?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Saturday, May 7th, 2005

Time Event
11:47p
Ni estas ĉiuj faritaj el steloj
Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis plurajn kompaktdiskojn kaj librojn ĉe jpc, eta firmao kiu iom funkcias kiel amazon, sed havas pli grandan diskokatalogon. Speciala oferto, kiun mi malkovris, estis la albumo "18" de Moby. Ĝis nun mi ĉefe konis la antaŭan albumon "Play", kiun mi akiris antaŭ pli ol unu jaro, cetere same spontanee kaj kadre de speciala oferto.

En pluraj recenzoj de "18" (ekzemple la recenzo en "Die Zeit", kiu krome iom rakontas iom pri la muzika pasinteco de Moby), oni mencias ke ĝi stile tre similas al "Play". Tiaj informoj kutime hezitigas aĉetojn miaflanke. Albumoj, kiuj sekvas grandegajn sukcesojn, malfacile atingas aŭ supertrafas la antaŭan verkon (tio estas la naturo de grandegaj sukcesoj). Krome dua samstila albumo malfacile konvinkas min el muzika vidpunkto: Kiam oni denove faras ion saman, tio povas esti signo de ideomanko. Krome malfacilas trovi muzikan kialon por publikigi la duan fojon ion similan - la ĉiama demando estas, kie restas en la nova kontribuo la originaleca elemento, kiu antaŭenigas la muzikan mondon. Kio je la unua fojo estis sprita nova afero kaj pro tio brila, je la dua fojo maksimume montras maturiĝon kaj pli da fajneco ĉe la detaloj, sed ofte indikas mensan stagnon.

Kaj fakte Moby ĉe "18" ripetis la malrapidajn melankoliajn kantojn kun samplitaj voĉoj, kiuj jam plaĉis al mi ĉe la antaŭa albumo. Sed mankas iom pli rokaj, rapidaj kantoj kiel "Honey", "Bodyrock", kiuj ja ĝuste zorgis pri la stila vario de "Play". Ĝis nun miaj plej ŝatataj kantoj de "18" estas "We are all made of stars", "Signs of love", "Extreme ways" (konata el "La Bourne-identeco"), "18" kaj "Look back in".

Ordigita de "malmole" al "mole", la skemo de miaj plej ŝatataj famaj elektronikaj muzikistoj estas jena:
The Prodigy > Fatboy Slim > Moby > Chicane

"We are all made of stars" kun sia melankolia kantado kaj la belaj gitaroj, sed la samtempe elektronika karaktero memorigas min pri penso, per kiu mi jam ofte konsolis min, kiam la problemoj ŝajnis tro grandaj: Mi rigardis al la ĉielo kaj vidis la stelojn, memorante ke tiuj etaj lumoj reale estas neimageble longe for kaj samtempe kelkaj el ili plurdekmiloble pli grandaj ol la suno, kiu siavice jam estas nekredeble granda, havanta 99,9% de la materio de la tera sunsistemo. Sed ĉiuj tiaj grandaj steloj ekster nia sunsistemo nur aperas kiel objektoj kun la grandeco de pinglotruoj sur la ĉielo. Se oni tiel konscias pri la grandeco de la universo, ĉu tiam la propraj problemoj ne ŝajnas ridinde malgrandaj? Ili ja estas grandaj, teruraj kaj nevenkeblaj por mi, eta mortebla homo; sed mia ebla persona malsukceso ne fuŝos la universon; kaj tio trankviligas min.

Rigardo reen - la 4a ĝis 7a de majo 2004

La centkvardekkvina enskribo antaŭ unu jaro - lamentado pri ĵurnalistoj kaj vortoj, bojkoto de la muzikindustrio.
La centkvardeksesa enskribo antaŭ unu jaro - reenretigado de la propraj kantoj, Kate Ryan.
La centkvardeksepa enskribo antaŭ unu jaro - interesa kaj dolĉa sonĝo, poŝtelefonaj melodioj.
La centkvardekoka enskribo antaŭ unu jaro - tro multa laboro, malbona funkciado de www.download.com.

Current Mood: content

<< Previous Day 2005/05/07
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com