?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Wednesday, March 23rd, 2005

Time Event
5:47p
Amantoj, kiuj perdiĝas...
Ne estas saĝe, skribi publike pri perdita amrilato. Mi nun tamen faras tion, ĉar mi ne plu povas silenti.

Hodiaŭ komenciĝas la IJF, sed mi daŭre estas en Germanio. Tio estas io eksterordinara, ĉar mi dum la pasintaj ok jaroj ĉiam partoprenis la Internacian Junularan Festivalon. Verŝajne mi estas eĉa la nura persono, kiu dum tiuj ok fojoj partoprenis la tutan tempon. Do, kio kaŭzis ke mi iĝis malfidela al la IJF?

Ĉu mi denove volas resti hejme? Certe ne - ekde 1985 mi ĝiam estis dum pasko ie en Esperantujo - krom en 1996, kiam mi devis lerni por miaj finaj lernejaj ekzamenoj. La sento, ke mi normalkaze devus esti aliloke nun, daŭre kreskas, ja iĝas apenaŭ eltenebla.

Ĉu mi ne plu ŝatas Italion? Ĉu la papo estas protestanto??? Hej, Italio estas kvazaŭ mia dua hejmlando! Tie mi vivis unu jaron, ties lingvo mi lernis, kun ĝi mi ligas tiom multajn memorojn. Malgraŭ ĉiuj idiotaĵoj kaj problemoj, la kaoseco kaj la kulturaj diferencoj, mi daŭre havas tiun fortan pasion por tiu lando, kaj la sopiro reiri tien neniam malfortiĝis.

Ĉu mi ne havis la monon aŭ tempon? Hej, dum la ok pasintaj jaroj mi sukcesis solvi tiajn problemojn sub la plej diversaj vivkondiĉoj! Kaj se nun subite tio ŝanĝiĝintus, mi ja skribintus publikan lamenton pri tio. Mi ja cetere havis ankoraŭ premion: Sendepende de la dato de mia aliĝo, ĝi aŭtomate validus por la unua aliĝperiodo. Tian bonuson mi volus havi pli ofte!

Do, kial mi ne veturis al la IJF 2005 ĉe Lido di Jesolo (Veneto) en Italio? Kial mi faras tiom grandan dramon el tio? Nu, Italoj ŝatas ĉiutagan dramon, tial mia maniero pritrakti la aferon estas adekvata. La respondo al la unua demando estas: Temas pri perdita amrilato.

Sufiĉas tralegi mian raporton pri la pasintjara IJF (parto 1, parto 2 kaj muzika aldono) por kompreni tion. La emo simple estas for. La IJF ne plu kapablas prizorgi min per tio, kion mi bezonas (bona festado kun amikoj, eksterlanda feriado en printempa suno, Itala etoso). Tio jam montriĝis ekde kelkaj jaroj, sed mi kompreneble ne volis forlasi ĝin tiom facile kiel aliaj amikoj faris. Mi donis tiom multajn ŝancojn al la IJF, sed nenio ŝanĝiĝis, ja aferoj eĉ malboniĝis. Tial mi nun kaj finfine faris la disigan paŝon: Ekde nun ni iras apartajn vojojn.


Aldone al la oficala IJF-historio, kiu montras la malkreskantan nombron de partoprenantoj dum la pasintaj jaroj:

kelkaj memoroj (kiuj montras la muzikan influon)Collapse )

Current Mood: disappointed

<< Previous Day 2005/03/23
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com