?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Friday, January 13th, 2006

Time Event
11:40p
Plorante en la diskotek'...
Sekvas la dua parto de mia IS-raporto. Unue venas ankoraŭ iom da lameco-lamentado.

La tema programo laŭ mi estis sufiĉe lama. Ne ke mi iam partoprenus Internacian Seminarion pro ĝi, sed kvanto kaj parte kvalito de la programeroj jam estis multe pli altaj. Mi havis la impreson, ke oni prenis ĉiun, kiu sin proponis, eĉ sen bone prepari sin. Tiel oni kompreneble ne atingas altkvalitan diskutadon aŭ ideointerŝanĝon. Mi memoras tempon, kiam la respondeculoj aktive serĉis personojn por atraktivaj kontribuoj!

La vespera programo komenciĝis multe tro malfrue, nome oficiale je la 21a kaj foje nur iom poste. Ĉar la vespermanĝo finiĝis je la 19a, tiel ekestis duhora paŭzo. Homoj plendis pri tio, ke tiel ekestis etoso-truo, kaj grandparte amuziĝis ie ajn en la ejo. Sekve la organizantoj plurfoje devis kolekti la homojn por ke la vespera programo povu komenciĝi. Oni povintus lerni tion de la IJF, kie dum jaroj la vespera programo preskaŭ ĉiam komenciĝis tro malfrue. Certe oni tiel ne havis streĉon ĉe la sonprovoj, sed tamen laŭ mi la 20a aŭ plej malfrue la 20a kaj duono estintus la ĝusta horo por komenci per la vespero. Mi miras des pli pri tio, ke oni ne okazigis la forumon de la Germana Esperanto-Junularo inter la vespermanĝo kaj la vespera programo, aŭ aldonan programblokon. Ĉiel ajn: Tiel ankaŭ la nokta programo aŭtomate nur malfrue startis.

Tio des pli ĝenis min, ĉar ili rekorde frue finiĝis! Kiam oni fermis la trinkejon je la 4a, mi esprimis mian miron pri tio - kaj rikoltis akran plendon pri mia opinio. Nu bone, foje personoj simple tro laboris kaj ne plu havas nervojn. Sed se mi rakontintus antaŭ kelkaj jaroj, ke la trinkejo dum IS fermiĝas je la 4a matene, IS-veteranoj eksplodintus pro ridado, ĉar estus tiom neimagebla okazaĵo!

Alia afero por plendi estis la IS-diskoteko, tradicie la loko, kie mi pasigas multan tempon. Ĉijare neniu el la kutimaj DĴj oficiale estris la diskejon. Venis DĴ Alex (dum la unua nokto, li mem diris, ke li ĝis nun nur DĴumis por la radio), DĴ Leo (Leo Sakaguchi) kaj DĴ Roĝer (post la unua duono de la IS). Ili certe estis profesie ekipitaj per porteblaj komputiloj kaj iu spertula DĴ-miksoprogramo, tiel ke mi unue sentis min, kiel uzanto de ordinaraj KDj, maljuna kaj eksdata. Mi eĉ pensis ke mia tempo kiel DĴ pasis kaj mia stelo baldaŭ sinkos.

Sed montriĝis, ke la novaj DĴj havis gravan malavantaĝon: Ili ne konis la IS-etoson kaj sian celpublikon. Tial ili surmetis multe tro laŭtan muzikon kaj tro ofte elektronikajn stilojn (haŭzon, trencon...). Dum la unua nokto post sufiĉe bona fazo tiel rekorde rapide malpleniĝis la dancejo. La noktojn poste, la situacio rilate al ili ne pliboniĝis. Tio ne signifas, ke la diskoteko dum la tuta tempo malbonis. Sed mi tamen estas iomete seniluziigita de miaj kolegoj, ĉar ili ne pli frue rimarkis, kion surmeti por distri la homojn. Pri tiu temo mi havas ankoraŭ kelkajn aldonojn, kiun mi skribos poste.

Ankaŭ pri la resto mi skribos alifoje. Aliokaze iĝus tro multe por unu enskribo...

Current Mood: disappointed

<< Previous Day 2006/01/13
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com