?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Tuesday, July 12th, 2005

Time Event
11:45p
Vi estas la nura por mi
Antaŭ kvar monatoj, mi skribis pri Esperanto-renkontiĝoj por la somera feriado. Laŭ la tempa vicordo (kiu hazarde kongruis kun miaj preferoj), tio estis KEF, IJK kaj IJS. Poste aldoniĝis FESTO kiel kvara eblo.

Hodiaŭ mi forigis la lastajn obstaklojn, kiuj baris la vojon al la KEF en Helsinko (Finnlando), mia elekto numero unu. Mi ne povos partopreni unu el la aliajn tri renkontiĝojn - mi eraris pri la ebloj de senlaborulo. Mirinde kaj memorinde, ke jam mendita vojaĝo gvidas al aŭtomata konfirmo de la feriado far la instancoj. Do kiu atentas resti libera por la labormerkato kaj tial ne planas sian feriadon longe antaŭe, punigas sin mem! La predikado pri maksimuma flekseblo ĉikaze tute ne ĝustas.

Malfacilas ne havi tro altajn atendojn de la KEF, kvankam ĝi certe denove estos bona renkontiĝo. Mi moderigu miajn esperojn. Kompreneble mi ne partoprenos nur por viziti koncertojn, sed ankaŭ por prezenti mian propran muzikan aktivecon. Kiam mi pripensis, kio tio estas, mi konstatis, en kiom multaj kampoj mi aktivas:

- DĴumado
- verkado de samplobazita muziko
- ludado en rokgrupo
- tradukado de kantotekstoj
- verkado de kantaro
- verkado de recenzoj
- prelegado pri Esperanto-muziko

- prijuĝado de demomaterialo
- verkado de kantotekstoj
- remiksado de kantoj

Ne mirinde, ke mi ŝajne tiom malrapide progresas kaj ke multaj projektoj paŭzas. Simple ne eblas labori ĉie samtempe. Krome ne estas miraklo, kial mi ĉie renkontas iun, kiu ŝajne rikoltas pli multan famecon aŭ pli facile laboras. Simple ne eblas esti la plej granda, diligenta verkanto kun tiom da aktivaĵoj.

Mi scivolemas, kiom multaj homoj ĉe la KEF konos mian aktivecon. La KEF en 2000 inspiris aŭ kuraĝigis min al tiom multaj aferoj - kelkajn mi ĝis hodiaŭ ne finis (tradukadon de "Elle ne me voit pas", aldonojn al la rokpopa terminaro...).

Current Mood: jubilant

<< Previous Day 2005/07/12
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com