?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Tuesday, February 15th, 2005

Time Event
7:16p
Mi faras, kion mi povas / mi faras - en ordo
Se mia memoro ne trompas min, dum la pasintaj monatoj mi foje havis la impreson, reveni hejmen kaj reveni al mi mem. Dum la pasintaj tagoj mi daŭre havis tiun senton. Estas bonege, vidi min denove en la ĝusta loko. Bonvenon reen! Por atingi la iaman normalan staton, nun nur ankoraŭ necesas ĉesi tiujn stultajn monologojn... ; )

Post la intenca kaj intensa ripozado en januaro, vekiĝis denove mia agemo. Telefonado kun bona amiko forigis la lastajn dubojn, ke nun venis la ĝusta tempo. Kaj jen mi faris plurajn aferojn, kiuj ekde semajnoj aŭ eĉ monatoj estis en mia menso. Sed male al antaŭaj tempoj, mi realigis miajn dezirojn (parte devojn, fakte) sen la maladekvata hasto kiu tro longe regis min. Anstataŭe mi rekaptis la spiriton kaj spriton, per kiu mi en pli frua pasinteco sukcese agis kaj por kiuj homoj min ŝatis kaj estimis.

Jen granda kaj grava afero, kaj ĝi nur estas unu inter pluraj: Mi republikigis preskaŭ ĉiujn miajn samplobazitajn kantojn en la interreto!

www.download.com/kunar - pli novaj / plej bonaj verkoj
www.mp3.com.au/djkunar - pli malnovaj / ceteraj verkoj


Pri mia propra muziko mi malofte detale skribas; ekzemple en 2004 mi faris tri enskribojn pri novaj kantoj: Nokta vivo (en januaro), Suno venos post la pluvo (en julio) kaj Je la fino de l' somero (en septembro).

Ĉe la unue menciita MP3-TTT-ejo nun troviĝas i.a. la antaŭe tute nepublikita "Suno venos post la pluvo", kies titolon mi elektis fakte nur pasintan vendredon. Krome du perloj el la unua jaro de mia verkado estas finfine haveblaj en KD-kvalito: "Laughing Joker" kaj "Till kaj Gunnar faras teknon". Mi dum monatoj hezitis publikigi la lastan, ĉar mi kredis ke amuzulo antaŭenigos la projekton de la "interreta kompilo". Nun mi finfine decidis ke mi ne plu atendu je tio sed unue pensu pri mi mem.

Ambaŭ kantojn mi komplete rekonstruis, tiel forigante kelkajn brusonojn kaj ŝanĝante la kvaliton de kaseda al KDa nivelo. Kaj mia tiama malsperto kaj cimo en la programversio kiun mi origine uzis preventis ke mi jam ekde la komenco (do en 1997) savis miajn kantojn en alta kvalito. La malbela afero estas, ke por akiri KD-kvaliton, ne eblas simple transpreni la ekzistantajn aranĝajn dosierojn, sed necesas refari ĉion. Feliĉkaze nur restas du kantoj, kiuj atendas tiun traktadon. La tuta resto de 22 kantoj - fakte ne mia tuta verkaro, sed severa elekto - denove aŭ la unuan fojon troviĝas en la reto.

Aĥ jes, la aliaj muzikaj kaj vivaj aferoj restis tute nemenciitaj. Por tio ekzistas morgaŭ. Ha! Mi tiom evidente antaŭeniras...

Current Mood: cheerful

<< Previous Day 2005/02/15
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com