?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, December 2nd, 2005

Time Event
11:45p
Do, aŭskultu la radion
La plej nova modo en reta Esperantujo estas t.n. "podkastoj". Mi ne tre ŝatas tiun novan esprimon, ĉar principe nur temas pri speciala formo de reta radio. Kial oni bezonas propran, tute novan vorton por tio, mi ne komprenas. Tekniko tiom rapide ŝanĝiĝas, ke oni ne tuj kreu tute novan formon por ĉiu eta afero, kiu baze konsistas el jam konataj konceptoj. Ke la vorto ŝajne venas el la Vikipedio, des pli dubigas min, ĉar mi ja jam vidis multajn lingvajn fuŝaĵojn tie.

La afero malantaŭ tiu vorto tamen kaptis mian intereson. La germanlingvajn retradiojn, kiujn kreas privatuloj, mi ĝis nun ignoris. Iel tio ĉiam ŝajnis al mi fermita rondo de "iPod"-uzantoj.

arono rondsendas siajn pensojn tra "Radio Verda". Tiu radio jam antaŭe ekzistis, sed nun li reokazigas ĝin en nova formo.

Kiam li anoncis la refunkciadon de Radio Verda kaj en enskribo en sia persona taglibro kaj en enskribo ĉe la Esperanto-komunumo de LiveJournal, mi en komento ofertis uzadon de mia samplobazita muziko por pliriĉigi la muzikan programon. Aarono dankeme akceptis la proponon. Tiel jam aperis la jenaj muzikaĵoj de mi en liaj elsendoj:

la 08an de novembro - Suno venos post la pluvo
la 10an de novembro - Kontraŭ la ombroj
la 14an de novembro - Nokta vivo
la 15an de novembro - Laughing Joker
la 24an de novembro - Till kaj Gunnar faras teknon

Cetere jam ekzistas dua "podkasto" en Esperanto: esPodkasto de Rolf Ernst. Mi konas lin ekde jaroj kaj ĝojas reaŭdi lin.

Current Mood: awake

<< Previous Day 2005/12/02
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com