?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, February 20th, 2005

Time Event
6:10p
Kiam viaj pensoj estas tro multekostaj...
Antaŭhieraŭ, post mia ŝoka sperto de misaŭskultado, mi iris al granda muzikmagazeno por iom kompensi la senton de malcerteco. Dum mia tempo kiel studento, mi preskaŭ semajne iris al simila vendejo kaj regule aĉetis KDjn, ofte je pli malalta prezo (kadre de semajnaj specialaj ofertoj). Ekde kiam mi denove loĝas en Nordwalde resp. Münster, mi preskaŭ neniam frekventas tiajn magazenojn. Tio ŝajnas strange por homo, kiu tiom ŝatas muzikon, kiu - male al multaj amikoj - provas posedi ĉion laŭeble legale sur KD kaj kiu reale vere aĉetas multajn diskojn ĉiujare. Vendrede estis bona okazo por memori, kial mi agas tiel:

Unue kaj plej seniluziige, mi ne trovis la KDjn, kiujn mi volis aŭskulti. Temis pri kvar albumoj de konataj kaj famaj artistoj. Se eĉ grandega magazeno ne havas ilin en la stoko, kial iu ajn atendas ke mi ankoraŭ aĉetas diskojn ekster la interreto?

Due kaj plej nerve, la muziko aŭskultigita en la malantaŭo tre ĝenis min. Miaj oreloj doloretis kaj mi preskaŭ ricevis kapdolorojn, tiom mi malŝatis ĝin. Ne estis nur afero de laŭteco. La muziko mem estis iu malbone farita mikso de popmuziko kun elementoj de ŝazo kaj aliaj ĝenroj en ĝi. Tian banalaĵon oni ja renkontas tiom ofte nuntempe, ke lertaj oreloj jam malŝaltiĝas aŭtomate. Sed kio ĝenis krom la eĉ por moderna, elektronika popmuziko eksterordinare artefarita sono (pro kiu la elementoj el aliaj stiloj nek funkcias, nek konvinkas), estis la terure malharmonia kantado de la kantistino. Iel pensigis min pri provo, imiti Madonna, sed samtempe intence (!) kanti la tutan tempon sen ajna vera akordo kun la muziko aŭ ĉefa melodio. Foje misharmonio kreas tre bonan efikon, tipe ekzemple en ĵazo, sed neniam mi spertis, ke dum unu- kaj duvoĉa kantado tio okazis la tutan tempon! Kaj la rezulto estu facile konsumebla, amaskompatibla popmuziko... kiu kredu tion?

La kulmino de la hororo estis, ke mi de ie konis la voĉon. Ĉu la kantistino estas Christina Aguilera... ĉu Sarah Michelle Gellar... ĉu iu neblankulino, kies nomon mi ne memoras? Ne, momenton, tiu iom malglata voĉo sonas kiel Gwen Stefani de "No Doubt"! Mi demandis vendiston pri la aktuale ludata muziko kaj ricevis la konfirmon: Jes, tio estas la soloalbumo de Gwen Stefani. Fakte mi sciis pri la ekzisto de tiu soloalbumo kaj jam fine de oktobro 2004 aŭskultis preskaŭ senatente unufoje unu kanton de ĝi. Sed ke tiu soloprojekto havus tiom subgrunde aĉan kvaliton, mi ne atendintus. Por retrankviligi min kaj miajn turmentitajn orelojn, mi en la magazeno aŭskultis la reludon "It's my life" de "No Doubt".

Trie kaj iom konsole, la semajnaj ofertoj enhavis tri albumojn de Nightwish kaj unu de Subway to Sally. Almenaŭ tio montris bonan guston rilate al muzikelekto.

Rigardo reen - la 20a de februaro 2004

La centdektria enskribo antaŭ unu jaro - festo/manĝo, translokiĝo, Tyrian, famaj elektronikaj artistoj.

Current Mood: exhausted

<< Previous Day 2005/02/20
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com