?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Monday, April 18th, 2005

Time Event
5:00p
Jaroj kaj monatoj jam ariĝis
Pri la hodiaŭa temo mi jam ekde longe povintus skribi. "Die Ärzte" antaŭ ĉirkaŭ duona jaro eldonis kantolibron kun la tekstoj kaj akordoj de ĉiuj siaj plurcent kantoj!

Jam antaŭ la pasinta IS mi aĉetis ĝin. Por Krücke, la fondinto de "La Kuracistoj", ĝi rolas kvazaŭ kiel "muzika biblio", la skribita vorto de la "grandaj majstroj". Ankaŭ Sebastian, nia basisto, estis tre interesita.

Bedaŭrinde la libro ne enhavas notojn, sed nur akordojn. Tiel ĝi bonege taŭgas por gitaraj rondoj, sed malpli por reludado tra kompleta rokgrupo. Tamen ĝi estas grava fonto, ĉar nun oni ne plu devas pene serĉi akordojn ekzemple ĉe www.debil-tabs.de.vu en la reto. Tiaj TTT-ejoj tamen liveris la bazon por la libro, tiel ke la membroj de "Die Ärzte" nur bezonis korektlegi ĉion. Akordopaĝoj evidente tre utilas foje.


En la reto nun estas kelkaj fotoj de la Tir Thuatha-semajnfino. Etan raporton mi skribis antaŭ unu semajno.

Rigardo reen - la 15a kaj 16a de aprilo 2004

La centtrideksesa enskribo antaŭ unu jaro - IJF-raporto (parto 1).
La centtrideksepa enskribo antaŭ unu jaro - IJF-raporto (parto 2).

Current Mood: cheerful

<< Previous Day 2005/04/18
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com