October 4th, 2005

dj, feriado, esperanto

Ni ĉiuj tenas tion, nun ke ni komprenas ĉion

Kutime libroservo ne tre allogas min dum renkontiĝo. Dum bona aranĝo ekzistas tiom multaj aferoj por fari ke mi maksimume dum kelkminuta paŭzo enrigardas. Sed dum la KEF, kiu ja ofertis plenplenan kaj bonegan programon, mi havis eĉ pli ol unu kialon por iri tien:

Mi sciis, ke estis aperinta tria Tinĉjo-albumo, nome "Tinĉjo en Tibeto". Por kompreni, kiom la Tinĉjo-serio gravas por mi, necesas scii ke la unua Tinĉjo en Esperanto ("La krabo kun la oraj pinĉiloj") apartenas al Esperanto-memoroj el mia infanaĝo. Tial mi tre antaŭĝojis akiri la novan albumon. Unu strangaĵon mi rimarkis: En la tuta albumo (krom ĉe kelkaj anglalingvaj vortoj), la litero "k" aperas nur en sia majuskla formo, eĉ se ĝi troviĝas meze de vorto! Ŝajne okazis iu teknika eraro, kiun neniu vidis. Tio konfirmas mian opinion, ke en Esperantujo mankas homoj, kiuj kapablas koncentriĝi pri detaloj, finpolurado kaj korektlegado.

La Esperanto-Asocio de Finnlando eldonis tre plaĉaspektan t-ĉemizon. Ĝi surhavas nur la vorton "Esperanto" en blankaj literoj kaj ekzistas en tri versioj: nigra (kun ruĝa rando), blua kaj ruĝa (kun por blanka rando). Mi aĉetintus la nigran, se ĝi havus blankan aŭ nigran randon. Anstataŭe mi elektis la bluan, kiu pensigis min al piedpilkludista t-ĉemizo (ekzemple de la nacia Finnlanda teamo). La vendistino konfirmis, ke la ĉemizo iom similu al ĝi.

La KDj ne tiom interesis min, ĉar mi la plej multajn jam havas hejme. Krome mi ricevas de preskaŭ ĉiu nova albumo recenzo-ekzempleron. La nuraj du, kiujn indintus aĉeti, estis "Simbiozo" de Flávio Fonseca kaj "Lokomotivo, rulu nun!" de Kajto. Sed mi lasis la KD-aĉetadon al aliaj homoj kaj vidis kelkajn belajn scenojn, kiam kelkaj venis de la libroservoj kun plenaj manoj.

Anstataŭe mi investis pli longan rigardon al la libroj. Se miaj okuloj ne trompiĝis, la oferto de tiu libroservo multe pli indis atenton de mi ol aliaj. Mi vidis plurajn komiksojn kaj fantazian libron (almenaŭ mi tion supozis pro la titola desegnaĵo, flava drako). Je mia unua vizito, mi aĉetis la Kajto-kantaron kaj la kanonan kajeron de ili. Eĉ se la akordoj de multaj Kajto-kantoj aperis en la reto, mi volas almenaŭ aprezi la laboron necesan por tia libro per mia aĉeto.

Unu libro aparte kaptis mian atenton: "Dis!" de Sten Johansson. Sur la kovrilo oni vidas du ridetantajn virinojn, kiuj genuas antaŭ viro, kiu portas nur pantalonon Tio memorigis min pri la maldeca (kaj tre amuza!) "El la vivo de Bervala sentaŭgulo" de Louis Beaucaire, kiun mi legis en marto 2000 dum mia restado en Budapeŝto. Ĝi estas unu el la malmultaj Esperanto-libroj, kiujn mi aĉetis.

Ĉe "Dis!" mi pripensas dum kelkaj tagoj kaj ankaŭ demandis Sten, ĉu la enhavo kaj stilo similas al tiu de la Bervala sentaŭgulo. Li ĝenerale jesis, sed aldonis, ke lia verko foje enhavas pli seriozan tonon. Mi decidis prefere eltrovi tion mem. Tiel mi dum la lasta malfermtempo de la libroservo aĉetis la lastan ekzempleron - nur sekundojn, antaŭ alia persono demandis la vendistinon, kie estas "Dis!" de Sten Johansson. Sed mi poste eksciis, ke feliĉkaze Sten mem kunhavis stokon da siaj libroj kaj vendis unu al tiu ulo. Tamen al mi plaĉas la penso je tiu vere lastsekunda aĉeto. Pri la libro mi bedaŭrinde nur povos raporti post iom da tempo, ĉar ankoraŭ multaj libroj atendas legadon antaŭe...
  • Current Music
    Kajto - Mia propra trajno
  • Tags