?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, April 16th, 2004

Time Event
7:45p
Jes, tio estas Kufstein ĉe la verda Inn
(Sekvas la dua parto de la IJF-raporto.)
pli da klaĉado pri la IJFCollapse )

Nun restas la demando ĉu mi partoprenu la FESTOn en Orléans (Francio). Orléans estas la partnera urbo de Münster, kaj mi eĉ loĝas nur kelkdek metrojn for de la "Orléans-ringo"!

du notindaj aferoj pri muziko

Kiel la spertoj faritaj dum la IJF montras, mia kantokolekto funkcias. Pli kaj pli da homoj demandas pri reta versio. Antaŭ tio tamen necesas kelkaj korektoj, tamen. Sed mi reale alcelas tion dum la sekvaj monatoj.

La Kuracistoj tamen rokas la domon. Dum la IJF mi ofte ludis kelkajn kantojn de ili kaj interalie vekis intereson ĉe Brazilanino. Ŝi eĉ parolis pri Brazila muzikisto kiu eble reludos la kantojn... Ha, kia fiero! "La Kuracistoj" iĝos sukcesa Germana eksportprodukto! Kaj ĉiukaze, se al ĉarmaj virinoj plaĉas la muziko, mi povas fajfi pri la opinio de viroj.

Current Mood: good

<< Previous Day 2004/04/16
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com