?

Log in

No account? Create an account
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Saturday, July 21st, 2007

Time Event
11:28p
Ĉar mi ne ŝatas mian propran kulturon
Pasintan semajnfinon mi estis ĉe metalroka festivalo kun la nomo "Dong Open Air" (D.O.A. 2007). La festivala devizo estis "Paraskavedekatriaphobia", do fobio kontraŭ vendredo la 13a.

Estis mia unua metalroka festivalo entute, do mi ne certis, ĉu mi ŝatos tion. Kompreneble mi jam partoprenis muzikajn festivalojn, laste la Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF 2005) en Helsinko. Kaj kompreneble mi ŝatas metalrokon: Dum la pasintaj jaroj mi ja ofte estis ĉe metalrokaj festoj kaj unufoje eĉ ĉe koncerto de "Krio de Morto". La nura demando estis, ĉu la kombino plaĉos al mi.

Dong Open Air (D.O.A.)
tempogrupostilo
2007-07-13 (vendrede)
13:15 - 14:00November's Fallmelodia mortmetalroko
14:20 - 15:05Absencemelodia mortmetalroko
15:25 - 16:10Verdictdraŝa metalroko
16:30 - 17:15Cheenoprogresema rokmuziko
17:35 - 18:20Black Messiahpagana/vikinga metalroko
18:40 - 19:25Debaucherymortmetalroko
19:45 - 20:30Darzamat (Pollando)nigra metalroko
20:50 - 22:20Månegarm (Svedio)pagana metalroko
22:40 - 00:00Sinister (Nederlando)mortmetalroko
00:20 - finoOrphaned Land (Israelo)progresema melodia mortmetalroko
2007-07-14 (sabate)
12:05 - 12:50Nitrolytprogresema metalroko
13:10 - 13:55Run Amokdraŝa metalroko
14:15 - 15:00Synasthasiapotenca metalroko
15:20 - 16:05The Pokesfolkloro
16:25 - 17:10Galskapnigra metalroko
17:30 - 18:15Van Cantoakapela potenca metalroko
18:35 - 19:20Dark Agemelodia mortmetaltoko
19:40 - 20:25All We Hatedraŝa metalroko
20:45 - 21:50Eluveitie (Svislando)pagana metalroko
22:10 - 23:30Skyclad (Britio)folklora metalroko
23:50 - finoEnsiferum (Finnlando)pagana/vikinga metalroko


Lastminute ne povis veni Aeveron (melodia mortmetalroko) kaj Chainsaw (Pollando, potenca metalroko). Ilin anstataŭis Nitrolyt kaj Synasthasia.

Nitrolyt el Lepsiko estis agrabla surprizo. Ili devis veki la homojn post longa festonokto kaj sukcesis krei etoson jam dum la tagmezo. Krome oni bone rimarkis, kiel ili ĝuis ludi. "All We Hate" ludis malnovan kanton de "Rage Against The Machine", nome "Killing In The Name Of". Ĝin mi konas jam de la Internaciaj Seminarioj de la fruaj 1990aj jaroj. Krome du muzikistoj foje iris tra la publiko kaj la kantisto faris tre bonajn anoncojn. Oni bone rimarkis, ke ili havas multan sperton rilate al muzikado. Black Messiah ludis kiel aldonaĵon "Moskau". La origina versio venas de la Germana grupo "Dschinghis Khan". Mi aŭdis tion tamen nur de ekstere, ĉar tiu koncerto ĝenerale ne allogis min. Eluveitie ludis mezepokecan metalrokon (iomete kiel In Extremo). Dum la koncerto DĴ Arafat donis al mi siajn okulvitrojn por freneze danci en la amaso. "The Pokes", tute malirlanda grupo, ludis folkloran rokon. Plej amuzis min la germanlingva parodia teksto pri esoterismo. Ĝi mencias, ke la rakontisto nur interesiĝas pri esotero, ĉar li ne ŝatas sian propran kulturon.

La koncerto de "Ensiferum" por multaj certe estis la kulmino de la festivalo, ĉar tiu grupo estis la plej fama. Tamen ĝi ne impresis min, kvankam Finna metalroko ja estas laŭ mia gusto. Plej ravis min Orphaned Land. Kune kun mia frato mi spektis la lastan koncerton de la vendredo, dum la aliaj el mia grupo drinkis apud la tendoj aŭ jam dormis. La sono memorigis min pri Thy Majestie kaj komune ni gaje dancis kaj saltis.

Miajn kritikpunktojn mi jam skribis en la festivala forumo. Tial mi nur ripetas la plej gravajn impresojn:

Mia akompano (la tri resp. kvar personoj, kun kiuj mi veturis) estis tre bona. Kun tiuj homoj mi ĝenerale bone fartis. La prezoj por la trinkaĵoj estis akcepteblaj. Oni ĉiam rapide servis min kaj la biero ĉiam estis malvarma. La gardistoj preskaŭ ne rimarkeblas, kio estis bona signo: Ili faris sian laboron ĉe la enirejo de la muzika tendego sen ĝeni la homojn. Bonŝance regis bona vetero dum la semajnfino. Sabate posttagmeze iomete pluvis, kio helpis forigi la neatenditan varmegon. Tamen ankaŭ restas menciindaj kelkaj negativaj okazaĵoj: Ĉe la akceptado ni devis longe atendi. Tio estis la plej rimarkebla fuŝo de la organizantoj. Post la festivalo ĉie kuŝis rubo. La rubujoj, kiujn oni estis metinta ĉien ĉe la festivalejo, tute ne sufiĉis. La higienaj kondiĉoj estis sufiĉe malbonaj. Necesis esti dura ulo por elteni tion. Kelkaj idiotoj forŝtelis aferojn de aliaj partoprenantoj kaj ankaŭ alimaniere fikondutis. Ne haveblis bona t-ĉemizo de la metalrokaj grupoj, kiujn mi ŝatas. La festivalan t-ĉemizon mi aĉetis kiel memoraĵon. Ĝenerale la "Dong Open Air" estas eta sed fajna festivalo, kiu bonege taŭgas kiel unua metalroka festivalo por homoj kiel mi.

Current Mood: cheerful

<< Previous Day 2007/07/21
[Calendar]
Next Day >>
My Website   About LiveJournal.com