July 7th, 2005

dj, feriado, esperanto

Prenu mian manon, vi scias ke mi estos tie

Post la karaokeado kun du el la belulinoj, ni ĉiuj konsentis, ke ni volas refari tion baldaŭ. Kaj tiel okazis antaŭ kelkaj semajnoj. La raporto de Judit denove jam bone resumas la eventon. Ĉifoje ni estas pli granda rondo okaze de naskiĝtago de unu el la belulinoj. Ĝenerale ĉeestis pli multa publiko; anstataŭ ebriuloj post venis ebriulinoj. La DĴ estis alia, pli interesita pri siaj klientoj.

Mi kantis kvar kantojn: "Crazy little thing called love" (por varmiĝi) de Queen, "Under the bridge" de The Red Hot Chili Peppers, "The scientist" de Coldplay kaj (kiel aldonon, por kontentigi unu de la belulinoj) "Wonderwall" de Oasis. La kantado sukcesis senprobleme, kion mi ne atendintus precipe ĉe la Coldplay-kanto. Mi fidu pli al mi mem. Tiom longe kiel mi povas feliĉigi ĉarman virinon per kantado, la mondo ankoraŭ estas en ordo.
  • Current Music
    U2 - The Refugee