?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, July 30th, 2004

Time Event
10:18p
Ĉu vi estos pasaĝero?
Hodiaŭ posttagmeze mi revenis de la IJS 2004 en Miskolc, Hungario. Entute estis 89 partoprenantoj el 11 landoj, do la de mi atendita nombro de personoj (kaj klara venko super la IJF!). La Germanoj kun 26 personoj estis la plej granda eksterlanda grupo kun granda distanco al la du due plej grandaj kun po 6. El Hungario venis 35 personoj.

Kompreneble okazis tro por skribi pri ĉio detale. Tial mi limigu min al kelkaj punktoj (ne poentoj!).

bonaj kaj malbonaj flankoj de la IJS 2004Collapse )

Mi dum la tuta IJS ne DĴis - Lala prizorgis la diskotekon. Eĉ se mi havintus interesan muzikprogramon, mi ne provis mem surmeti la muzikon eĉ nur dum kelkaj horoj. Preskaŭ ĉiun vesperon mi estis tiom laca (kaj relative kontenta pri la okazinta taga programo), ke mi frue enlitiĝis. Same faris la kunvojaĝintaj novulinoj - do plia kialo ne viziti la diskotekon. Fakte mi nur kunbambumis dum la lasta vespero.

Tamen indis kompili IJS-2004-KDn, ĉar mi metis ties enhavon en mian MP3-aŭskultilon, same kiel la "Irish Ambient"-KDn. Kiam mi nokte ne povis dormi dum la vojaĝo, mi - iom en la tradicio de mia amiko Holger - aŭskultis muzikon. Miaj noktvojaĝaj kantoj estis "The Passenger" de Iggy Pop, "Driver's seat" de Sniff 'n the Tears kaj "Gimme Shelter" de The Rolling Stones. La lastan mi konas el la filmo "La nokto de la aventuroj" ("Die Nacht der Abenteuer", origine tamen "Adventures in Babysitting"). Ĝi eksonas, kiam la junulaj herooj veturas tra nokta urbo. Pro tio mi ĉiam ligis tiun kanton al nokta veturado kaj aventuroj.

Rigardo reen - la 23a ĝis 30a de julio 2003

La dekkvara enskribo antaŭ unu jaro - neniu KEF en 2003, naskiĝtago de amiko, forgesita sekurvorto.
La dekkvina enskribo antaŭ unu jaro - la freneza vojo akiri Team'-akordojn kaj tekstojn.
La deksesa enskribo antaŭ unu jaro - ĉu DĴi per KDj aŭ MP3j?
La deksepa enskribo antaŭ unu jaro - la unua versio de mia kantokolekto.
La dekoka enskribo antaŭ unu jaro - tre konciza enpaklisto por Hungario, la Bertilaj avertoj.
La deknaŭa enskribo antaŭ unu jaro - La Kuracistoj en la reto kaj aliaj (etaj) anoncoj.

Current Mood: determined

<< Previous Day 2004/07/30
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com