?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Tuesday, January 4th, 2005

Time Event
11:43p
Amo estas la plej bona afero
Do, kia estis la IS en Wetzlar? Jen kion mi pensas...

plej bone, plej malbone kaj cetereCollapse )

Pluraj homoj kritikis, ke la diskoteko ne bone kaj ne longe funkciis kaj ke ne tre ofte okazis "La Bamba"-rondo. Ili volis, ke mi pli ofte surmetu la muzikon. Nu, ĉio tio ja estas bona signo. Krom la evidenta laŭdo de mia laboro, mi ĝojas ke la diskoteko kaj La Bamba ankaŭ por aliaj homoj estas neforpenseblaj partoj de la nokta programo. Mi ĉiam pensis ke ambaŭ pli kaj pli eksmodas, ke ili tial dum la pasintaj jaroj ofte ne plu tiom bone funkciis kaj ke mia daŭro ŝato de ili estas indiko por mia eksjunuleco.

La aliajn muzikajn novaĵojn de la IS mi mencios aparte. Tiu ĉiu enskribo jam estas sufiĉe longa. Jam nun mi skribu ke temas pri plejparte pozitivaj aferoj.

Rigardo reen - la 4a de januaro 2004

La sepdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro - mallonga raportado pri IS 2003/04 en Naumburg/Saale.

Current Mood: calm

<< Previous Day 2005/01/04
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com