?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, May 8th, 2005

Time Event
11:47p
Mi estas la viro de mil vizaĝoj
Hodiaŭ mia taglibro festas sian duan naskiĝtagon. Nekredeble, kiom rapide forflugis la tempo, sed ankaŭ kiom fora mia vivo antaŭ du jaroj ŝajnas mi nun - tiom multe okazis.

Speciala tago meritas specialan enhavon. Do jen, kiel promesite:

DĴ Kunar 2005-04-28
Gunnar 2005-04-28 antaŭe Gunnar 2005-04-28 poste
ĉirkaŭ 19:00ĉirkaŭ 20:00


Fakte mi jam antaŭe faris pasportajn fotojn antaŭ kaj post la hartondado, nome 2000-02-24. Tiam la efekto estis eĉ pli impresa, sed mi ĝojas ankaŭ pri la ĉifoja rezulto.

Bona amiko skribis, ke mi sur ĉiu foto videbla sur mia bildopaĝo aspektas alimaniere. Ial mi ĝojas, ke homoj foje havas problemojn rekoni min. La ĉefa klarigo estas, ke mi tiel montras al la homoj, ke ili ne povas simple juĝi pri mi laŭ mia ekstera aspekto, ĉar tiu povas subite ŝanĝiĝi.

Sed kompreneble mi ne limigos min en ĉi tiu enskribo al du fotoj. Jen tria:

U2: War
U2: War

  1. Sunday Bloody Sunday

  2. Seconds

  3. New Year's Day

  4. Like A Song

  5. Drowning Man

  6. The Refugee

  7. Two Hearts Beat As One

  8. Red Light

  9. Surrender

  10. "40"


"War" ("milito") estis mia unua U2-albumo. Mi aĉetis ĝin en supermerkato en Paderborn, plej malfrue komence de 1999. Ĝi duoble estas la ĝusta temo por hodiaŭ: Unue pro tio, ke el fotoj de U2-albumo konsistis mia unua enskribo. Due pro tio, ke hodiaŭ antaŭ 60 finiĝis la dua mondmilito. Mi ĝojus, se mi ankaŭ ene trovus pacon. Ĉiel ajn tiu ĉi albumo meritas ankoraŭ pli detalan pritraktadon - alifoje.

Kelkfoje mi sentas min kiel dronanta viro. Mi terure baraktas, sed ne sukcesas atingi grundon, sur kiu mi povas firme stari. Certe mirigos homojn ekster la okcidentaj industriaj landoj, ke juna viro en tiom riĉa lando kiel Germanio povas havi tiajn problemojn. Sed se oni konsideras, ke ne nur la komenca pozicio, sed ankaŭ la postuloj estas altaj, tio ne plu estas mirinda. Por resti en la bildo: Se oni ĵetas min en barelon 10 metrojn oble 10 metrojn oble 10 metrojn granda, pleniĝas ĝin per akvo kaj enĵetas min, ĉiam forpuŝante min, kiam mi provas atingi la savan randon, tiam mi iam dronos - kaj ne gravos por mi, ĉu mi, ĉar la barelo estas tiom plena, faros tion je tre alta nivelo.

Bone tamen, ke mi povas skribi tion nun. Kiam tia sento de senhelpeco estas aktuala, mi ne kapablas tion.


Dum la dua jaro mi ĉiam ligis al enskriboj, kiujn mi faris unu jaron antaŭe. Mi decidis ne plu daŭrigi tiun kutimon.

Current Mood: pensive

<< Previous Day 2005/05/08
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com