi fine de la pasinta jaro decidis regajni spacon sur mia komputilo, mi atente reaŭskultis multan materialon kaj forigis tiujn pecojn, kiuj restis malpli interesaj ol la aliaj. Tiel je la fino mi konstatis ke de la unua albumo, Foundations of Malice (1997), restis nur Lie for you. De tiu kanto mi ankoraŭ posedas alian version, nome Lie for you (ninth commandment), kiu aperis sur iu mistera Remix: Volume One, kiu tamen ne apartenas al la oficiala diskografio de la grupo. La dua albumo, Codependence Day (1999), enhavas nur kvin kantojn, sed mi ŝatas ilin ĉiujn: Just paranoid, My love, I don't mind, Burning, My only crime. La dua estis grandega sukceso en la interreto kaj plie ofte ludita en realaj radistacioj. La lasta dum multa tempo estis mia plej ŝatata kanto de Die Symphony. Kun la apero de la tria albumo, The Everlasting Shame (2003), tio eble ŝanĝiĝis, ĉar montriĝas pli fajnaj elementoj en la du plej novaj kantoj. Ilin mi elŝutis lastminute komence de decembro 2003, tuj antaŭ la fino de mp3.com: International girl kaj Runaway (ankoraŭ tie estis iu tria de la plej nova albumo, sed bedaŭrinde la ligo ial ne funkciis). Dum la unua el tiuj du kantoj nature sonas interese ("internacia knabino"), nuntempe mi eĉ pli ĝuas la duan.

Kurioza anekdoto: Mi eksciis pri tiu grupo ne pro propra serĉo, rekomendo de amiko aŭ plata varbado, sed ĉar unu el la muzikistoj kontaktis min! Meze de oktobro 2000, Levi Jon, la tiama basisto de Die Symphony, alskribis min kaj laŭdis mian muzikon ĉe mp3.com. Kompreneble mi rigardis en kia grupo li ludas kaj tiel trovis kelkajn el la plej bonaj interretaj kantoj, kiujn mi nun havas.

Bedaŭrinde kun la malapero de mp3.com nur restis unu kanto de Die Symphony en la interreto. Temas pri "I don't mind" kiun eblas elŝuti sur la Vitaminic-paĝo de Die Symphony.

Current Mood: mischievous

<< Previous Day 2004/01/12
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com