?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Monday, May 9th, 2005

Time Event
5:00p
Kio estas tio, kion vi vidas?
Intertempe iĝis eta tradicio, ke mi dufoje jare skribas en mia taglibro pri taglibroj. Tiel mi provas kontentigi la deziron, fari tion, sed samtempe atente zorgi pri tio, ke tiu memspegulado ne okazu tro ofte.

Interesa oferto, kiun mi malkovris tra komento en alia taglibro, estas taglibra superrigardo kun la nomo "e-planedo", verko de Luís Oliveira. Temas pri aŭtomate kreita paĝo kun la lastaj enskriboj de pluraj esperantlingvaj rettaglibroj. Miaj atentoj okuloj vidis kelkajn detalojn, kiujn eblas plibonigi. Mi jam komunikis ilin al la aŭtoro.


Kial mi ĝis nun ne uzas la vorton "blogo"? Mi opinias, ke al Esperantujo ankoraŭ mankas kelkaj aferoj:

  • Esperanto-parolantoj ekkonu kaj ekuzu la teknikon, kiu intertempe ekzistas speciale por interretaj taglibroj. Pluraj homoj atentigis min pri www.bloglines.com, per kiu eblas krei superrigardon pri taglibraj el diversaj fontoj, pri kiu mi longe revis.

  • Posedantoj de retaj taglibroj praktiku (pli ofte) ligadon. Ĝuste el tio konsistas la grava forto de la interreto. Grava tekniko estas "spuro reen" ("trackback" en la angla). Se iu verkas enskribon kaj alia enskribo (eble sed ne necese de alia persono) enhavas ligon al ĝi, tiam sub la origina enskribo (foje inter la komentoj) aperas mencio de la nova enskribo (foje kun diversaj aldonaj informoj). Plej ofte "spuroj reen" estas kreitaj aŭtomate. Du fontoj, tra kiuj mi lernis tion:
    1. "Spuro reen" - kio estas tio? (en la germana)
    2. Kiel meti "spuron reen" permane? (ekzemple se oni havas LJ-konton, kiu ne faras tion aŭtomate)

  • Legantoj de retaj taglibroj skribu (pli ofte) komentojn. Alia grava eco de la interreto estas, ke homoj reagas kaj ne nur konsumas. Se en Esperantujo la homoj averaĝe pli emas komuniki kun la resto de la mondo, tiam tio montriĝu.


Homoj subtaksas, kion povas kaŭzi komentoj. Jam eta trifraza rimarko en la taglibro de Bertilo kaj Birke gvidis al la sekva malkaŝo de Bertilo:

"Vi pravas, ke aikido estas menciita en “Kafo kaj te’”. La persono, pri kiu temas tiu kanto (gimnazia samklasano de mi kaj Mikke), kuniris kun mi, kiam mi unafoje provis aikidon. Li same ekentuziasmis kiel mi, tuj membriĝis, kaj aĉetis trejnovestaĵojn, sed poste li eĉ ne unu fojon plu venis al la trejnado. Interalie pri tiu okazaĵo rakontas la kanto.

Mi ĝojas, ke “Tute ne gravas” denove aĉeteblas. Tre surpriza afero, kiun mi eksciis nur en via blogo. Entute la vendado de tiuj kasedoj ruliĝas - laŭ mia scio - tute sen kontakto kun la membroj de Amplifiki ekde tiu momento, kiam ni transdonis la bendon kaj kajeron al LFKOOP. Pri nenio oni iam ajn informis nin. Ni eĉ ne scias, kiom da kasedoj estas venditaj. (Krome la titolo vere estu “Tute ne gravas”. LFKOOP tion misigis al “Tute negravas” pro nekonataj kialoj.)

Cetere, en via blogo vi miscitis el “Domo en Bonn” la linion “Oberkassel, Cecilia strat’”. Tio estu “Oberkassel, Sicilia strat’”, kvankam la efektiva strato ne nomiĝis tiel (krom se mia maljuna cerbo intermiksis la aferojn, kaj vere estis inverse…). La kialo de tio troviĝas “simple” en la oblikvaj mensoj de mi kaj Mikke.
"


Bertilo do ne nur finfine klarigas la strangan diferencon inter la kantata kaj reala adreso de la iama GEJ-oficejo kaj la misteran mankantan spacosignon ĉe "Tute negravas" - li ankaŭ zorgas pri la necesa muzika enhavo de tiu ĉi enskribo! Se mi ankoraŭ kolektas 199 pliajn tiajn respondojn, mi povos verki skandalbiografion pri la Esperanto-muziksceno, kiu garantios al mi multajn belajn virinojn kaj tantiemojn ĝis la vivofino.

Lastatempe pluraj amikoj el Nordwalde ekis taglibron:
- Mike Hegekötter ("DĴ Arafat")
- Katharina Brodesser ("Kadda")
- Judit Westhues ("Teilani")

Mi rimarkis, ke ne tre helpas, antaŭe prepari enskribojn. Mi tiam skribas tro multe. Tiun ĉi tekston mi jam draste mallongigis!

Current Mood: relaxed

<< Previous Day 2005/05/09
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com