?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Tuesday, May 24th, 2005

Time Event
5:17p
Realeco estas io, super kio vi leviĝas
Pasintan nokton mi havis interesan sonĝon:

Mi troviĝis en subtera tramhaltejo en granda, al mi iel konata urbo (ĉu Kolonjo?). Iu tramo estis haltanta la tutan tempon. Unue mi ne vidis aliajn homojn. Sed subite aperis Steve Hogarth, la kantisto de Marillion. Eksonis la muziko de "Rich", Marillion-kanto, kiun mi tre ŝatas - tamen ne estis la sama sono kiel de la marillion.com-albumo, sed nova versio - alia klavaro, kiel mi opiniis en la sonĝo. La muziko ŝajnis al mi esti rekte ludata, kvankam mi ne vidis la muzikistojn. Kiam la unua strofo komenciĝis, mi tuj kunkantis - kaj ankaŭ Steve Hogarth kantis! Nun mi ekvidis mian bonan amikon Holger, kiu faris ege entuziasman vizaĝon kiel dum pasintaj tempoj. Li tre ĝuis la situacion kaj la muzikon, kvankam li ne tre ŝatas "Rich", eĉ se li estas pli granda Marillion-ŝatanto ol mi. Fakte li ĝojis pri tio, ke mi estis gaja. Tio siavice kreis fortan senton de feliĉeco kaj profundan kontentecon en mi.

Kompreneble ne estas la unua muziko sonĝo, kiun mi havis, sed sendube la plej impresa ekde longa tempo, ĉar mi memoras ĝin. Mi havas vagan ideon pri tio, kiel la diversaj elementoj (kiuj ja bone harmonias unu al la alia - Holger venas el Kolonjo) kreiĝis en mia kapo. Ofte lastatempaj okazaĵoj aŭ pensoj reaperas en alia formo en la sonĝoj. Ankaŭ pri la signifo de la sonĝo mi havas teorion, sed mi ne publikigas ĝin ĉi tie. Estas privata, persona afero.

Current Mood: refreshed

<< Previous Day 2005/05/24
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com