?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Monday, August 23rd, 2004

Time Event
6:40p
Reen al la domo kiun amo konstruis
La pasinta semajnfino estis vere bonega. Sabate mi veturis trajne al Meschede por viziti mian iaman kunloĝanton Till. Ankaŭ venis Holger, do la amika triopo estis kompleta. Krom bongusta manĝaĵo kaj bonega "kajpio"-trinkaĵo, ni longe babilis (parttempe kune kun la gepatroj de Till). Dimanĉe ni iom promenis en la naturo kaj poste elprovis kafejon, kiu nuntempe estas tre moda inter la junuloj de Meschede (sed ĉar estas ferioj, ni ne havis problemon trovi liberajn lokojn).

Agrable, ke mi denove same freŝe ŝercis kun la aliaj kiel dum pasintaj jaroj. Pensige, kiom novan vidpunkton tiu komuna tempo donis al mi.

Reveninta al Münster, mi finis memkompilitan KDn kiun mi jam planis antaŭ semajnoj. Mankis nur la decido pri 2-3 pecoj kaj la vicordo de la kantoj. Laŭ mi, la refreŝiga kunesto instigis min fini la projekton (ni i.a. parolis pri la muziko el la filmo "Desperado"). Dum la trajnvojaĝo mi findecidis kiujn kantojn uzi kaj kiujn ne. Anstataŭ longe cerbumi pri la plej bona vicordo, mi simple transprenis tiun de la KDj, kiuj montriĝas tre taŭga. Foje tio funkcias...

la Tarantino/Rodriguez-kompilo
#daŭroKDartistokanto
01.3:14TCGeorge Baker SelectionLittle green bag
02.2:13TCDick Dale & his Del-tonesMisirlou
03.3:05PFKool & the GangJungle Boogie
04.2:26PFThe TornadoesBustin' Surfboards
05.2:13PFRicky NelsonLonesome Town
06.2:25PFDusty SpringfieldSon of a preacher man
07.2:40TCChuck BerryYou never can tell
08.3:09TCUrge OverkillGirl, you'll be a woman soon
09.3:18PFThe Lively OnesSurf Rider
10.3:48FDTDThe BlastersDark night
11.2:41FDTDThe LeftoversTorquay
12.4:56FDTDZZ TopShe's just killing me
13.5:14FDTDTito & TarantulaAngry Cockroaches
14.4:15FDTDStevie Ray Vaughan & Double TroubleMary had a little lamb
15.4:11FDTDTito & TarantulaAfter dark
16.4:34FDTDStevie Ray Vaughan & Double TroubleWillie the wimp (and his Cadillac coffin)
17.2:06DLos Lobos & Antonio BanderasCanción del mariachi
18.5:49DTito & TarantulaStrange face of love
19.2:05DSalma HayekQuédate aquí
20.2:15DLos LobosPhone call
21.4:39DTito & TarantulaBack to the house that love built
22.3:21DLos LobosLet love reign
23.4:20DLos LobosMariachi Suite


Rigardo reen - la 20a kaj 21a de aŭgusto 2003

La dudekoka enskribo antaŭ unu jaro - la problemoj de tro multaj MP3-dosieroj en la reto kaj tro multaj fontoj.
La dudeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro - plue pri Esperanto-MP3-dosieroj, DVD "Im Juli", Funny van Dannen.

Current Mood: refreshed

<< Previous Day 2004/08/23
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com