?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, March 26th, 2006

Time Event
9:15p
Ĉu vi komprenus la belecon de la besto?
Antaŭ unu monato atingis min interesa informo tra Riitta Hämäläinen: La eksklavaristino de Esperanto-rokgrupo el Finnlando nun muzikas kaj monstrumas en la Finna metalrokgrupo Lordi, plej konata pro la kanto "Would you love a Monsterman?".

Kvankam eblas tre facile diveni pri kiu persono temas, Riitta petis ne mencii la nomon, ĉar la Lordi ŝatas kaŝi la identecon de siaj membroj. Dum koncertoj (kaj sur ĉiuj fotoj, kiujn mi vidis) ili portas monstrajn maskojn kaj kostumojn.

La novaĵo iĝas des pli interesa pro tio, ke Lordi kandidatiĝas por la fama Eŭropa kantokonkurso ("Eurovision") per la perco "Hard Rock Hallelujah". La grupo jam estis elektita kiel la Finna kandidato kaj nun devas ankoraŭ gajni en antaŭelekta fazo, ĉar Finnlando ne havas garantiitan lokon en la konkurso.

La tria albumo de Lordi, "Arockalypse", aperis la unuan de marto. La kanto ”Hard Rock Hallelujah” jam antaŭe ekfuroris en Finnlando.

Estas vere agrable scii, ke la eksmembroj de Esperanto-muzikgrupoj rikoltas multan sukceson ekster Esperantujo. Tio malpli dolorigas la fakton, ke la Esperanto-bando en sia konsisto dum somero 2005 multe pli plaĉis al mi ol poste, kiam diversaj membroj, inter ili la klavaristino, estis forlasinta ĝin.

En Lordi ŝi ludas la klavaron kaj rolas kiel sorĉistino kaj freneza vampirino. Bedaŭrinde nur, ke sur la oficiala TTT-ejo de la grupo ĝis nun troviĝas nur unu foto de ŝi.

Current Mood: good

<< Previous Day 2006/03/26
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com